Sherko Bekas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sherko Bekas
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1940 (1940-05-02)
en Sulajmanija
Morto 4-an de aŭgusto 2013 (2013-08-04) (73-jaraĝa)
en Stokholmo
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Irako vd
Familio
Patro Faeq Bekas vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sherko Bekas (kurde: Şêrko Bêkes [elp. ŝerko bekes]; 2-a de majo 1940 en Sulajmanija, Irako ; 4-a de aŭgusto 2013 en Stokholmo, Svedio) estis unu el la plej elstaraj irakdevenaj kurdaj poetoj kaj verkis 38 poemkolektojn en la sorana. Li estis filo de la poeto Fayak Bekas.

Vivkuro[redakti | redakti fonton]

Lia patro estis la kurda nacia poeto “Fajeq Bekas”. Sherko Bekas finis sian elementan edukadon en Sulajmanija kaj art-gimnazion en Bagdado. Li publikigis sian unuan poemon kiam li estis deksep jaraĝa.

Sherko Bekas aliĝis al la kurda movado sub Mustafa Barzani en 1965 kaj laboris por la kurda radiostacio Voice of Kurdistan (Voĉo de Kurdio). En 1968 li eldonis sian unuan poemkajeron titolitan "Brilo de poemo". Samjare li devis forlasi Irakon en 1986 sub premo de la registaro kaj loĝis en ekzilo en Svedio de 1987 ĝis 1992. En 1992 li revenis al Irako.

Sherko Bekas okupas gravan lokon en la nuntempa kurda literaturo. En 1970 li kun kolektivo de kurdaj poetoj kaj verkistoj eldonis deklaron (kurde: Ruangah aŭ Rûwange) kio signifas “vidpunkto" pri la bezono de ŝanĝo kaj novigado en la kurda poezio[1], enkondukante novan stilon en la kurdan literaturon. Ĉi tiu rûwange rompis el la tradicia kurda poezio. Ekzemplo pri tio estas "La Sekreta Taglibro de Rozo". Post malvenko de ribelo en kiu li partoprenis en 1975, li ekziliĝis en Irako. En 1975 Sherko Bekas enkondukis la t.n. poster poem (afiŝan poemon), veninta el la kampo de pentrarto kaj skulptarto.

En la jaro 1986, li vojaĝis al Irano kaj de tie iris al Sirio. Poste per la invito de itala asocio de homaj rajtoj en Florenco, li iris al Italio.

Svedio akceptis lin kiel politika rifuĝinto, kie li inter la jaroj 1987 ĝis 1991 okazigis dekojn da poem-voĉlegajn kunsidojn. En 1991 post tutlanda ribelo de irakanoj, li partoprenis en la kongreso de irakaj opoziciaj grupoj en Bejruto.

En 1992 li eklaboris en la novfondita kurda parlamento kiel deputito, kaj poste li estis nomumita kiel ministro pri kulturo.

En la jaro 1998, li kun kelkaj kurdaj literaturistoj kaj intelektuloj fondis la eldonejon Sardam kiu signifas “epoko”.

Multaj el liaj poemoj estas mallongaj, sed tamen li scias mistifiki banalajn objektojn. La poemoj ofte finiĝas per surpriza kaj foje ŝoka klimakso. Liaj kritikistoj nomas ĉi tiun stilon As-sahil mumtana ' (La simple neatingebla).

Liaj verkoj estis tradukitaj la angla, la franca, la itala, la sveda, la dana, la hungara, la germana, la araba, la turka kaj la persa.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En 1987 li gajnis la Premion Kurt Tucholsky [elp.Toĥolski] en Stokholmo kaj tiun saman jaron li estis konkursanto por la Florenca Premio pri Paco.

Li estas honora civitano de la urbo Milano. La tri-voluma Dīwān kunigas ĉiujn liajn poemojn.

En la jaro 2001, li ricevis la Premion Piramerd (granda kurda poeto).

Li estis membro de verkista centro en Svedio kaj Kurdio.

Sejed Ali Salehi, unu el la plej elstaraj samtempaj poetoj kaj la sekretario de irana verksita klubo diris pri li:

"Ŝerko Bekas estas la plej famkonata nomo en monda de kurdaj poetoj kiel oni konas lin en la vico de poetoj kiel Federico García Lorca, Nâzım Hikmet, Janis Ricus, Pablo Neruda, Adonis kaj Mahmud Darwish.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  1. Tirîfey Helbest, eldonejo Salman al-Azami, Irako, 1968
  2. Kawey Asinger: Dastanêkî honrawayî sar shanoye le no tabloda, Saydiyan Publishers, Mehabad, 1971
  3. Marâyâ saghíra, ilustrita de Fuad Ali, 125 paĝoj, eldonejo Al-ahâli, Damasko, Sirio, 1988
  4. Dall: çîrokî şê'r, Poemo, 44 paĝoj, eldonejo Apec, Svedio, 1989. ISBN 91-87730-03-0
  5. Derbendî Pepûle: Longa poemo, 228 paĝoj, eldonejo Apec, Svedio, 1991
  6. Små speglar: dikter 1978-1989, 108 paĝoj, Norsborg: eldonisto House of Kurdistan (Domo de Kurdio), 1989. ISBN 91-87096-05-6
  7. Les petits miroirs: poèmes, franca traduko de Kamal Maarof, antaŭparolo de Guillevic, 95 paĝoj, eldonejo L'Harmattan, Parizo, 1995. ISBN 2-7384-2059-1
  8. Dîwanî Şêrko Bêkes, Kolekto de Poemoj, vol. I, 992 paĝoj, eldonejo Sara, Stokholmo, 1990
  9. Dîwanî Şêrko Bêkes, Kolekto de Poemoj, vol. II, 843 paĝoj, eldonejo Sara, Stokholmo, 1992
  10. Dîwanî Şêrko Bêkes, Kolekto de Poemoj, vol. III, 551 paĝoj, eldonejo Apec, Stokholmo, 1995. ISBN 91-87730-74-X
  11. Gulbijêrek ji helbestên (Elektitaj Poemoj), 110 paĝoj, eldonekp Apec, 1991. ISBN 91-87730-28-6
  12. Geheimnisse der Nacht pflücken (Pikante la sekretojn de la nokto): poemoj tradukitaj el la kurda al la germana de Reingard kaj Shirwan Mirza kaj Renate Saljoghi, 95 paĝoj, eldonejo Unionsverlag, Zuriko, 1993. ISBN 3-293-00187-4
  13. Mêrgî zam-, mêrgî hetaw, 182 paĝoj, eld. Kurdistans folkförb, Stokholmo, 1996. ISBN 91-972467-2-7
  14. Xaç û mar û roj-jimêrî şa'êrê, Poezia romano, 374 paĝoj, Apec Publishers, Stokholmo, 1997. ISBN 91-89014-20-0
  15. The secret garden of a rose (La sekreta taglibro de rozo) : Vojaĝo tra poezia Kurdio, Tradukita al la angla de Reingard kaj Shirwan Mirza; reviziita de Luise von Flotow, Ashti Bibani, 1997
  16. Bonn-nomo: Şê'r. Binkey Edeb û Rûnakbîrî Gelawêj, Sulajmanija, iraka Kurdio 1998
  17. Çirakanî ser helemût: pexşan, eldonejo Sardam, iraka Kurdio, 1999
  18. Piyawî la-darsew: Şê'r. Sulajmanija, iraka Kurdio, 2000
  19. Qesîdey Rengdan, eldonejo Xak, Sulajmanija, iraka Kurdio, 2001
  20. Ezmûn: 1985-2000, Redaktita de Yasin Umar, eldonejo Sardam, Sulajmanija, iraka Kurdio, 2001
  21. Jîn û Baran, poemo. Biblioteko Silêmanî, 2001
  22. Ji nav Șêrên min, eldonejo Avesta, Istanbulo, Turkio, 2001. ISBN 975-7112-31-3
  23. Xom ew wextey balindem !, 237 paĝoj, eldonejo Sardam, Sulajmanija, iraka Kurdio, 2002
  24. Kukuxîtya bizêweke, Poemoj de infanoj, eldonejo Sardam, Sulajmanija, 2003

Poemo en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Jen traduko al Esperanto de poemo lia:

Miaj esperoj

similas al platanaj arboj,

Ili kreskas

sed

ne fruktodonas.

Mi diras al mi mem: ĉi jare

por la nov-jara donaco,

mi alportu hakilon por ili

kaj tranĉu

tiujn arbojn kiuj estas pli altaj ol mi!

La monto estas poeto

La arbo, plumo

La kampo, papero

La rivero, linio

La ŝtono, punkto

Kaj mi

estas l’ ekkria signo!

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Murat Özyaşar

Selahattin Demirtaş

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ŝler Karimi, Ŝerko Bikas, Elstara Kurda Poeto[rompita ligilo], paĝoj 16-17, (PDF) Irana Esperantisto, n-ro: 25, Dua Serio, Printempo 2018