Ajman az-Zaŭahiri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ajman az-Zaŭahiri
Persona informo
أيمن الظواهري
Naskonomo أيمن مُحمَّد ربيع الظواهري
Naskiĝo 19-an de junio 1951 (1951-06-19)
en Maadi, Kairo,  Egipta Reĝlando
Morto 31-an de julio 2022 (2022-07-31) (71-jaraĝa)
en Kabulo
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per atako de telestiraviadilo vd
Mortigita de CIA vd
Religio islamo vd
Lingvoj arabaanglafranca vd
Ŝtataneco Egipta Reĝlando • Respubliko Egiptio (1953–1958) • Unuiĝinta Araba RespublikoEgiptiosennacieco vd
Alma mater Universitato de Kairo vd
Partio al-Kaida vd
Familio
Gefratoj Muhammad al-Zawahiri • Hussein al-Zawahiri vd
Infanoj 7
Parencoj Muḥammad al-Aḥmadī Ẓawāhirī • Abd al-Rahman al-Maghribi vd
Profesio
Alia nomo Abdul Mu'iz vd
Okupo kirurgo • ulemo • militestro vd
Aktiva dum 1980–31-a de julio 2022 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ajman az-Zaŭahiri (arabe أيمن محمد ربيع الظواهري‎, ʾAjman Muḥammad Rabīʿ aẓ-Ẓaŭāhirī; naskiĝis la 19-an de junio 1951 en Kairo, mortis la 31-an de julio 2022 en Kabulo) estis egipta kuracisto kaj teroristo kiu estris la ĝihadisman grupon al-Kaida.[1][2]

Oni supozas, ke li planis la atencon kontraŭ usona militŝipo en Jemeno en la 12-a de oktobro 2000 kaj ke li kunordigis la atencojn de la 11-a de septembro 2001.[3]

Li estis estro de la terorisma organizaĵo Egipta Islama Ĝihado. Li estis konata tutmonde kiel mentoro, kuracisto kaj plej proksima kunlaboranto de Osama Bin Laden, ankaŭ kiel aktiva integranto de kelkaj islamismaj organizaĵoj kiuj fifaris atencajn atakojn tra la tuta mondo.[4]​ La FBI suspektas ankaŭ, ke li estis partoprenanto de la organizado de nombraj teroristaj atakoj kontraŭ interesoj de Usono kaj de aliaj landoj de Okcidento, inklude la atakojn al ambasadejoj de Usono en Kenjo kaj Tanzanio la 7-an de aŭgusto 1998.[5]

Ajman az-Zaŭahiri parolis tri lingvojn: nome araba, angla kaj franca.[6]​ Oni konis lin per variaj kromnomoj, inter ili, Abu (patro de) Abdallah, Abu Muhammad, Abu Fatima, Muhammad Ibrahim, Abu al Mu'iz, La Doktoro, La Profesoro, La Emiro, Nur, Ustaz (Instruisto) kaj Abdel Muaz; li estis citita foje ankaŭ kiel «Doktoro Morto» aŭ «Kuracisto de la Morto».[7][8]

Je la morto de Osama Bin Laden, li iĝis la plej serĉata teroristo en la mondo.[9][10][11]​ La FBI proponis 25 milionojn da dolaraj por lia kapto.[12]

La 1-an de Aŭgusto 2022 la usona prezidento Joe Biden informis, ke Usono estis mortiginta Ajman az-Zaŭahiri, estro de al-Kaida, per atako de armita telestiraviadilo antaŭ du tagoj en Kabulo, Afganio, kie li estis loĝanta.[13]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Al-Qaeda tiene nuevo jefe: Ayman al-Zawahiri BBC. Konsultita la 13an de junio 2021.
  2. Designan a Al Zawahiri como nuevo jefe de Al Qaeda Clarín. Konsultita la 20an de decembro 2017.
  3. «Recompensas por la Justicia - Se buscan por terrorismo - Ayman Zawahiri». Arkivigite je 2021-06-13 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 13an de junio 2021.
  4. El sucesor, Aymán al-Zawahiri: un asesino aún más radical que Bin Laden El Mundo. Konsultita la 13an de junio 2021.
  5. Al-Qaeda's New Leadership: Ayman al-Zawahiri The Washington Post. Konsultita la 13an de junio 2021.
  6. TELEDIGITAL.ES, El 11-S, conmemorado por Canal de Historia Konsultita la 13an de Junio 2021.
  7. El «Doctor Muerte» toma el mando La Razón. Konsultita la 13an de Junio 2021.
  8. El egipcio Ayman al Zawahiri, 'Doctor Muerte', ya manda en Al Qaeda Periodista Digital. Konsultita la 13an de Junio 2021.
  9. Washington declara a Al Zawahiri como el terrorista más buscado en el mundo Arkivigite je 2017-12-22 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita la 22 de decembro 2017 en la Wayback Machine. La Información. Konsultita la 20an de decembro 2017.
  10. Ayman al Zawahiri es ahora el hombre más buscado del mundo El Universal. Konsultita la 13an de junio 2021.
  11. Ayman al-Zawahiri es ahora la persona más buscada por el FBI Diario Correo. Konsultita la 13an de junio 2021.
  12. Ayman al-Zawahiri FBI. Konsultita la 13an de junio 2021.
  13. Marc Arcas / EFE, Washington 02/08/2022 07:43 Ĝisdatigita: 02/08/2022 09:08 Estados Unidos mata al líder de Al Qaeda Ayman al Zawahiri, el sucesor de Bin Laden Público, Alirita la 2-an de Aŭgusto 2022.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]