Gabriel Boric

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gabriel Boric
Prezidanto de Ĉilio
Persona informo
Gabriel Boric
Naskiĝo 11-an de februaro 1986 (1986-02-11) (38-jaraĝa)
en Punta Arenas
Religio agnostikismo vd
Lingvoj hispanaanglafranca vd
Loĝloko Santiago de Ĉilio vd
Ŝtataneco Ĉilio vd
Alma mater The British School Punta Arenas vd
Partio Social Convergence vd
Subskribo Gabriel Boric
Familio
Patro Luis Javier Boric Scarpa vd
Patrino María Soledad Font Aguilera vd
Gefratoj Simón Boric vd
Amkunulo Irina Karamanos vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Santiago de Ĉilio vd
En TTT Oficiala retejo vd
Prezidanto de Ĉilio
Dum 2022
Antaŭulo Sebastián Piñera
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Boric, kiel prezidanto de la Federacio de Studentoj de la Universitato de Ĉilio, en publika aktivado en 2012.
Boric post la lasta prezidanta debato de la unua balotado, en novembro de 2021.

Gabriel BORIC Font (Punta Arenas, 11-a de februaro 1986) estas ĉilia politikisto. Post deĵorado kiel deputito de la Respubliko en reprezento de la Regiono de Magelano kaj Ĉilia Antarkto, li estas la elektita prezidanto de Ĉilio, posteno kiun li oficiale komencis la 11-an de marto 2022.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kiel studento de la Fakultato de Juro de la Universitato de Ĉilio, Boric estis prezidanto de la Federacio de Studentoj dum la periodo 2011-2012 kaj unu el la ĉefaj estroj de la studentaj mobilizoj de 2011. En la parlamentaj elektoj de 2013 li estis elektita kiel deputito por la Regiono de Magelano: kiel reprezentanto de la distrikto n.º 60 por la leĝdona periodo 2014-2018, kaj poste, en la parlamentaj balotoj de 2017, kiel deputito en la distrikto numero 28 por la periodo 2018-2022.

Boric partoprenis en la kreo de la Ampleksa Fronto (FA), koalicio de partioj kaj movadoj de maldekstro. En aŭgusto de 2021 li estis nomumita kiel prezidanta kandidato de Socia Konverĝo, partio kiun li estis fondinta en 2018, kaj de la FA. Post gajni en la internaj balotoj de la 18a de julio 2021, li iĝis la prezidanta kandidato de la koalicio Apruebo Dignidad por la prezidanta elekto de tiu jaro. En la dua balotado realigita la 19an de decembro 2021, li akiris 55,8% de la voĉdonoj, estante elektita kiel Prezidanto de la Respubliko kun la plej granda nombro de voĉdonoj en la historio de Ĉilio.[1] Nur 36-jara, li estos ankaŭ la plej juna prezidanto en la historio de la lando kaj la unua naskiĝinta post la puĉo de 1973.[2][3]

La 11-an de marto 2022 Gabriel Boric estis proklamita prezidento de Ĉilio, nome la plej juna kaj la plej voĉdonita.

Logoo de kampanjo de Boric.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

Dum la Israela-Hamasa milito en 2023 li akuzis Israelon pri "neakceptebla rompo de internacia humanitara leĝaro" kaj efektivigo de politiko de "kolektiva puno". Ĉilia ambasadoro en Israelo, Jorge Carvajal estis revokita. Ĉilio havas la plej grandan kaj unu el la plej malnovaj palestinaj komunumoj ekster la araba mondo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]