Odilon Redon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Odilon Redon
Persona informo
Naskonomo Bertrand Redom
Naskiĝo 20-an de aprilo 1840 (1840-04-20)
en Bordeaux,  Julia monarkio
Morto 6-an de julio 1916 (1916-07-06) (76-jaraĝa)
en Parizo,  Tria Respubliko de Francio
Tombo Bièvres
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Frat(in)oj Gaston Redon • Ernest Redon
Edz(in)o Camille Redon
Infano Arï Redon
Okupo
Okupo pentristo • ilustristo • gravuristo • skulptisto • litografisto • desegnisto • konstrua desegnisto • grafikartisto
Verkoj The Birth of Venus
Les Yeux clos
The Cyclops
vdr
Papilioj, ĉirkaŭ 1910 (Muzeo de Moderna Arto de Novjorko).

Odilon REDON (denaske Bertrand Redon; franca prononco: [ʁədɔ̃]; 20a de aprilo, 1840 – 6a de julio, 1916) estis franca simbolisma pentristo, gravuristo, desegnisto kaj paŝtelisto.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Frue en sia kariero, kaj antaŭ kaj post luktado en la Francia-Prusia Milito, li laboris preskaŭ nur per karbo kaj litografio, verkoj referencata kiel noirs (nigraĵoj). Li ekakiris rekonon post siaj desegnoj estis menciitaj en la romano de 1884 nome À rebours de Joris-Karl Huysmans. Dum la 1890-aj jaroj li eklaboris per paŝtelo kaj oleo, kio tuj iĝis lia preferata rimedo, kaj li abandonis sian antaŭan stilon de noirs komplete post 1900. Li ankaŭ disvolvigis fortan intereson en hinduismaj kaj budhismaj religioj kaj kulturoj, kio pli kaj pli aperis en lia verkaro.

Li estas eble plej bone konata nuntempe pro la "sonĝecaj" pentraĵoj kreitaj en la 1900-aj jaroj, kiuj estis tre forte inspiritaj de la japana arto kaj kiuj, pro kontinua inspirado el la naturo, ankaŭ tre forte inspiritaj de Abstraktismo. Lia verkaro estas konsiderata antaŭaĵo de kaj Dadaismo kaj Superrealismo.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]