Věra Jourová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Věra Jourová
Minister for Regional Development
(Věra Jourová) Informal JHA meeting (Justice) Press conference (39198442504) (cropped).jpg
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1964 (1964-08-18) (55-jara)
en Třebíč
Ŝtataneco Ĉeĥio [#]
Alma mater Faculty of Law, Charles University in Prague [#]
Partio Ĉeĥa Partio Socialdemokratia [#]
Infanoj 2
Profesio
Okupo juristopolitikisto [#]
EU-Komisionano Flago-de-EU.svg
por Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio
Dum 2014
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Věra JOUROVÁ (naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1964 en Třebíč) estas ĉeĥa politikistino de la partio ANO 2011. Ŝi estis ministro en la ĉeĥia registaro. Ekde 2019 ano de la Komisiono von der Leyen pri valoroj kaj travidebleco. Jam inter 2014 kaj 2019 membris en la Komisiono Juncker kun respondeco pri justico, konsumantprotekto kaj egalrajtigo.

En sia hejmurbo Třebíč ŝi laboris por evoluigo de la Juda kvartalo en Třebíč, Monda heredaĵo de Unesko.

Dum oktobro de la jaro 2006 pro la korupta fraŭdo de du milionoj da ĉeĥaj kronoj fare kun Ladislav Peta, la urbestro de Budišov, por akiri la monon de Eŭropa Unio kun la celo renovigadi la surlokan kastelon, estis arestita kaj malliberigita por unu monato. La juĝesploro ne pruvis la akuzojn kaj ŝi estis senkulpigita.

Kronvirusa pandemio kaj limigo de bazaj rajtoj[redakti | redakti fonton]

Dum la Pandemio de COVID-19 en 2020, Jourová kritikis la limigojn de bazaj homaj kaj civitanaj rajtoj en 20 EU-landoj kaj anoncis ke la Komisiono detale esploras kiom tiuj limigoj eble rompas kontraŭ fundamentaj demokratiaj valoroj de la EU-Traktato.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]