Maultasche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ŝvabaj Maultaschen

Maultaschen (prononco [MAŬLtaŝn], germane, jen en plurala formo, singulare Maultasche, laŭvorte - vidu sube - "vangofrapo") estas "saketoj" el farĉita nudela pasto kun baza plenigo de viandhaketaĵo aŭ alispece erigita viando kia ĝi uziĝas por kolbasoj, krome de cepoj kaj trempitaj bulkoj aŭ pure vegetarana plenigaĵo kun fromaĝo kaj spinaco. Temas pri specialaĵo de la kuirarto de Ŝvabio, parto de sudokcidenta Germanio. Multaj familioj havas specialajn receptojn kiuj postulas pliajn ingrediencojn kiel kuirita ŝinko, spinaco, fumita ŝinkokolbaso, hakita viando aŭ restaĵoj de rostita viando kiel ekzemple rostbovaĵo. La ŝvabiaj Maultaschen estas protektitaj de la Eŭropa Unio je geografia indiko ekde 2009 - almenaŭ unu parto de la produktado devas okazi en la federacia lando Baden-Virtembergo aŭ en la distriktaro Ŝvabio de la apuda federacia lando Bavario - ambaŭ en sudokcidenta Germanio.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto Maultasche originis en la 16-a jarcento kaj unue estas atestita en la signifo de "vangofrapo". Ĝi jam troveblas en skribaĵoj de Marteno Lutero. Ankaŭ la vorto "Maultatsche" [MAŬLtaĉe] estis uzata. La vorto "Maul" signifas "faŭko", do rilate al homoj maleleganta vorto por "buŝo", kaj "tatschen" aŭ "patschen" signifas "frapi" aŭ "klakfrapi", interalie kun la sono de aplaŭdantaj manoj - ĝi ne rilatas al la vorto "Tasche", "sako", kaj ne aludas al la formo de la pastaĵo. La pastaĵo poste estis nomita laŭ ĝi. La vortaro Kluges Etymologisches Handbuch supozigis ligon kun la ŝvelinta formo, simila al vango post vangofrapo. En la 18-a kaj 19-a jarcentoj, Maultaschen ankaŭ estis konata kiel Maulschellen, kun sama origina signifo de "vangofrapo." Germana-itala vortaro el Nurenbergo en 1718 tradukis "raviolon" kiel "Maultasche". En 1885, la vortaro de Grimm deklaris ke en la pli orienta germana regiono Silezio la vorto Maultasche rilatis al dolĉa kukaĵo kaj en Ŝvabio al nedolĉa "plenigita nudelaĵo", do farĉita pastaĵo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]