Signaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Signaro estas nelingva komunika kodo, kiu povas helpi aŭ anstataŭi parolon. Oni devas disigi ĝin el signolingvo, ĉar tiu estas lingva kodo.[1] Pleje oni pensas al videblaj signoj, sed ĝi povas enhavi ankaŭ voĉojn, kiujn oni nomas voĉaj gestoj. Estas pitoreskaj signaroj por malkapabluloj, kaj estas sekretaj, ekzemple por krimulaj grupoj[2] kaj sekretaj servoj. Ekzemple en Germanio multaj homoj kredas je sekreta signa kodo de Stasi. Ĝi povas uzi objektojn kaj florojn, ekzemple ventumilo,[3] poŝtuko[4] kaj floraj lingvaĵoj[5]. Estas homoj, kiuj volas bazi mondlingvon sur ia pitoreska signaro.[6]

Ĝi povas esti natura aŭ konstruita. Naturaj signaroj povas diferenci laŭ kulturoj kaj personoj; ekzemple oni montras nombrojn en Ĉinio diference el en Eŭropo.[7] Ili enhavas kelkajn dekduojn maksimume du cent signojn, kaj bezonas tutan korpon.[8] En diferencaj ordenoj monaĥoj bezonis signarojn, ĉar ili devis ne paroli en iuj lokoj kaj tempoj. Mezepokaj tekstoj enhavas laŭ signa kodo inter 52 kaj 472 signojn; meznombro estas 178 kaj mediano estas 145.[9] Iuj naturaj signaroj evoluis en signolingvoj. Konstruitaj signaroj estas faritaj el signolingvoj; oni kolektas pitoreskajn signojn el la signolingvo, plisimpligas ilin kaj aldonas novajn trovaĵojn. Surduloj mem ne povas rekoni iliajn signojn. Konstruitaj signaroj ne havas voĉajn signojn, estas pli riĉaj, kaj uzas nur supran parton de korpo. Ekzemploj estas Makaton, Amer-Ind, kaj Schau doch meine Hände an!. Tiuj kodoj mem ne havas gramatikon, oni povas uzi vortordon de la gepatra lingvo. Laŭ lingvistoj ankaŭ tiuj uzas subjekto-predikato-aliaj ordon, kiaj gepatra lingvo havas alian vortordon.

Helpilaj signaroj[redakti | redakti fonton]

Sistemo de Makaton kun 450 signojn estas por totala komunikado. Tiu signifikas, ke signoj estas uzitaj kun parolo, skribo kaj imagoj en Makaton programo.[10] Celaj grupoj estas intelekte malkapabluloj, aŭtismuloj, parolmalkapabluloj, surdblinduloj.[10][11] La signoj estas grupigitaj en 8 niveloj, kaj instruitaj en fiksita ordeno.[10] Ĝi estas nomitaj laŭ ĝiaj aŭtoroj: Margaret Walker, Katharine Johnston kaj Tony Cornforth.[12] Ili komencis la unuan Makaton programon en 1976 kun surdaj kaj inteligente malkapablaj adultoj..[10][13][14] Ĝi estas uzita en Unuiĝinta Reĝlando, en Pollando, en Germanio, en Francio, en Nov-Zelando, en Portugalio, en Grekio, en Kuvajto, kaj en Japanio. Ĝi bazas sur lokala signolingvo.[11]

Amer-Ind estas bazita sur malaltebenaĵa indiana signolingvo.[15] Celaj grupoj estas intelekte malkapabluloj kaj parolmalkabluloj, precipe afaziuloj kaj uloj kun apraksio. Komence oni instruas per manipulado de objektoj; poste lernantoj desegnas la signojn, komence paralele kun montrado, poste memore. Poste ili devas produki la signojn, trovi sonantan memorilon, kaj ekzerci ilin.[16] Ĝi enhavas 236 signojn;[17] Amerind Video Dictionary enhavas 193 el ili.[18] Oni tralaboris ĝin por unu mano. Afaziuloj lernis pli facile Amer-Ind ol Amerika Signolingvo.[17] Celo estas ne nur helpi komenci paroli, sed ankaŭ bazi signan kodon de uzantoj. Oni faris programon, kiu rekonante signojn ebligas telefonadon por afaziuloj.[19]

Schau doch meine Hände an! bazas sur la germana signolingvo, sed la signoj estas simplifikitaj, surduloj mem ne rekonas la signojn. Ĝi celas anstataŭadon de parolo, kaj celaj grupoj estas intelekte malkapabluloj, neparolantoj, mutismuloj, mutuloj. Verband evangelischer Einrichtungen für geistig und seelisch Behinderte eldonis ĝin en formatoj libro kaj DVD.[20] Az új kiadás úgy 700 jelet tartalmaz.[21] Nova eldono enhavas 700 signojn. Dr. Erdélyi Andrea tralaboris ĝin por Hungaraj cirkonstancoj, kaj eldonis ĝin unue en 2005. Ĝi estas uzita en Germanio kaj Hungario.[22]

Por aliaj celoj[redakti | redakti fonton]

Estas aliaj signaroj por aliaj celoj, en kiuj oni ne povas, ne devas paroli kun lia kunuloj, aŭ devas komuniki sekrete. Ekzemple signaroj estas uzitaj dum sportoj, en borso kaj en restoracio.[23] Estas konita, ke policistoj stiras trafikon per signoj.[6] Ankaŭ kolimboj kaj vivsavistoj uzas signojn por komuniki. En bruaj laborejoj devas laboristoj fari ilian signan komuniksistemon.[24] En televida studio oni devas uzi man

Enamiĝintaj junuloj en pli fruaj tempoj ne povis paroli aparte, ĉar ili neniam estis lasitaj senkompane, do ili devis sendi sekretajn mesaĝojn al ilia paro. Ili uzis ĉemanajn objektojn, florojn, ventumilon, naztukon. La kodoj ne estis universalaj, tiu okazis miskomprenojn. Similaj sistemoj estis ankaŭ dum antikvo, sed ili estis pli ĝeneralaj. Grekaj komercistoj ankaŭ uzis signajn sistemojn.

En flora lingvo ĉiu floro havis ĝian signikófikon, ekzemple blankaj lilioj montris virginecon, neforgesumumino, ke ne forgesu min. Ankaŭ koloro de roso estis mesaĝo. Ankaŭ hodiaŭ ne gravas grando de bukedo. Tiuj signifikoj ekigis dum longa historia tempo.[5] Ekzemple romianoj ŝatis neparajn nombrojn, kaj paraj estis nefortunaj. Blankaj lilioj ankaŭ dum mezepoko signis virginecon, kaj virgoj estis ofte bildumitaj kun ili. Floraj mesaĝoj estas legeblaj en folkaj brodaĵoj kaj kantoj.[5]

Ventumila lingvo ekigis en Hispanio, kaj specialiĝis al enamiĝa temo, sed ĝi iĝis pli populara ol flora lingvo. Tenado, movo kaj stato de ventumilo estis signifikaj. Ankaŭ tiu estis efika, kiu vango estis tuŝita per ĝi.[3]

Naztuka lingvo estis ambaŭdirekta. Ĝi ne estas speciala por enamiĝa temo, ekzemple negra bordo signifikis funebron. Oni povis sendi mesaĝojn per formo, koloro, loko kaj tenado de naztuko. Iuj folkaj kantoj enhavas iujn signojn. Dum danco en juda nupto juna paro tenas naztukon ĉe ĝia bordo, kaj ili provas remani en iliaj seĝoj. Samseksumuloj uzas ankaŭ nune naztukan lingvon.[4]

Similaj sistemoj[redakti | redakti fonton]

Signolingvoj estas memstaraj lingvoj, ne nur simplaj kodoj. Surduloj provas uzi signolingvon ankaŭ en situoj, en kiuj aŭdantoj uzas gestojn.[1]

Estas lingvaj kodoj, kiuj uzas gramatikon de parolitan lingvo kaj signojn de signolingvo.

Paget-Gorman signa sistemo estas bazita sur Angla gramatiko kaj Brita signolingvo. Ĝi enhavas 37 bazajn signojn kaj 21 movojn. Ĝi kodiĝas ankaŭ Anglajn fleksiojn, sed ĝi ne samas kun SEE. Celaj grupoj estas uloj kun parolperturboj kaj infanoj, kiuj patrina lingvo ne estas la Angla; kaj oni enigas iliajn pedagogojn kaj gepatrojn. Ĝi estas lernilo kaj por aŭgmenta komunikado. Ĝi helpas lerni Anglan lingvon, legi kaj fari kategoriojn. Ĝi estas uzita en Unuiĝinta Reĝlando, Irlando kaj Aŭstralio.[25]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 A siketek nem mutogatnak, hanem jelelnek. Arkivita el la originalo je 2009-12-19. Alirita 2012-05-30. Arkivigite je 2009-12-19 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-12-19. Alirita 2021-03-06.
  2. [1]
  3. 3,0 3,1 [2]
  4. 4,0 4,1 [3]
  5. 5,0 5,1 5,2 [4]
  6. 6,0 6,1 Archivált másolat. Arkivita el la originalo je 2012-06-30. Alirita 2012-05-31. Arkivigite je 2012-06-30 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-30. Alirita 2021-03-06.
  7. [5]
  8. [mek.niif.hu/02100/02152/html/08/140.html Egész testet igénybe vevő jelbeszéd az Ózdi Hengerművekben]
  9. Kalkulj de Bragg (1997), uzante informojn el Rijnberk (1954).
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 Grove, N., & Walker, M. (1990). The Makaton Vocabulary: using manual signs and graphic symbols to develop interpersonal communication. Augmentative and Alternative Communication, 6 (1),15-28.
  11. 11,0 11,1 Beukelman, D.R., & Mirenda, P. (2005). Augmentative and alternative communication: supporting children & adults with complex communication needs (pp.65-67). Baltimore, Maryland: Paul H. Brookes Publishing Co.
  12. Makaton: the early years. The Makaton Charity website. Arkivita el la originalo je 2010-06-20. Alirita 17 May 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-06-20. Alirita 2021-03-13.
  13. Byler, J.K. (1985). The Makaton Vocabulary: an analysis based on recent research. British Journal of Special Education, 12 (3), 113-120.
  14. Walker, M., & Armfield, A. (1981). What is the Makaton vocabulary? Special Education: Forward Trends, 8 (3), 19-20.
  15. David Crystal: A nyelv enciklopédiája
  16. aphasiology.pitt.edu/archive/00000572/01/11-18.pdfHasonló
  17. 17,0 17,1 jslhr.asha.org/cgi/content/abstract/27/1/76
  18. Archivált másolat. Arkivita el la originalo je 2012-03-31. Alirita 2012-05-30. Arkivigite je 2012-03-31 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-31. Alirita 2021-03-13.
  19. aphasiology.pitt.edu/archive/00000604/01/10-RTD-04.pdf
  20. http://www.schau-doch-meine-haende-an.de/
  21. Archivált másolat. Arkivita el la originalo je 2011-12-28. Alirita 2012-05-30. Arkivigite je 2011-12-28 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-28. Alirita 2021-03-13.
  22. Gyógypedagógiai szemle. Arkivita el la originalo je 2015-05-23. Alirita 2012-05-30. Arkivigite je 2015-05-23 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-05-23. Alirita 2021-03-13.
  23. http://www.debreceniettermek.hu/cikkek/jelbeszed-a-pincerrel_10.html
  24. mek.oszk.hu/07800/07805/07805.pdf
  25. PGSS