Kandava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kandava
Urbo
Sabiles strato
Flago
Blazono
Lando Latvio Latvio
Municipo Tukums
Historia regiono Kuronio
Supermara alteco 75 m s. m.
Koordinatoj 57° 02′ 15″ N 22° 46′ 30″ O / 57.03750 °N, 22.77500 °O / 57.03750; 22.77500 (mapo)
Areo 5,8 km² (580 ha)
Loĝantaro 3 336 (29.01.2021)
Denseco 575,17 loĝ./km²
Urbaj rajtoj 1917
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-3120
Vikimedia Komunejo: Kandava
Retpaĝo: kandava.lv

Kandava estas urbo en Latvia historia regiono Kuronio, en la nordokcidento de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Tukums kaj situas en okcidenta parto de la distrikto. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 28 km de Tukums kaj 97 km de Rigo.[1] Kandava havis 3336 loĝantoj en 2021.[2] De 1950 ĝis 1959, kaj de 1996 ĝis 2009, ĝi estis centro de distrikto Kandava. Kandava estas centro de lignoprilaboro kaj turismo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 10-a ĝis 13-a jarcento, Kandava estis parto de Vanema tero. Komence de tiu periodo Kandava kasteltumulo kaj ĝia medio estis loĝitaj plejparte fare de livonoj, sed poste ili estis asimilaj fare de la kuronoj.

Kandava kasteltumulo kun vilaĝo apud ĝi (latine villa Candowe) estis unu el la ĉefaj kuroniaj kasteltumuloj proksime de la granda Kursa komercvojo de Livonio ĝis Prusio, kiu unue estis menciita en skribaĵoj en la 1230. Post 1253 la kuronaj teroj estis konkerita fare de la krucistoj, Kandava venis sub la Livonian Ordenon, kaj la Kandava Ordenkastelo estis konstruita, kiu en 1312 iĝis la administra centro de la antaŭa suda parto de Vanema. Proksime de la kastelo aperis setlejo de metiistoj kaj komercistoj en la 14-a jarcento.[1]

Post la Livonia Milito, Kandava trovis sin en la Duklando Kuronio. Tamen dum tiu ĉi tempo la urbo ofte suferis pro la militoj de Svedio kaj Pollando, sed en 1710 ankaŭ pro la pesto. En 1795, la Duklando, kune kun Kandava, estis aneksita al la Rusia Imperio, kaj en 1797 ĝi integrigis ĝin en la Kuronia provincon. En 1917 Kandava, kiu estis sub germana okupo tiutempe, ricevis urborajtojn. Post la Sendependiĝo Milito (1918-1920), Kandava estis inkludita en la lastatempe establita Respubliko de Latvio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kandava situas ĉe la dekstra bordo de rivero Abava en Orienta Kuronia altebenaĵo (latve Austrumkursas augstiene).[3]

Averaĝa temperaturo: -5,5 °C en januaro, +17 en julio. Precipitaĵo 650-700 mm jare.[3]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Ŝanĝo de loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Jaro Homoj Jaro Homoj
1797 439 1935 1718
1810 300 1959 3553
1858 896 1970 4250
1863 982 1979 4495
1881 1520 1989 4631
1897 1843 2000 3809
1914 2300 2011 4202
1920 1055 2021 3336

Etna strukturo[redakti | redakti fonton]

Jaro Homoj kune Latvoj Rusoj Belorusoj Ukrainoj Poloj Litovoj Judoj Ciganoj Germanoj Estonoj La cetero
1863 982 161 0 0 0 0 0 542 0 279 0 0
1881 1520 494 7 0 0 0 0 775 0 244 0 0
1925 1497 1279 15 0 N/A 5 1 85 N/A 95 1 16
1930 1628 1432 16 2 N/A 3 2 68 N/A 92 1 12
1935 1718 1487 13 0 N/A 3 1 68 N/A 124 1 21
1989 4631 4266 156 42 29 30 20 0 79 0 2 7
2011 3860 3608 77 31 17 23 20 N/A N/A N/A N/A 84

Transporto[redakti | redakti fonton]

Kandava fervoja stacio, 7 km norde sur la linio Rigo-Ventspils, jam ne estas uzita por pasaĝerservoj. La ĉefŝoseoj de la urbo estas P130 Līgas-Kandava-Veģi, kiu ligas la Abava valon kun Rigo, Tukums kaj Kuldīga de la Ventspils aŭtovojo A10, kaj P109 Kandava-Saldus. Lokaj vojoj de la urbo estas V1445 Tukums-Jaunsāti-Kandava kaj V1433 Kandava-Mazsproģi.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La antikva valo de Abava estis formita en la lasta glaciepoko, kiam glaciejaj akvoj fluis de la Orienta Kuronia altebenaĵo. En la valo estas multaj krutaj interkrutejoj kaj fontoj. Por protekti la teritorion de la valo estis starigitaj la Abava antikva vala naturparko kaj la speciale protektata kultura kaj historia teritorio "Abava valo".
  • Kuronoj kasteltumulo
  • Pulvorturo (17-a jarcento)
  • Evangelia Lutera Preĝejo (1736)
  • Kvar-arka ŝtonponto super la Abava (1873)

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Nacia Enciklopedio. Kandava
  2. Datumbazo de loknomoj
  3. 3,0 3,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]