Harika Dronavalli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harika Dronavalli
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1991 (1991-01-12) (33-jaraĝa)
en Guntur
Lingvoj telugua
Ŝtataneco Barato
Alma mater Sri Venkateswara Bala Kuteer
Okupo
Okupo videoludisto • ŝakisto
vdr

Harika Dronavalli naskiĝis la  12-an de januaro 1991(nun 1991-01-12) estas barata ŝaka grandmajstro. Ŝi gajnis la titolon Grandmajstro (GM) en 2011. Ŝi gajnis tri bronzajn medalojn en la Mondaj Virinaj Ŝakaj Ĉampionumoj en 2012, 2015 kaj 2017. Dronavalli estis honorigita per la Arjuna Premio por la jaro 2007-08 de la barata registaro.

En 2016 ŝi venkis en la FIDE Virina Grand Prix okazita en Ĉengduo, Ĉinio, kaj leviĝis supren de pozicio #11 al #5 en la virina FIDE rangolisto.

Vladimir Kramnik, Judit Polgár kaj Viswanathan Anand estas ŝiaj plej ŝatataj ŝakistoj. Ŝi estis studento de Sri Venkateswara Bala Kuteer, Guntur, Andra-Pradeŝo.

Atingoj[redakti | redakti fonton]

2019-nun[redakti | redakti fonton]

Ŝi ricevis la Padma Sri Diplomon la 26-an de januaro la tago de la respubliko.

2017[redakti | redakti fonton]

De la 10-an de februaro ĝis la 4-an de marto ŝi ganis la bronzan medalon ĉe la Monda Virina Ŝaka Ĉampionumo en Teherano, Irano.

2016[redakti | redakti fonton]

Dronavalli atingis la 5an pozicion dum la FIDE Virina Grand Prix en Ĥanti-Mansijsk, Rusio kaj oran medalon ĉe la FIDE Virina Grand Prix en Ĉengduo. Dum la Azia Teama Virina Ŝaka Ĉampionumo en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kiel parto de la teamo ŝi gajnis arĝentan medalon sur la tabulo unu, oran individuan medalon (rapida formato) kaj teaman bronzan medalon en la rapida formato.

2015[redakti | redakti fonton]

Dum la Monda Virina Fulma Ŝaka Ĉampionumo en Romo, Italio ŝi atingis oran medalon kaj bronzan medalon ĉe la Azia Rapida Virina Ŝaka Ĉampionumo en UAE. Dum la Monda Virina Teama Ŝaka Ĉampionumo en Ĉinio ŝi atingis la kvaran lokon kun la barata teamo kaj arĝentan individuan medalon. Ŝi gajnis bronzan medalon dum la Monda Virina Ĉampionumo okazigita en Soĉi, Rusio. Ĉe la FIDE Virian Grand Prix 2015 en Ŝarĵo ŝi gajnis bronzan medalon.

2014[redakti | redakti fonton]

Dum la Azia Virina Teama Ŝaka Ĉampionumo en Irano ŝi gajnis arĝentan teaman medalon, oran individuan ĉe tabulo unu, arĝentan teaman medalon (rapidaj ludoj) kaj oran teaman medalon (fulmaj ludoj) .

2012[redakti | redakti fonton]

Ĉe la Monda Virina Ĉampionumo en Ĥanti-Mansijsk ĝi gajnis bronzan medalon. Dum la Azia Virina Teama Ĉampionumo okazita en Ĉinio ŝia nacia teamo gajnis bronzan medalon. Dum la 40-a Ŝakolimpiko okazita en Istanbulo, Turkio la teamo atingis la 4an pozicion, la plej bona en la historio de la virinoj ĉe ŝakolimpikoj. Kiel membro de la barata teamo en la Monda Virina Teama Ĉampionumo en Turkio ŝi atingis arĝentan medalon en tabulo du kaj la teamo finis en la 4a loko.

2011[redakti | redakti fonton]

Dum oktobro 2011 ĉe la Virina Grandmaster Ŝakturniro de Hangĝoŭo, Ĉinio ŝi atingis poentaron de 5½/9 kaj tiel atingis sian trian Grandmajstran (GM) normon (La GM titolo estis transdonita dum la 82a FIDE kongreso 2011 en Krakovo, Pollando).[1]

Dum la Azia Virina Ĉampionumo en Irano ŝi gajnis oran medalon. Ĉe la Komunumo de Nacioj Virina Ĉampionumo en Sudafriko ŝi gajnis arĝentan medalon dum ŝi gajnis la (sen seksa distingo) grandmajstran titolon, la dua en Baratanino, kiu atingis ĝin.

2010[redakti | redakti fonton]

Dronavalli gajnis oran medalon ĉe la Commonwealth Virina Ĉampionumo okazigita en Nov-Delhio. Dum la 16aj Aziaj Ludoj en la individua ŝaka kategorio por virinoj ĉe Kantono, Ĉinio ŝi gajnis bronzan medalon.

2009[redakti | redakti fonton]

En Kolkato kiel kapitano de la barata teamo dum la Azia Virina Teama Ĉampionumo la teamo gajnis arĝentan medalon kaj ŝi indivdiduan oran ĉe la unua tabulo. Dum la 3a Asian Indoor Games en Vjetnamio ŝi gajnis individuan bronzan medalon (rapidaj ludoj), bronza ĉe la teama fulmaj ludoj kaj bronzan teaman medalon.

2008[redakti | redakti fonton]

Ŝi gajnis la Mondan Junioran Ŝakan Ĉampionumon en Turkeym. Ĉe la Azia Virina Teama Ĉampionumo en Visakhapatnam la teamo gajnis arĝentan medalon kaj ŝi individuan ĉe la unua tabulo.

2007[redakti | redakti fonton]

En 2007 ŝi gajnas la sen seksan distingan titolon IM (Internacia Majstro). Ĉe la 2a Aziaj Endomaj Ludoj en Makao, Honkongo ŝi gajnas individuan oran medalon (rapida) kaj bronzam individuan medalon ĉe la klasika tempokontrolo kun la virina teamo. Ĉe la Azia Zona Virina Ŝakturniro en Bangladeŝo ŝi atingis oran medalon kaj venkis ĉe la Commonwealth Virina Ĉampionumo okazigita en Nov-Delhio.

2006-2004[redakti | redakti fonton]

Dum 2066 ŝi gajnis la Mondan Junan Ŝakan Ĉampionumon Sub-18 kategorio por virinoj okazigita en Kartvelio. Ĉe la Commonwealth Virina Ĉampionumo en Mumbajo ŝi gajnis la oran medalon. Dum 2005 ĉe la Azia Juniora Virina Ĉampionumo en Bikaner ĝi gajnis arĝentan medalon.

Komence de 2004 ŝi gajnas la Virinan Grandmajstran Titolon kaj estis la plej juna VGM el la azia kontinento. Ĉe la Commonwealth Sub-18 virina Ĉampionumo en Mumbajo ŝi gajnis oran medalon kaj ĉe la Azia Sub-18 Virian Ĉampionumo en Irano ŝi gajnis bronzan medalon. Dum la Monda Juna Ŝaka Ĉampionumo kategorio Sub-14 virinoj en Grekio ŝi gajnis oran medalon.

2001-2000[redakti | redakti fonton]

En 2001 dum la Monda Juna Ŝaka Ĉampionumo Sub-12 virinoj okazigita en Hispanio ŝi gajnis arĝentan medalon kaj saman rezulton havis ĉe la Azia Sub-12 Virina Ĉampionumo en Bikaner. En 2000 ŝi partoprenis en la Monda Juna Ŝaka Ĉampionumo kategorio Sub-10 virinoj en Hispanio en kiu ŝi gajnas la arĝentan medalon.


Aliaj atingoj[redakti | redakti fonton]

  • Ŝakludanto de la jaro 2016 kaj 2017 laŭ The Times of India, (TOISA Annual Awards)
  • Prezentita de Verve revuo en 2017 inter la supraj 40 plej popularaj virinaj atletoj de la jaro

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]