Tadeusz Lewicki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tadeusz Lewicki
Persona informo
Tadeusz Lewicki
Naskiĝo 29-an de januaro 1906 (1906-01-29)
en Lvivo, Reĝlando Galicio kaj Lodomerio,  Aŭstrio-Hungario
Morto 22-an de novembro 1992 (1992-11-22) (86-jaraĝa)
en Krakovo
Tombo Tombejo Rakowicki en Krakovo vd
Lingvoj polafrancaaraba vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Lviva Universitato vd
Familio
Edz(in)o Anna Kowalska-Lewicka vd
Profesio
Alia nomo Rogala • Tadeusz • Zygmunt Woźniak vd
Okupo arabisto • verkisto • esplor-instruisto • universitata instruisto vd
Laborkampo orientalistiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tadeusz Lewicki (naskiĝis la 29-an de januaro 1906 en Lvovo, mortis la 22-an de novembro 1992 en Krakovo) - pola orientalisto, arabisto kaj historiisto-mezepokisto kun la monda rekono, profesoro de Jagelona Universitato. Membro de Pola Scienca Akademio kaj Pola Akademio de Scipovoj, kaj interalie de Acadèmie des Sciences d’Outre-Mer, Association Internationale d’Études des Civilisations Mediterranéennes, Royal Asiatic Society, Körösi Csoma, Pola Orientalistika Societo kaj Pola Popolkoniga Societo. Li okupiĝis pri orientaj fontoj (arabaj kaj hebreaj) koncerne historion de Nord-Afriko kaj slavoj, krome pri literaturo de islamaj sektoj, antaŭ ĉio de ibadioj. Li gvidis terenajn esplorojn en Alĝerio, Maŭretanio, Senegalo, Kameruno kaj Tanzanio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Filo de Tadeusz, juristo kaj Helena el familio Ostrowski. Kiel apenaŭ 13-jara knabo aliĝis al Lvovaj agletoj defendantaj la polan Lvovon kontraŭ ukrainoj, poste finis la 8-an Realan Gimnazion je la nomo al Kazimiro la Granda, kaj baldaŭ post abituro (1925) ekstudis en Universitato de Johano Kazimiro (1927). Komence studis jurosciencon, sed en 1928 iris al Parizo, por edukiĝi pri politika scienco kaj orientaj lingvoj (celo estis diplomatia kariero en unu el arabaj landoj). Dum kelkmonata vojaĝo al Alĝerio kaj restado en la araba medio, juna Tadeusz decidis ŝanĝi la studdirekton. Post reveno al Lvovo kaj elekto de orientalistiko lia scienca kariero ligiĝis kun arabisto, antaŭa diplomato de cara Rusio, profesoro Zygmunt Smogorzewski, kaj lernadon de ŝemida lingvaro kompletigis en Teologia Fakultato, ĉe konata bibliisto kaj hebreisto, pastro profesoro Aleksy Klawek. Kune kun frato Sanisław (1908-1941) apartenis al akademia korporacio K! Aquitania.

Laboraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fremdlingvaj

  • La voie Kiev - Vladimir, 1938
  • Pologne et les pays voisins dans le "Livre de Roger", 1945
  • Études ibādites nord-africaines, 1955
  • West African food in the Middle Ages, 1974
  • Arabic external sources for the history of Africa to the south of Sahara, 1974
  • Etudes maghrébines et soudanaises, 1976

Bibliografio[redakti | redakti fonton]