Wolf von Aichelburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wolf von Aichelburg
Persona informo
Naskiĝo 3-an de januaro 1912 (1912-01-03)
en Pula
Morto 24-an de aŭgusto 1994 (1994-08-24) (82-jaraĝa)
en Majorko
Lingvoj rumanagermana vd
Loĝloko Germanio vd
Ŝtataneco Rumanio vd
Alma mater Brukenthal-gimnazioUniversitatea Babeș-Bolyai vd
Profesio
Okupo poeto • pentristo • komponistoverkisto • gimnazia instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wolf von AICHELBURG (naskiĝinta la 13-an de januaro 1912 en Pula, mortinta la 24-an de aŭgusto 1994) antaŭ Majorko estis rumania germanlingva verkisto, pentristo kaj komponisto. Lia pseŭdonimo en Rumanio estis Toma Ralet. Aŭtoroj de li ekzemplodone tradukitaj estis ekz. Mihai Eminescu, Lucian Blaga, George Bacovia, Vasile Voiculescu, Ion Pillat kaj Basil Munteanu.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis ido de aŭstra nobela familio kiu translokiĝis en 1918 al Sibiu. La unajn verkojn li faris 16 jaraĝa en kaj havis sian publikigpremieron en la sibia gazeto "Siebenbürgisch-Deutsches Tageblatt". Inter 1929 kaj 1934 li studis en Kluĵo kaj Dijon germanistikon kaj romanistikon. Post multjara restado en Okcidenta Eŭropo li revenis en 1939 al Transilvanio. Li ankaŭ verkis por la gazeto "Klingsor". Post 1945 la komunistoj malpermesis la legadon de kajeroj aperintaj antaŭ la jaro 1939 pro la politika proksimeco de Zillich je naziismo.

Eseojn Aichelberg verkis ankaŭ en la rumana lingvo en la gazetoj "Revista Fundațiilor Regale" kaj "Revista Cercului Literar". Li deĵoris kiel gimnazia profesoro en Sibiu kaj en Mediaș. Inter la jaroj 1940 kaj 1944, dum la diktaturo de Ion Antonescu, Aichelberg tradukadis propagandaĵojn.

Li estis arestita inter 1994 kaj 1951 pro ellanda fuĝoprovo. Li estis en la karceroj de Arad, Caransebeș și Aiud. Dum la jaroj inter 1952 kaj 1956 li troviĝis en Măicănești en la fora oriento rumania en ekzilo kun hejmrestodevo. Post la Hungara revolucio de 1956 tiaj restriktoj ĉesis.

Dum la t.n. braŝova kontraŭverkista proceso li kondamnitis en la jaro 1959 je 25 jaroj da punlaborejo. Ne antaŭ la jaro 1964 li ĝuis amnestion ĝeneralan por politikaj krimuloj kiel ankaŭ Andreas Birkner kaj Hans Bergel sen ia ekspliko plua; la aliaj kolegoj Harald Siegmund kaj Georg Scherg liberigitis jam du jarojn antaŭe. En 1980 von Aichelburg forlasis Rumanion kaj ekvivis en Freiburg im Breisgau. Dum la 1970-aj jaroj li denove arestitis fare de la kaŝpolicanoj. Li ankaŭ kunlaboris kun Radio Libera Eŭropo kaj faris multajn tradukajn el la rumanlingva literaturo. En la 1970-aj jaroj li havis ampleksan leterinterŝanĝon kun Emil Cioran kun kiu li koniĝis jam antaŭ la Dua mondmilito. Li mortis droninte en la maro.

Lian postlasitaĵon gardas la arkivo de la Instituto pri germanaj kulturo kaj historio de Sudorienta Eŭropo en Munkeno.[1]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Herbergen im Wind. Gedichte. Literaturverlag, Bukareŝto 1969.
  • Ratten von Hameln. Fabeln. Literaturverlag, Bukareŝto 1969.
  • Lyrik, Dramen, Prosa. Kriterion-Verlag, Bukareŝto 1971.
  • Vergessener Gast. Gedichte. Dacia-Verlag, Cluj 1973.
  • Fingerzeige. Essays. Dacia-Verlag, Cluj 1974.
  • Aller Ufer Widerschein. Gedichte. Wort-und-Welt-Verlag, Innsbruck 1984, ISBN 3-85373-079-5.
  • Anhalter Bahnhof. Gedichte. Wort-und-Welt-Verlag, Innsbruck 1985, ISBN 3-85373-094-9.
  • Corrida. Gedichte. Wort-und-Welt-Verlag, Innsbruck 1987, ISBN 3-85373-104-X.
  • Tuskische Gärten. Gesammelte Gedichte. Ed. Arnshaugk, München 1993, ISBN 3-926370-19-X.
  • Der Brand des Tempels. : Gesammelte Dramen. Ed. Arnshaugk, München 1993, ISBN 3-926370-20-3.
  • Gedichte / Poezii. Tradukis Dan Dănilă. Ed. Hermann, 1996, ISBN 973-97285-4-5.

Verkoj muzikaj[redakti | redakti fonton]

  • Sonate für Viola und Klavier
  • Konzert für Trompete und Orchester

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Herta Müller: Die Naturlyrik Wolf Aichelburgs. Sprachliche und formale Mittel, Timișoara, 1976.
  • Georg Herbstritt: "Der Kronstädter Schriftstellerprozess 1959 in den Akten der DDR-Staatssicherheit." In: Halbjahresschrift für südosteuropäische Geschichte, Literatur und Politik. 23. Jahrgang, Heft 1–2, 2011, p. 204–208.
  • Michaela Nowotnick: "95 Jahre Haft. Kronstädter Schriftstellerprozess 1959: Darstellungsformen und Deutungsmuster der Aufarbeitung." In: Halbjahresschrift für südosteuropäische Geschichte, Literatur und Politik. 24. Jahrgang, Heft 1–2, 2012, p. 173–181.
  • Michaela Nowotnick: Die Unentrinnbarkeit der Biographie. Der Roman „Rote Handschuhe“ von Eginald Schlattner als Fallstudie zur rumäniendeutschen Literatur. Böhlau, Köln/Weimar/Wien 2016, ISBN 978-3-412-50344-4
  • William Totok: "Empathie für alle Opfer. Eginald Schlattner, ein Leben in Zeiten diktatorischer Herrschaft." In: Halbjahresschrift für südosteuropäische Geschichte, Literatur und Politik. 24. Jahrgang, Heft 1–2, 2012, p. 181–198.
  • Laura Laza: Baumeister war die Angst. Die politischen Prozesse rumänischer und deutschsprachiger Schriftsteller aus Rumänien nach dem Ungarnaufstand von 1956. Cluj-Napoca 2017. ISBN 978-606-17-1118-5. books.google.ro
  • Laura Laza:"'Du darfst nicht laut die Worte sprechen. Wolf von Aichelburgs IM-Akte." In: Germanistik im Europäischen Kontext. Bd. 3 (2011). Cluj-Napoca 2011. ISSN 2247-7527.
  • Laura Laza: "Wolf von Aichelburg. Siebenbürgischer Schriftsteller, Maler, Komponist und Übersetzer." In: Deutsch-Rumänische Hefte. Berlin 2015. ISSN 1618-1980.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]