Guillermo Cabrera Infante

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guillermo Cabrera Infante
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aprilo 1929 (1929-04-22)
en Gibara
Morto 21-an de februaro 2005 (2005-02-21) (75-jaraĝa)
en Londono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per sepso vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)KuboHispanio vd
Profesio
Alia nomo Guillermo Cain • G. Caín vd
Okupo lingvistoscenaristotradukisto • eseisto • verkistoĵurnalisto • poeto vd
Aktiva dum 1960– vd
Verkado
Verkoj Tres tristes tigres vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Guillermo CABRERA Infante, naskita en Gibara (Kubo) la 22-an de aprilo 1929, mortinta en Londono (Britio) la 21-an de februaro 2005, estis fama kuba verkisto kaj kinscenaristo, fine enŝtataniĝinta en Britio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Cabrera Infante, ĉi-sube foje nomota GCI, naskiĝis la 22-an de aprilo 1929 en Gibara, provinco Oriento en Kubo. Li estis la plej aĝa filo de ĵurnalisto Guillermo Cabrera kaj de Zoila Infante, komunistaj aktivuloj kaj fondintoj de la partiorganizo en Gibara. En 1941 la familio translokiĝis al kuba ĉefurbo La Habana. Li poste ekstudis medicinon, kiun li forlasis por studi ĵurnalismon en 1950. Tamen li komprenis, ke liaj hobioj, literaturo kaj kino, estos pasioj, al kiuj li dediĉos sian vivon. En 1951, kun Tomás Gutiérrez Alea kaj Néstor Almendros li fondis la Kinotekon de Kubo, kies direktoro li estis ĝis ties fermo, ordonita de diktatoro Batista en 1956. En 1952 li verkis rakonton kaj samjare cenzuristoj de la batista reĝimo trovis Cabrera kulpa enmeti maldecaĵojn en tiu rakonto. Kiel puno, oni malpermesis lin publikigi per sia nomo, kio solviĝis per uzado de kaŝnomo G. Caín, mallongigo de ambaŭ familinomoj, kio donas en la hispana la nomon de la plej aĝa filo de Adamo kaj Eva (Kaino). En 1954 li iĝis prikina kritikisto de revuo Carteles (Afiŝoj), kie li subskribis per sia kaŝnomo (kion li uzis poste ankaŭ en kelkaj scenaroj) kaj kie li kunlaboris ĝis 1960.

En 1953 li edziĝis kun Marta Calvo. Tiu ĉi geedza paro havis du filinojn (Ana en 1954 kaj Carola en 1958). Tamen samjare 1958 li konatiĝis kun kuba aktorino, kun kiu geedziĝis decembre de 1961 post divorci de sia unua edzino. Miriam Gómez estos lia kunulino dum la tuta vivo.

Post la povopreno de Fidel Castro (1959) post la kuba revolucio, GCI, kiu apogis la revolucion, estis nomata direktoro de Nacia Kulturkonsilantaro, estro de Kina Instituto kaj vicdirektoro de ĵurnalo Revolución (aktuala Granma), kie li estris la literaturan aldonaĵon Lunes de Revolución (Revoluciaj lundoj), kie li revis realigi liberecon kaj kulturan disvolvigon. Tamen, liaj rilatoj kun la aŭtoritatoj malpliboniĝis ĉefe okaze de la kurtadaŭra filmo, kiun lia frato, Sabá Cabrera, filmis fine de 1960. La filmeto P.M. kiu priskribas amuzajn eblojn de grupo de havananoj dum unu tiama tago, estis malpermesata en 1961 de Castro. Ekestis polemiko en la paĝoj de Lunes de Revolución, ĝis kiam ĝi estis nuligita tiujare.

En 1962 GCI estis sendata al Bruselo kiel kultura ataŝeo de la kuba ambasadejo. Dum sia restado belgia li verkis Un oficio del siglo XX (Dudeka-jarcenta profesio) (1963). Tie li loĝis kun siaj filinoj kaj sia dua edzino, Miriam Gómez, ĝis 1965, kiam okaze de la subita morto de sia patrino li revenis en Kubon. Tie li estis barita de kontraŭspiona servo dum kvar monatoj kaj poste eliris ekzilen porĉiame. GCI kaj lia familio iris al Madrido kaj poste al Barcelono. Sed la ekonomiaj malfacilaĵoj kaj neo de frankisma reĝimo normaligi ilian situacion movigis ilin al Londono, kie li loĝiĝis definitive, kun sia edzino, nome la aktorino Mirian Gómez.

Li neniam revenis kaj iĝis senĉesa kritikanto de la kastrisma diktaturo. GCI malakceptis, ke liaj verkoj Tres tristes tigres kaj La Habana para un infante difunto estu publikataj en ŝtata eldonejo. Komence de 1970 translokiĝis al Usono por labori kiel holivuda scenaristo, kio ne famigis lin. En 1979 li ekestis brita civitano. En 1997 li gajnis la prestiĝan hispanan premion Cervantes. Iom malsana la lastajn jarojn, li rompis kokson kaj en la hospitalo malsaniĝis danĝere kaj mortis februare de 2005. Pri lia morto ne estis raportite en Kubo.

Tres tristes tigres[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi romano aperis en Barcelono en 1967, tio estas kiam ankoraŭ funkciis la frankista cenzuro. Antaŭe GCI gajnis premion Biblioteca Breve per sia romano aŭ kolekto de rakontoj (tio ne gravas) Vista del amanecer en el trópico (Tropika suneliro) en 1964. Tamen tio ne publikiĝos tiam. La aŭtoro fortranĉis partojn kaj tiel naskiĝis TTT. La fortranĉitaj partoj aperos kiel Vista de amanecer en el trópico en 1974, kiam la frankismo finiĝis.

TTT sprite kaj genie uzas lingvon kaj lingvaĵojn per uzado de kuba parolmaniero kaj kulturaj trukoj, kiel referencoj al famuloj, artistoj, aliaj literaturaj verkoj aŭ verkistoj, ktp. En ĝi oni priskribas la noktan diboĉadon de kvar havanaj junuloj de 1958 (Vidu artikolon Tropikano). Tiu neserioza temo kune kun la fakto, ke la verkisto loĝis ekzile jam du jarojn, igis, ke la romano estis konsiderita kontraŭrevolucia kaj ties aŭtoro forigita de la kuba verkista asocio.

TTT estas kaj la plej konata kaj la plej kvalita – pro kuraĝo kaj noviĝo – de la libroj de GCI. Ĝi uzas senĉese vortoludojn, kalemburojn, paronomaziojn, spritaĵojn, hiperbatojn kaj ŝanĝojn de unu lingvo al alia. Per tiuj rimedoj li klopodas imiti la ĵazajn ritmojn. Anekdoto pri tiu intereso por lingvoj estas, ke Esperanto estas menciata en la libro (p. 221, ed. 1981) per aludo kune kun Volapuko, Ido, Neo kaj Basic English kaj kun ideoj pri estonta miksa lingvo.

Krome GCI uzas kubajn parolmanieron kaj humursencon. Tiu humuremo estas uzata ankaŭ por ludoj intertekstaj. Li imitas aliajn verkistojn, uzas ties skribaĵojn kaj eĉ unu parto de TTT titoliĝas “La muerte de Trotsky referida por varios escritores cubanos [ktp.]” (Trockia morto rakontata de kelkaj kubaj verkistoj [ktp.]). Tio estas, li uzas konatan historian bildon kaj enmetas ĝin antaŭ supozeblaj malsamaj verkistoj. Ludoj kaj ekzercoj estas gravaj rimedoj de TTT, sed ankaŭ de aliaj partoj de la verko de GCI, kiu verkos en 1976 Exorcismos de esti(l)o (Stilaj ekzorcoj), vortoludo pri konata sama titolo Stilaj ekzercoj de Raymond Queneau.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturaj[redakti | redakti fonton]

  • Así en la paz como en la guerra (Ĉepace kiel ĉemilite) (1960). Kolekto de rakontoj verkitaj el 1949 ĝis 1960 pri la perforto dum la diktatoreco de Batista.
  • Vista del amanecer en el trópico (1964).
  • Tres tristes tigres (Tri tristaj tigroj) (1968).
  • O (1975).
  • Exorcismos de esti(l)o (1976).
  • Arcadia todas las noches (1976).
  • La Habana para un infante difunto (Havano por mortinta princo, lingva translokiĝo aŭ paronomazio de titolo de fama muzikero de Maurice Ravel "Pavano por mortinta princino"(1979).
  • Puro humo (verkita en angla kiel Holy Smoke, 1985, tradukita en 2000).
  • Mea Cuba (lingva translokiĝo aŭ paronomazio de konata latina frazero "Mea culpa", tio estas mia kulpo) (1991). Kolekto de politikaj artikoloj.
  • Delito por bailar el chachachá (1995).
  • Ella cantaba boleros (1996).
  • Vidas para leerlas (1998).
  • El libro de las ciudades (1999).
  • Todo está hecho con espejos (1999).

Prikinaj[redakti | redakti fonton]

  • Un oficio del siglo XX (1963). Kolekto de prikinaj recenzoj verkitaj en Carteles el 1954 ĝis 1960.
  • Arcadia todas las noches (1978)
  • Cine o sardina (Ĉu kino ĉu sardino, pri frazo, per kio demandis lia patrino pri kion li deziras por vespermanĝo)(1997)

Kinaj scenaroj[redakti | redakti fonton]

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

En 1972, li tradukis al la hispanan Dublineses, de James Joyce.

Referencoj, en la hispana[redakti | redakti fonton]