Hermann Sauppe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hermann Sauppe
Persona informo
Naskiĝo 9-an de decembro 1809 (1809-12-09)
en Weesenstein
Morto 15-an de septembro 1893 (1893-09-15) (83-jaraĝa)
en Göttingen
Lingvoj latinaantikva grekagermana
Ŝtataneco Reĝlando Saksio
Okupo
Okupo lingvistoarkeologo • antropologo • klasika filologo • universitata instruisto • epigrafisto
vdr
Hermann Sauppe kiel direktoro en Vajmaro

Hermann SAUPPE (naskiĝinta la 9-an de decembro 1809 en Müglitztal-Weesenstein, mortinta la 15-an de septembro 1893 en Göttingen) estis germana filologo klasika, pedagogo kaj epigrafisto. Meritojn specialajn li akiris profesorante ĉe la Universitato de Göttingen kie li plimodernigis la esploradon (ekde 1855). Gravegis liaj kritikaj eldonoj de la atikaj oratoroj kune kun Johann Georg Baiter) kaj de la dialogoj de Platono (Protagoras, Gorgias).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Hermann Sauppe kiel profesoro en Göttingen

Hermann Sauppe, filo de paroĥestro, dum la junulaj jaroj impresitis de la kontraŭnapoleonaj militoj kaj la kampanoj de la rusa armeo tiukontekste. Post sendiĝo patra al Müglitztal-Burkhardswalde la junulo pasigis pli malbruajn jarojn dum kiuj li ricevis la unuan instruadon fare de la patro. Post ties morto en la 9.6.1820[1] la vidvino transloĝiĝis kun la plej maljuna filino ĉe la patrinan domon, dume Hermann Sauppe venis en la domon de la onklo Christian August Sauppe kiu estis ekde 1814 kantoro kaj ĉefinstruisto ĉe Otmaro-kirko en Naumburg (Saale). Inter 1820 kaj 1827 Hermann frekventis la naumburgan katedralgimnazion; danke al instigoj de la lernejestro Gregor Gottlieb Wernsdorf li baldaŭ ekŝatis la klasikajn lingvojn.

Lia posta studado ĉe la Universitato de Lepsiko perlaboritis per dono de privataj horoj kaj korektadlegado por diversaj eldonejoj. Baldaŭ li aniĝis al la filologia seminario de Gottfried Hermann kie membris tiam ankaŭ Eduard Putsche kaj Moriz Haupt kaj iĝis la plej diligenta disĉiplo de la famega teksteldonisto. Paralele Sauppe estis ano de la studenta korporacio Germania estante ofte en la domo de la eldonisto Salomon Hirzel. Poste li ekstudentis en Halle (Saale) kie li pasigis la ŝtatan ekzamenon kaj doktoriĝis en 1832 ĉe Gottfried Hermann. Disertacio lia ne presitis, kiel kutime tiutempe.

Instruistado kaj privatdocentado en Zuriko[redakti | redakti fonton]

Je pasko 1833 Sauppe iĝis instruisto de la latina lingvo ĉe la ĵus fondita gimnazio en Zuriko kaj samtempe privata docento universitata. Al lia malpigreco ŝuldiĝas la instalo de la Zurika kantonobiblioteko kun 25.000 volumoj (1835), antaŭula institucio de la nuna Centra biblioteko zurika. En 1837 li nomumitis supera bibliotekisto. Unu jaron poste li elektitis viclernejestro gimnazia kaj iĝis eksterorda profesoro. Pro postulego de la edukadkonsilio li rifuzis vokon kiu venis al li de la gimnazio de Schaffhausen. En 1838 li edzinigis la 18-jaraĝan Emilie Nüscheler, filino de la zurika urba skribisto, en kies domo la juna paro ekloĝis. Tiutempe Sauppe ankaŭ ekcivitanis en Svislando elektante hejma komunumo Schottikon. En Zuriko li havis kontaktojn regulaj kun multaj elstaruloj kiel Adolf Ludwig Follen, Jakob Henle, Georg Herwegh kaj Gottfried Keller. Tamen li daŭre sentis sin fremdulo en Zuriko kaj preparis post longa vojaĝo tra Germanujo revenon tieen en 1844. Pro tio li ne sekvis vokon je orda profesoreco ĉe la Universitato de Berno.

Gimnazilernjestro en Vajmaro[redakti | redakti fonton]

En oktobro 1845 iĝis li lernejestro ĉe la Vilhelmo-Ernesto-gimnazio en Vajmaro. Lia famo kiel pedagogo ekkonitis nun ankaŭ en malproksimaj landoj.[2] Novigo grava tiutempe estis instruado pri la klasika germana literaturo, do la emancipiĝo de la germana lingvo kontraŭ la tradiciaj fakliteraturoj latina kaj helena. Sauppe tre engaĝiĝis pri la plialtrangigo de la instruisto-profesio kaj pri tio ankaŭ entuziasmigis korteganojn. Vajmare li estadis en kulturrondo ĉirkaŭ Ludwig Preller, Gustav Adolf Schöll kaj Wilhelm Theophor Dittenberger; li flegis bonan kontakton kun la najbaroj Hans Christian Andersen kaj August Heinrich Hoffmann von Fallersleben ofte gastante ĉe Altenburg ĉe Franz Liszt kaj ties partnerino kaj salonistino Carolyne zu Sayn-Wittgenstein. Vajmare li ĝuis la bonvolon de granddukino Maria Pavlovna Romanova kiu pagis por li en 1853 sanigrestadon en Ostendo. Sauppe prezidis la komision pri starigo de Goeto-Ŝilero-monumento kaj havis viglan leterinterŝanĝon kun la artisto Ernst Rietschel. Vokon ĉe Katarino-gimnazion je Lübeck li malsekvis en 1854.

Profesoro en Göttingen[redakti | redakti fonton]

Sauppe (dekstre) kaj kolego sia Ulrich von Wilamowitz-Moellendorff

Nur la invito veni al la katedro de Göttinger por posteuli la okulmalsane suferantan Friedrich Wilhelm Schneidewin en 1855 forlasigis lin Vajmaron. Laŭ siaj propraj vortoj Sauppe finfine povis dediĉi sin tute je scienca laborado. Lia okupado pri kritika teksteldono kaj precipe pri helena epigrafio tie ĉi kulminis. Siajn bazajn esploratingojn li malavare malkaŝis antaŭ la prelegoaŭskultantaro: en 1860 li estis inter la unuaj profesoroj kiuj docentis pri epigrafio helena kaj romia. Malsame je sia magistro Gottfried Hermann li okupiĝis pri materiala filologio (filologio kiu respektis ne nur gramatikon/vortojn sed ankaŭ la fonon ĉerpotan el najbaraj disciplinoj). Por Sauppe ankaŭ gravis la lingva kaj kritikfara niveloj de la studentoj. Ofte li havis pli ol cento da aŭskultantoj dum prelegoj, seminarioj, ekzercoj.

Lia plej grava merito en Göttingen estis eble la malfermo de pedagogia seminario. Danke al propra longjara praktiko lerneja li estis kvazaŭ naturtalentita en la preparo de studentoj je la estonta profesio gimnazia. En tiaj specialaj semniaroj laboritis en etaj grupoj de maksimume ses personoj. Sume pli ol 250 studentoj trejniĝis tie. Sauppe ankaŭ estis vicrektoro en 1859/60, 1860/61 kaj 1873 kaj trifoje deputito de la universitato: dum la refondo de la Universitato de Strasburgo 1871, dum la ora geedzeco de imperiestro Vilhelmo la 1-a 1879 kaj ĉe zurika universitatjubileo 1883. Li faris eksterlanden vojaĝojn, en 1868 al Florenco kajRomo kaj en 1875 al Grekujo akompanante Otto Lüders kaj ties disĉiplojn Carl Robert kaj Rudolf Schöll.

Sauppe estis eldonisto de Göttinger Gelehrte Anzeigen kaj ekde 1861 koresponda membro de Akademie der Wissenschaften zu Göttingen. Post la morto de Friedrich Wöhler li transprenis en 1883 la rolon de sekretario. Veni en 1865 ĉe la Universitato de Bonn, kion deziris lai amiko kaj arĥeologo Otto Jahn ne konsideritis de Sauppe. Tiel la jahn-a kolego Friedrich Ritschl lernis pri la vokointencio kaŝa kio kaŭzisi la t.n. Bonna kverelo interfilologa. Tiam Ritschl iris Lepsikon. Sauppe aktivis science ĝis olduleco. Li nombriĝis inter la plej aĝaj kolegoj de Wilamowitz-Moellendorff kiu ekde 1883 estis profesoro en Göttingen. Kelkajn semajnojn post la morto de la edzino forpasis Hermann Sauppe. Memorigparoladon antaŭ la göttingen-a societo scienca faris Wilamotitz. La funebran paroladon faris la teologo Hermann Schultz kiu ankoraŭ samjare aperis ĉe Kästner-eldonejo. La ampleksa postlasitaĵaro de Sauppe troviĝas en la Ŝtata kaj universitata biblioteko de Malsupra Saksio en Göttingen (signo: Cod. Ms. H. Sauppe). Lia biblioteko kun ĉ. 9000 volumoj kaj 7000 specialaj presaĵoj venditis al kolegio Bryn Mawr en Pensilvanio kie fruktodone agadis lia disĉiplo Herbert Weir Smyth.

La paro Sauppe havis kvar infanojn: Heinrich (* 1841), Hedwig (1842–1926), Bertha (* 1844, edzino de la geologo kaj paleontologo Karl von Seebach) kaj Gertrud (1860–1946, edzino de la matematikisto Hans von Mangoldt). Inter la studentaro de Götting diritis la vortludo ke Hofrat (kortega konsilisto) Sauppe estus vere Saufrat Sauppe (drinkemulo).[3]

Atingoj[redakti | redakti fonton]

Sauppe havis sur tri kampoj meritojn grandajn: pedagogike, teksteldonade, epigrafie. Sendube li helpis ekflorigi filologion en la duan duonon de la 19-a jarcento, per emancipigo de la germana lingvo kiel scienca lingvo, kaj la enkorpigo de socia/literaturkompara/alifaka interpretado en la studato de tekstoj klasikaj. Frukto de la jam en Zuriko komenciĝinta okupiĝo kun la atikaj oratoroj estis la de Sauppe kaj lia helpanto Johann Georg Baiter eldonita standardverko Oratores Attici, kiu gravis eĉ hodiau. Ĝi publikigiits en du serioj 1839–43 kaj 1845–50 kaj represitis en la jaro 1967-a (Olms, Zürich).

La procedon enfluigi la germanan lingvon en la klasikan filologion plirapidigis Sauppe tiel, ke li skribis ĉiujn rimarkojn/glosojn en la germana. Ili estiĝis en la unuaj vajmaraj jaroj precipe per instigo de Dietrich Reimer. Prizorgis tiun ĉi projekton Moriz Haupt - kiu neniam estis gimnaziinstruisto kaj tial nur teorie parolis pri (alt)lernejtaŭgaj eldonoj. Sauppe estante pedagogo inverse ĉiam atentigis pri la praktika utiligo de la teksteldonoj. La grandecon de tiu ĉi entrepreno montras jam la elekto de la helplibroj: Ernst Curtius, Griechische Geschichte; Theodor Mommsen Römische Geschichte; Theodor Bergk Griechische Literaturgeschichte. Planitis ankaŭ manlibro pri arĥeologio de la lepsika kunstudinto Otto Jahn kaj romia literaturhistorio de Ernst von Leutsch. De Sauppe mem aperis en menciita serio eldonoj de la platonaj Protagoras-dialogo (1857) kaj Gorgias-dialolo (laŭ nefinita manuskripto eldonis Alfred Gercke, 1897). Ties konjektaĵoj gravas ankoraŭ hodiaŭ por la teksta formo. Sauppe estis membro de la erfurta Akademie gemeinnütziger Wissenschaften.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Journal für Prediger, Band 62/1 (1821), p. 55.
  2. Gustav Lothholz]: Pädagogik der Neuzeit in Lebensbildern, Gütersloh 1897, [. 437-438
  3. Günther Meinhardt: Bullerjahn. Alt-Göttinger Studenten-Anekdoten, Göttingen/Zürich 1974, S. 168.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]