Jany Quiñones Valdés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Jany Quiñones Valdés
Persona informo
Naskiĝo 12-a de decembro 1990
en Kubo Havano, Kubo
Lingvoj hispanaEsperanto
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo muzikistogitaristoesperantisto
vdr

Jany QUIÑONES VALDÉS (naskiĝis la  12-an de decembro 1990(nun 1990-12-12) en Havano) estas kuba esperantisto, diplomita pri muziko (2015), ŝi estas muzikisto-instruistino pri klasika gitaro kaj pri muzikensemblo. Ekde la komenco de ŝia profesia vivo ŝi gitar- kaj tres-ludis en pluraj rekonataj muzikgrupoj de la lando. Nuntempe ŝi apartenas al la fama ensemblo Conjunto Arsenio Rodríguez, kie ŝi, post multaj jaroj de la forpaso de Arsenio Rodríguez, la fondinto de la grupo, transprenis ties rolon de tres-ludanto, unua virino, kiu ludas tiun instrumenton en la grupo ekde ĝia apero en 1940. Ŝi partoprenis en pluraj naciaj kaj internaciaj eventoj en Esperantujo, kie ŝi prelegis kaj koncertis per tradukitaj kaj originalaj verkoj en Esperanto.[1]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Originale en Esperanto aperis ĉe MAS ŝia libro Panoramo de kuba popola muziko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2018-01) Kongresa libro_9-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (PDF) (esperante), Havano, Kubo: Kuba Esperanto-Asocio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]