Yves Saint Laurent

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yves Saint Laurent
Persona informo
Naskonomo Yves Henri Donat Mathieu-Saint Laurent
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1936 (1936-08-01)
en Orano,  Alĝerio
Morto 1-an de junio 2008 (2008-06-01) (71-jaraĝa)
en Parizo
Mortokialo cerba kancero
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Frat(in)o Brigitte Mathieu-Saint-Laurent
Amkunulo Pierre Bergé • Jacques de Bascher
Okupo
Okupo grand couturier • kostumdezajnisto • entreprenisto • artkolektanto • personal stylist • pentristo
Verkoj Le Smoking
vdr

Yves Henri Donat Mathieu-Saint-Laurent (Orano, Alĝerio, 1-a de Aŭgusto 1936 - Parizo, Francio, 1-a de Junio 2008), konata simple kiel Yves Saint Laurent, estis franca dezajnisto de modo kaj entreprenisto, konsiderata unu el ĉefaj modistoj de la dua duono de la 20-a jarcento. Oni konsideras lin kreanto de la ina smokingo en la 1960-aj jaroj, la impulsanto de la apero de la alta modo en la 1980-aj jaroj kaj de la unuaj kiuj inkludis en siaj paradoj modelojn ne kaŭkazajn (blankulojn).

Li estis forte influita de la orientalismo kaj de la varmaj koloroj kiujn li malkovris en Marakeŝo, Maroko kie troviĝas muzeo dediĉita al li[https://www.lalibre.be/culture/arts/2019/06/28/yves-saint-laurent-un-couturier-entre-orient-et-occident-G2I2YZAWJJAFRPRY6A5BTIPDDU/ 1].

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Li devenis el riĉa familio kaj aliris al vestfasonado el la dezajnado de vestoj por teatro. Li venkis en konkursoj en 1950 kaj 1951 (tiam super Karl Lagerfeld. Li eklaboris kun Christian Dior, kiu nomis lin sia sukcedanto. En 1957, estante 21-jaraĝa, Saint Laurent iĝis la plej juna fasonisto de la franca alta modo. Lia kolekto de printempo de 1958 atingis sukceson, plilongigante la stilon New Look stampitan de Dior. Tiu sukceso helpis al savo de la firmao for de antaŭvidita bankroto. En 1959, li estis elektita de Farah Diba por la dezajno de sia robo por la nupto kun Mohamed Reza Pahlavi, tiam Ŝaho de Irano. Sej la venontaj kreitaĵoj de Saint Laurent ege malsukcesis, kaj lia kariero en Dior interrompiĝis en 1960, kiam li estis alvokita al militservo, koincide kun la Milito de sendependigo de Alĝerio. Fitraktado en militservo kondukis lin al forta streso, liberigo de la servo, sed ankaŭ al konstato, ke ĉio tio estis rezulto de manovroj de la tiama estraro de la firmao Dior por apartigi lin. Siavice tio kondukis lin al mensmalsanulejo de Val-de-Grâce, kie li denove suferis fitraktadon.

Montrofenestro de la firmao Yves Saint Laurent en Rodeo Drive, Beverly Hills.

En 1961 li kreis sian propran firmaon YSL kunlabore kun Pierre Bergé eĉ kiel amafera rilato ĝis 1976, post kio ili plue kunvivis kaj kunlaboris. Li famiĝis kiel kreanto de la ina smokingo kaj populariganto de la stilo prêt-à-porter en la 1960-aj jaroj. Li desegnis scenejojn kaj vestarojn por filmoj kaj teatraĵoj kiel Cyrano de Bergerac kaj The Pink Panther, kunlabore kun Roland Petit, Claude Régy, Jean-Louis Barrault, Luis Buñuel, François Truffaut, Alain Resnais (Stavisky, 1974), Jean Marais, Zizi Jeanmaire, Arletty... Li dezajnis robojn por kinstelulinoj kiel Jeanne Moreau, Claudia Cardinale (The Pink Panther, 1963) kaj Isabelle Adjani, kaj faris Catherine Deneuve ikono de stilo kaj sia persona muzo.[1]

Tamen lia kariero suferis malfacilaĵojn, kiel pro kolekto en 1971 inspirita en la francaj kunlaboremuloj kun la okupacio de Francio fare de Nazia Germanio kaj kolekto en 1987 en Novjorko kun jakoj montrantaj multekostegajn juvelojn ĝuste post financa katastrofo. Tiaj malfacilaĵoj kaj ĝenerala streso portis lin al problemoj kun drogoj kaj alkoholo. Li retiriĝis en 2002.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mikelbank, Peter (junio 2008). «Designer Yves Saint Laurent Has Died» Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine (en angla). People. Konsultita la 1an de junio 2008.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bergé, Pierre (1997). Yves Saint Laurent: The Universe of Fashion. Rizzoli. ISBN 0-7893-0067-2.
  • Milbank, Caroline Rennolds (1985). Couture: The Great Fashion Designers. Thames & Hudson.
  • Rawsthorn, Alice (1996). Yves Saint Laurent: A Biography. Nan A. Talese/Doubleday. ISBN 0-385-47645-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Citaĵa eraro Etikedoj <ref> ekzistas por la grupo nomita "https://www.lalibre.be/culture/arts/2019/06/28/yves-saint-laurent-un-couturier-entre-orient-et-occident-G2I2YZAWJJAFRPRY6A5BTIPDDU/", sed la responda etikedo <references group="https://www.lalibre.be/culture/arts/2019/06/28/yves-saint-laurent-un-couturier-entre-orient-et-occident-G2I2YZAWJJAFRPRY6A5BTIPDDU/"/> ne estis trovita; $2