Lidia Milka-Wieczorkiewicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lidia Milka-Wieczorkiewicz
Persona informo
Naskiĝo 29-an de majo 1956 (1956-05-29) (67-jaraĝa)
en Niegoszowice
Lingvoj anglafranca
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de Varsovio
Familio
Edz(in)o Paweł Wieczorkiewicz
Okupo
Okupo historiisto
vdr

Lidia Anna Milka-Wieczorkiewicz (naskiĝis la 29-an de majo 1956 en Niegoszowice, distrikto Krakova) – pola historiistino kaj diplomato, ambasadoro de Pollando en Tunizio (2016–2022), en la jaroj 2006–2011 ambasadoro en Alĝerio (en 2009–2011 plenrajtigita ankaŭ por Burkino kaj Malio).

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1975 finis liceon en Dąbrowa Górnicza. En la jaroj 1975–1977 studis historion ĉe Silezia Universitato en Katowice, de 1977 daŭrigis studojn en Historia Instituto de Varsovia Universitato, finis en 1979. Poste eklaboris en sia altlernejo, en 1988 akiris gradon de doktoro de homa scienco pri historio. Doktoran disertaĵon verkitan sub gvido de Andrzej Bartnicki dediĉis al politiko de Francio koncerne Marokon.

En la scienca laboro okupiĝas precipe pri historio de Proksima Oriento kaj Nord-Afriko, kaj pri franca kolonia politiko. Science staĝis en Francio kaj Maroko. Ŝi plenumis funkcion de sekretario ĉe la Komisiono de Ekstereŭropaj Landoj de Pola Historia Societo. Publikigis en polaj, francaj kaj marokaj sciencaj revuoj.

En 1989 komencis laboron en diplomatia servo de Pola Respubliko. Dum kelkaj jaroj laboris en Rabato, kie plenumis funkcion de la gvidanto de konsula fakultato en rango de 2-a kaj 1-a sekretario. De 1997 estis konsilanto de ministro en la Departamento de Afriko kaj Proksima Oriento ĉe Ministerio de Eksteraj Aferoj. En 1999 ekpostenis kiel konsilanto en ambasadejo en Bejruto (Libano). Dum preskaŭ jaro kaj duono gvidis ĝin kiel aferŝarĝito. Post reveno al Pollando en la jaroj 2004–2006 estis ĝenerala sekretario de Pola Komitato pri Unesko.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Droga do niepodległości: polityka Francji wobec Maroka w latach 1944–1953 (Vojo al sendependeco: politiko de Francio kontraŭ Maroko en la jaroj 1944-1953), Wydawnictwa Uniwersytetu Warszawskiego, Varsovio 1993.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]