Il Sodoma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Il Sodoma
Persona informo
Naskonomo Giovanni Antonio Bazzi
Aliaj nomoj Il Sodoma
Naskiĝo 1-an de januaro 1477 (1477-01-01)
en Verĉelo
Morto 14-an de februaro 1549 (1549-02-14) (72-jaraĝa)
en Sieno
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj Terrestrial Venus with Eros and Celestial Venus with Anteros and Two Cupids
Man of Sorrows
The wedding of Alexander the Great and Roxane
vdr
Sankta Benedikto riparas brokanta kolandero tra preĝo (с. 1502), Granda Klostro, teritoria abejo of Monte Oliveto Maggiore
Detalo de Roxanne ricevanta la kronon de ŝia edzo
Sankta Familio kun juna Sankta Johano

La Sodomianto (itale Il Sodoma; naskiĝis Giovanni Antonio Bazzi; 1477 - 14-an de februaro 1549 en Sieno) estis itala pentristo kiu verkis ĉe la pinto de la itala renesanca pentrarto. Li evoluigis la pentrostilon de la Siena skolo kaj estis influita fare de la artistoj de Romo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis naskita al la Batzi-familio en la urbo Verĉelo en la provinco de Piemonto. Lia unua instruisto estis Giovanni Martino Spanzotti kaj post li li studis kun Gerolamo Giovenone, ambaŭ de norda Italio. Li eble studis kun Leonardo da Vinci aŭ pasigis iom da tempo kun li en Milano. Li vojaĝis al Sieno kaj komencis tie okupiĝi pri la monaĥejo de Monte Olivato Maggiore de la benediktina ordeno pri kreado de fresko prezentanta la vivon de Sankta Benedikto, sekvante la ĉitieaj verkojn de Luca Signorelli, kiuj komenciĝis en 1498. Li pentris en fresko sian memportreton, kun du meloj ĉe siaj piedoj, kaj finis ĝin en 1502.

Kune kun Pinturicchio, li estis unu el la unuaj reprezentantoj de la Renesanca pinto en Sieno.

En 1508 li estis invitita al Romo fare de Agostino Chigi kaj dungita tie de papo Julio la 2-a kune kun Rafaelo en ornamado de ĉambroj de la papa palaco. Laŭ la akceptita hipotezo, Rafaelo pentris Il Sodoma en sia pentraĵo La lernejo de Ateno, apud la memportreto de Rafaelo. Li poste revenis al Sieno kaj okupiĝis pri la ornamado de la Chigi Palaco en la urbo. Liaj verkoj de tiu periodo montras influojn de la florenca skolo [] kaj precipe de Fra Bartolomeo. Li revenis al Romo por ornami la chigian familian hejmon Villa Farnesina-n, kie li laboris kune kun Baldassare Peruzzi kaj pentris bildojn de la vivo de Aleksandro la Granda.

Ĉe la kronado de Leono la 10-a, Il Sodoma donacis pentraĵon prezentantan la mortscenon de Lucretia (aŭ Kleopatro, laŭ aliaj versioj). La papo pagis al li grandan monsumon kaj honoris lin per rango de kavaliro. Li vivis kaj verkis ankaŭ en Pizo, Volterra kaj Luko.

Giorgio Vasari asertis ke li ricevis lian moknomon ĉar li estis samseksema (laŭ la ago de sodomio). Tamen ŝajnas, ke Vasari ne ŝatis lin kaj ke la kromnomo estis kreita el ŝerco kaj la artisto mem uzis ĝin. [1] La biografio de Il Sodoma estas inkludita en la libro Vivoj de la plej elstaraj pentristoj, skulptistoj kaj arkitektoj de Vasari.

Liaj verkoj estas elmontritaj en la plej bonaj muzeoj en la mondo, inkluzive de la itala nacia galerio de antikva arto, la galerio Uffizi, la Nacia Galerio en Londono, la Muzeo de Belartoj en Budapeŝto, la Muzeo Ermitejo kaj la Galerio Borghese.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]