Kristalina Georgieva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kristalina Georgieva
Кристалина Георгиева
Persona informo
Кристалина Георгиева
Naskonomo Кристалина Иванова Георгиева
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1953 (1953-08-13) (70-jaraĝa)
en Sofio
Lingvoj bulgaraanglarusa vd
Ŝtataneco Bulgario vd
Alma mater Universitato de Nacia kaj Monda Ekonomioj vd
Partio sen valoro vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo ekonomikisto • universitata instruisto • politikistoĉefa afergvida oficisto vd
Aktiva en Bruselo vd
EU-Komisionano
por  Bulgario
Dum 2014-2016
Sekvanto Marija Gabriel
Proparolanto kaj Plenumdirektoro de la Internacia Valuta Fonduso
Dum ekde 2019
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kristalina Ivanova GEORGIEVA-KINOVA (bulgare Кристалина Иванова Георгиева-Кинова; naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1953)[1] estas bulgara ekonomikisto, kiu okupas la postenon de Proparolanto kaj Plenumdirektoro de la Internacia Valuta Fonduso ekde 2019. Ŝi estis Ekzekutiva Estro de la Grupo de la Monda Banko de 2017 ĝis 2019 kaj Defakta Prezidanto de la Grupo de la Monda Banko de la 1-a de februaro 2019 ĝis la 8-a de aprilo 2019 post la rezigno de Jim Yong Kim. Ŝi antaŭe estis Vic-Prezidanto de la Eŭropa Komisiono sub estreco de Jean-Claude Juncker de 2014 ĝis 2016.[2][3][4][5]

De 1993 ĝis 2010, ŝi plenumis diversajn postenojn en la Grupo de la Monda Banko, kaj finfine ascendis kiel Vicprezidanto kaj korporacia sekretario en marto 2008. Ŝi estis ankaŭ membro de la estraro[6] kaj asocia profesoro en la ekonomika departamento de la Universitato de Nacia kaj Tutmonda Ekonomio en Bulgario.[7] La 27-an de septembro 2016, la bulgaria registaro nomumis Kristalina Georgieva por la posteno de Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj.[8] Ŝia mallonga kariero al tiu posteno finiĝis post voĉdonado en la UN Sekureckonsilio la 5an de oktobro, en kiu Georgieva rangiĝis la oka inter dek kandidatoj.[9] En tiu sama voĉdonado, António Guterres akiris la subtenon de la Sekureckonsilio por la posteno de Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj.[10] La 28-an de oktobro, la Monda Banko anoncis, ke Georgieva estos la unua CEO de la banko ekde la 2-a de januaro 2017.[11] La 29-an de septembro 2019 Georgieva estis nomunita venonta administra direktoro de la Internacia Valuta Fonduso. Ŝi estis la nura nomumita por la posteno kaj estas la unua persono el disvolviĝanta lando kiu tenas tiun postenon.[12]

Georgieva estis nomunita "Eŭropano de la Jaro" en 2010[13] kaj "EU-Komisionano de la Jaro"[14] kiel agnosko al sia laboro, partikulare pri la homkatastrofoj de Haitio kaj Pakistano.

La 9-an de aprilo 2020 Georgieva avertis ke la kronvirusa pandemio de 2019-2020 povos kaŭzi la plej grandan mondan ekonomian krizon ekde 1929.[15]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Who is Kristalina Georgieva?". Arkivigite je 2020-03-26 per la retarkivo Wayback Machine FOCUS News Agency. 19a de januaro 2010. Alirita la 26an de marto 2020.)
  2. "Under-fire EU Commission nominee stands down". AFP. 19a de januaro 2010. Arkivita el la originalo la 22an de januaro 2010. Alirita la 26an de marto 2020.
  3. Miller, John W. (9a de februaro 2010). "EU Approves New Commission". The Wall Street Journal/Associated Press. Alirita la 26an de marto 2020.
  4. Toby Vogel (11a de februaro 2010). "New team takes office". European Voice. Alirita la 26an de marto 2020.
  5. "European Commission – PRESS RELEASES – Press release – Statement on the Decision of Vice-President Kristalina Georgieva to become Chief Executive Officer of the World Bank and to resign from the European Commission". europa.eu. Alirita la 26an de marto 2020.
  6. "УНСС: Структура: Съвет на настоятелите" UNWE. Arkivita el la originalo en la 22a de februaro 2012. Alirita la 26an de marto 2020.
  7. "УНСС: Общоикономически факултет: Катедра Икономикс: Състав". UNWE. Arkivita el la originalo en la 22a de februaro 2012. Alirita la 26an de marto 2020.
  8. "Bulgaria announces new candidate Georgieva for U.N. leadership race". Reuters. 28a de septembro 2016. Alirita la 26an de marto 2020.
  9. Permanent Mission of the Netherlands to the UN official Twitter account Alirita la 26an de marto 2020.
  10. "Security Council Backs António Guterres to Be Next U.N. Secretary General". New York Times. 5a de oktobro 2016. Alirita la 26an de marto 2020.
  11. "Kristalina Georgieva Appointed Chief Executive Officer of IBRD/IDA". The World Bank. 28an de oktobro 2016. Alirita la 26an de marto 2020.
  12. "IMF names Kristalina Georgieva as new head". 25a de septembro 2019. Alirita la 26an de marto 2020.
  13. Georgieva named European of the Year, europeanvoice.com, 30a de novembro 2010. Alirita la 26an de marto 2020.
  14. Bulgaria's Georgieva Wins 'EU Commissioner of the Year' Award by EV [nefunkcianta ligilo], b2bnews.bg, 1a de decembro 2010
  15. artikolo en Süddeutsche Zeitung 2020-04-09.