Ferdinand Julius Cohn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferdinand Julius Cohn
Persona informo
Ferdinand Cohn
Naskiĝo 24-an de januaro 1828 (1828-01-24)
en Vroclavo
Morto 25-an de junio 1898 (1898-06-25) (70-jaraĝa)
en Vroclavo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Old Jewish Cemetery vd
Religio judismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Maria-Magdalenen-Gymnasium • Universitato de Vroclavo • Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino vd
Familio
Gefratoj Oskar Justinus • Max Conrat vd
Profesio
Okupo mikrobiologobotanikisto • universitata instruisto • bakteriologo vd
Laborkampo plantosciencotaksonomio vd
Aktiva en Vroclavo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ferdinand Julius COHN (Breslau, 24-a de januaro 1828 - samloke, 25-a de junio 1898) estis germana botanikisto kaj bakteriologo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Breslau (nuntempe Vroclavo, Pollando) en familio de judoj; lia patro estis riĉa komercisto, kaj pere de tio Ferdinand povis studi kaj iĝi sciencisto, spite sian surdecon.

Estante 14-jaraĝa li eniris en la Universitato de Breslau, sed poste li devis iri al la Universitato de Berlino por ekhavi la titolon de doktoro, kion li atingis estante 19-jaraĝa. Tie, Christian G. Ehrenberg zorgis pri lia instruado kaj enkonduko en la baza sciaro pri mikroorganismoj. En 1849 li revenis al sia naskiĝurbo, kie li laboris kiel profesoro de fiziologio kaj botaniko.

Tiun jaron li ekstudis la unuĉelajn algojn kaj en 1866 li fondis la unuan Instituton de Fiziologio de Vegetaloj de la mondo. Poste ekstudis la bakteriojn, kio estos la centra esplorcentro de lia vivo. Tiel en 1872 li malkovris ke ekzistas diversaj tipoj de mikroorganismoj kun diferencaj formoj kaj organoj, kiujn li klasigis laŭ sistemaj ordigoj.

Alia el liaj malkovroj estis tiu de la rezistaj sporoj, nome formoj kiuj formiĝas en kontraŭaj vivkondiĉoj. Studante tiujn strukturojn li malkovris, kun Louis Pasteur kaj John Tyndall, ke tiuj estas responsaj pri la procezo de la spontana generado kiu aperigas mikroorganismojn en infuzaĵoj kiam oni bolas ilin aŭ ke ili povas disvolviĝi el organika materio.

Li analizis ankaŭ la bakterian devenon de infektaj malsanoj de la plantoj kaj de la animaloj kaj kunlaboris kun la germana kuracisto Robert Koch en la preparado de la traktado de karbunklo.

En 1882 oni publikigis sian faman libron "La planto". Samtempe, lia malfacila vivo kiel esploristo estis komplementata per granda tutmonda famo kiel fondinto de la Bakteriologio kaj tiel li estis la unua juda honora civitano de la urbo Breslau.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En 1892 oni kreis sudan parkono, en kies enirejo li estas honorata per statuo el bronzo starigita en 1908. Krome, en 1893 oni nomumis lin membro de la Royal Society. En 1885 la Reĝa Nederlanda Akademio de Artoj kaj Sciencoj havigis al li la Medalon Leeuwenhoek, kaj en 1895 oni havigis al li la Medalon Linean de la Linea Societo de Londono.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Zur Naturgeschichte des Protococcus Pluvialis, Bonn 1851
  • Die Menschheit und die Pflanzenwelt, Breslau 1851
  • Der Haushalt der Pflanzen, Leipzig 1854
  • Untersuchungen über die Entwicklungsgeschichte der Mikroskopischen Algen und Pilze, Bonn 1854
  • Beiträge zur Biologie der Pflanzen (Schriftenreihe, Breslau, 1870)
  • Neue Untersuchungen über Bakterien, Bonn 1872-1875
  • Die Pflanze, Leipzig 1882

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Wolfgang U. Eckart: Geschichte der Medizin. 3. Auflage. Springer-Verlag, Berlin, Heidelberg und New York 1998, ISBN 3-540-63756-7
  • Margot Klemm, Ferdinand Julius Cohn 1828 – 1898. Pflanzenphysiologe, Mikrobiologe, Begründer der Bakteriologie, Frankfurt am Main: Lang, 2003.
  • Till van Rahden: "Juden in Ehren. Ferdinand Julius Cohn, der erste jüdische Ehrenbürger Breslaus," in: Juden und andere Breslauer: Die Beziehungen zwischen Juden, Protestanten und Katholiken in einer deutschen Großstadt von 1860 bis 1925, Göttingen: Vandenhoeck & Ruprecht, 2000, 300-316. ISBN 3-525-35732-X

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]