Zygmunt Smogorzewski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Zygmunt Smogorzewski (naskiĝis la 12-an de oktobro 1884 en Panevėžys (Gubernio Kaŭno), mortis la 9-an de novembro 1931 en Lvovo) - pola arabologo kaj orientalisto, diplomato, profesoro de Lviva Universitato en Lvovo. En 1913 entrepreninta lingvistikajn esplorojn en landoj de Magrebo. Ekspedicioj entreprenitaj dum la tempo de la Dua Pola Respubliko alportis al li veran famon.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Filo de Bronisław Smogorzewski, oficisto de ŝtata kontrolo en Sankt-Peterburgo. Infanecon pasigis en Sankt-Peterburgo, kie en 1903 finis gimnazion de Imperiestra Filantropa Societo. Poste studis en fakultato de orientaj lingvoj. En 1909 diplomiĝis pri araba-persa-turka-tatara filologio. En 1912 iĝis magistro pri historio de Oriento, kio rajtigis lin al memstara esplorado, okupiĝante postenon de privatdocento en Peterburga Universitato pri historio de islama Oriento. En majo 1912 forveturis tra en Parizo kaj Palermo, kie ekinteresiĝis pri islamaj influoj al Sicilio. Estis vickonsulo de Rusia imperio en Alĝero, en tiea universitato ligis kontakton kun profesoro R. Basset, berberologo kaj spertulo pri la araba literaturo, kiu influis liajn interesiĝojn. Printempe 1913 vizitis berberan oazon en Saharo, kie konatiĝis kun teologoj de ŭahabismo. Komence de 1914 tra Tunizo iris al Kairo, kie aŭskutis lekciojn en universitato kaj ligis kontaktoj kun lokaj ibadioj. Ĉi tie ekmalsanis je flava febro, kiu dum lia restado en Proksima Oriento kelkfoje renoviĝis.

Julie 1914 iris al Sirio, en Damasko estis internigita kiel rusa subulo, pro eksplodo de rusa-turka fronto dum la unua mondmilito, sed oni permesis al li daŭrigi sciencan laboron. Junie 1915 denove internigita en Urfa. Antaŭ forlaso de Danasko sukcesis parton de manuskriptoj deponi ĉe patriarko de Antioĥio. Pro eksplodo de turkaj-armenaj bataloj en Urfa estis translokigita al Niğde. Poste apud Konya. Tie funkciis kiel peranto inter internigitoj kaj la usona misio zorganta pri civitanoj de Triopa Entento. Danke al usonanoj en majo 1917 liberiĝis de tendaro kaj ekloĝis en Istanbulo, kie de julio ĉe nederlanda ambasadejo okupiĝis pri rusaj aferoj preparante politikajn analizojn de situacio en Turkio, partoprenante societan vivon de pola diasporo kaj diplomataro. Printempe 1919 forveturis al Parizo, kie eklaboris en rusa ambasadejo kiel spertulo pri Kaŭkazio. Tie ligis kontakton kun Ignacy Jan Paderewski, rekomendita kiel spertulo pri Oriento kaj iĝis diplomato de la Dua Pola Respubliko. Somere alvenis al Varsovio. En 1920 dum pola-bolŝevika milito estis konsilanto de pola speciala misio al Suda Kaŭkazio en Baku. Tie estis arestita de bolŝevikoj kaj enprizonigita en Butirka (Moskvo). Rezulte de deportado, en 1921 ektroviĝis en Pollando. De 1921 ĝis 1923 estis konsilanto de Pola Diplomataro en Bagdado, poste laboris kiel diplomatia kuriero de Ministerio pri Eksteraj Aferoj.

Kunkreinto de Pola Orientalistika Societo, kune kun Jan Czekanowski kaj Andrzej Gawroński, la 28-an de majo 1922. Kunredaktoro de plurlingva "Rocznik Orientalistyczny" (Orientalistika Jarlibro).

En 1924 forveturis al Sirio kaj Turkio por reakiri deponitajn materialojn. En Adana kunfondis polan-turkan komercan societon kaj publikigis kelke da artikoloj pri Pollando en la turka gazetaro. Ankaŭ akiris novajn fontojn. Aŭguste revenis al Lvovo. Inter aŭgusto 1925 kaj februaro 1926 vojaĝis al Alĝerio, kie gajnis 40 manuskriptojn de ibadiaj aŭtoroj.

Post forlaso de diplomatio en 1924 iĝis scienca laboranto de Humanistika Fakultato ĉe Universitato al Johano Kazimiro en Lvovo. Li iĝis laboranto kaj gvidanto de la Katedro de Lingvoj kaj Historio de Oriento de UJK, gvidanto de la Katedro pri Proksima Oriento en UJK, kiun oni fermis post lia morto. Februare 1931 iris al Nord-Afriko, kie ĝis aprilo esplorlaboris. En 1931 elektiĝis dekano de Humanista Fakultato de UJK, sed ne akceptis la postenon pro malbona sano.

Plimulto de liaj manuskriptoj kun la biblioteko riĉigis kolekton de Lvova Universitato. Lia disĉiplo kaj daŭriganto estis Tadeusz Lewicki, posta profesoro de Jagelona Universitato.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Źródła abadyckie do historji islamu (Ibadiaj fontoj al historio de islamo), 1926
  • Histoire de litterature ibadite-wahabite, 1931
  • Kronika Abu Zakarja Jahja al Warglani, 1931

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]