Béla Garay
Béla Garay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 14-an de februaro 1897 en Szabadka (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 2-an de februaro 1987 en Subotica (Jugoslavio) |
Lingvoj | hungara • serba |
Ŝtataneco | Hungario Jugoslavio |
Okupo | |
Okupo | aktoro teatra reĝisoro |
Béla Garay [garai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Garay Béla estis hungara aktoro, reĝisoro. Lia familia nomvarianto estis Garai.
Béla Garay[1] naskiĝis la 1897 en Szabadka (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Subotica en Serbio), li mortis la 2-an de februaro 1987 en Subotica (Serbio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Béla Garay komencis sian aktoran karieron en sia naskiĝurbo en 1913 en teatra kompanio de József Nádassy. Inter 1915-1917 li estis soldato, en 1918 li akiris reĝisoran licencon, pli poste li estis aktoro kaj reĝisoro, foje eĉ teatrestro province en rest-Hungario. En 1924 li revenis al sia naskiĝurbo jam en Regno Jugoslavio, kie li rearanĝis la hungarlingvan teatron, li aktoris kaj reĝisoris kontinue. Inter 1941-1945 la urbo denove apartenis al Hungario, tiam li tenis sian postenon, same poste dum serba rego. Li pensiuliĝis en 1954, tamen li reĝisoris plu jardekon. Li tradukis teatraĵojn el la serba lingvo. Li ricevis premiojn en 1950 kaj 1981. Li havis edzinon.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Hamleto - Mercutio
- Romeo kaj Julieta - vira titolrolo
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Ádám (unu el la ĉefroloj)
- Ede Szigligeti: Liliomfi - titolrolo
- Ferenc Molnár: Liliom - titolrolo
- Henrik Ibsen: Kísértetek - Osvald
- József Katona: Bánk bán - titolrolo
- Miroslav Krleža: A Glembay-urak - Ignác Glembay
- Sándor Bródy: A szerető - grafo Iván
- Mór Jókai: Zoltán Kárpáthy (teatra adapto) - titolrolo
Liaj pli gravaj reĝisoraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Viktor Jacobi: Leányvásár
- Albert Szirmai: Mágnás Miska
- Moliére: Georgo Dandin
- Imre Kálmán: Marica grófnő
- Lajos Zilahy: Zenebohócok
- Imre Kertész: Csacsifogat
Liaj libroj
[redakti | redakti fonton]- A színjátszók kézikönyve (1950)
- A színjátszás művészete (1950)
- A színpadi beszéd (1952)
- Az ekhósszekértől a forgószínpadig. A szabadkai magyar színjátszás története. (1953)
- A kulisszák világában (membiografio, 1970)
- Színészarcképek (1971)
- Festett világ (1977)
- Magyar műkedvelők az őrhelyen (2012)