Balázs Kocsár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Balázs Kocsár
Balázs Kocsár en 2014
Balázs Kocsár en 2014
Persona informo
Naskiĝo 6-an de majo 1963 (1963-05-06) (60-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Madách Imre High School • Béla Bartók Conservatory, Budapest • Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Patro Miklós Kocsár
Okupo
Okupo dirigentokomponistomuzikisto
TTT
Retejo http://www.balazskocsar.com/
vdr

Balázs Kocsár [balAĵ koĉAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kocsár Balázs estas hungara dirigento, altlerneja instruisto, ordinara membro de Hungara Arta Akademio (2012). Lia patro estis Miklós Kocsár.

Balázs Kocsár[1] naskiĝis la 6-an de majo 1963 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Balázs Kocsár maturiĝis en gimnazio, poste li frekventis muzikartan mezlernejon en sia naskiĝurbo, fine li akiris diplomon kun distingo en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1991. Liaj plej gravaj instruistoj estis István Párkai kaj Ervin Lukács. Li daŭris la studojn en simila universitato de Vieno, lia majstro estis Karl Österreicher. Inter 1990 kaj 1993 li dirigentis en Nacia Teatro (Szeged), en la sekvaj 3 jaroj li estis asistanta dirigento de la ŝtata koncertorkestro. En 1992 li ricevis statuson en la Budapeŝta Ŝtata Operejo, inter 1993 kaj 1999 li estis muzika direktoro de Teatro Csokonai (Debrecen), inter 1999 kaj 2002 li estis kapelmajstro de operejo de Frankfurto ĉe Majno. En 2004 li revenis al Debrecen por 8 jaroj, tie li ne nur laboris en la teatro, sed ankaŭ en la urbaj koruso kaj orkestro. En 2010 li ekinstruis en Universitato de Pécs, kie post 5 jaroj li estis nomumita katedrestro. En 2016 li estis nomumita muzika direktoro de la Budapeŝta Operejo. Li ricevis premiojn inter 1989-2017.

Elektita repertuaro[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-07-20. Alirita 2019-07-20.