Alán Kralovánszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alán Kralovánszky
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 1929 (1929-11-13)
en Budapeŝto
Morto 7-an de oktobro 1993 (1993-10-07) (63-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Kinga Éry
Okupo
Okupo arkeologo
vdr

Alán Kralovánszky [kralovAnski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kralovánszky Alán estis hungara arkeologo, muzeologo, muzeestro. Lia nobela antaŭnomo estis kralováni.

Alán Kralovánszky[1] naskiĝis la 13-an de novembro 1929 en Budapeŝto, li mortis la 7-an de oktobro 1993 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Alán Kralovánszky maturiĝis en katolika gimnazio en sia naskiĝurbo en 1948, poste li akiris arkeologian-muzeologian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1955. (Li interrompis la lernadon pro financaj problemoj kaj li estis laboristo 2 jarojn.) Lia plej grava instruisto estis Gyula László (arkeologo). Li laboris en muzeo en Debrecen (1955-1957), poste li estis muzeestro en Tata (Hungario). La polico trovis ĉe li senpermesan pistolon, tial li estis kondamnita je duonjara prizono (memoru: tiam estis terora etoso pro falo de la Hungara revolucio de 1956). Ekde 1958 li laboris en pluraj muzeoj, fine ekde 1983 ĝis sia morto en la Hungara Nacia Muzeo (fine li estis muzeestro). Intertempe en 1980 li akiris plian diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto. Liaj plej signifaj elfosaĵoj estis en Székesfehérvár kaj Veszprém (urbo). Li ricevis premiojn ekde 1971, la lastan jam postmorte. Lia edzino estis hu:Éry Kinga ekde 1953.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A kerepesi későközépkori ezüstkincs (1955)
  • Néhány gondolat készülő régészeti kiállításainkhoz (1964)
  • A székesfehérvári középkori régészeti kutatások 25 évének eredményeiről (1972)
  • Baukunsthistorische Angaben zur Frage des vierapsidalen Kirchentyps in Ungarn (1984)
  • Neuere siedlungs- und baugeschichtliche Daten aus dem 10. Jh. in Ungarn (1991)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-07-07. Alirita 2020-01-17.