Arsenio Rodríguez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ignacio de Loyola „Arsenio“ Rodríguez Scull (* 30-an de aŭgusto 1911 en Guira de Macurijes, Matanzas, Kubo; † 30-an de decembro 1970 en Los-Anĝeleso) estis kuba muzikisto, kiu validas kiel noviginto de la son-montuno. Kiel unu el la plej gravaj komponistoj de populara kuba muziko li verkis pli ol 200 pecojn.

Deveno[redakti | redakti fonton]

Rodríguez naskiĝis en la vilaĝeto Guira de Macurijes proksime de Unión de Reyes en la provinco Matanzas). Pri siaj prauloj li sciis raporti, ke ili devenis el la Kongo-baseno, liaj gepatroj ankoraŭ naskiĝis kiel sklavoj. Ĉi tiuj indikoj nuntempe ja ne plu estas kontroleblaj, ĉar en Kubo komence de la 20-a jarcento kampulido de fakte pure afrika deveno estis ĉio alia ol respektpostula persono de publika intereso; tamen multaj detaloj el la muziko de Rodríguez surbazigas lian version.

Ekzemple kelkaj tekstoj de liaj son-muzikoj atestas detalan konon de la restaĵoj de afrikaj lingvoj kiel la joruba kaj la mandinka konserviĝintaj sur la plej granda insulo de la Antiloj. Sammaniere li disponis pri repertuaro de ritmaj ideoj, kiuj indikas, ke li trans la sen tio jam klare nigrula rumbo estis familiara kun la muziko de sinkretismaj afrikkubaj kultoj, kiuj ne malofte ĝis nuntempe estas konataj nur al inicitoj kaj parte validis kiel ñañigo (prokimume „sekreta“ kun la implico „tabua“).

Juneco ĉe-rande de la mondo[redakti | redakti fonton]

En la aĝo de ses (laŭ aliaj fontoj: ok) jaroj Rodríguez plene blindiĝis, post kiam li preskaŭ estus mortinta pro la konsekvencoj de hufbato de mulo en lian vizaĝon. En la aĝo de 15 li renkontis ĉarpentiston Victor Feliciano, kiu zorgis pri la blinda knabo kaj donis al li – almenaŭ bazan – edukdon sur la ununura kampo, kiu promesis al li en lia preskaŭ senespera situacio ankoraŭ perspektivon pri memdecidita, eble eĉ sukcesa vivo en tiama Kubo: la muziko. Je tio estas konsiderenda, ke Kubo dum la unua jarcento-duono prezentis modelan ekzemplon de bananrespubliko en duonkolonia dependeco de Usono, en kiu rasismo havis almenaŭ same aĉajn konsekvencojn kiel je la granda najbarlando norda.

Feliciano instruis junan Rodríguez pri la fundamentoj de kuba muziko same kiel pri ludoteknikoj de kelkaj el la plej gravaj instrumentoj, inter ili marakoj, bongoj kaj kontrabaso. Arsenio, kiel oni jam tiam nomis lin, surmontris tamen apartan talenton pri la trikorda gitaro Tres, aparta kuba speco de gitaro, kies ses kordoj estas agorditaj al tri (hispane: tres) duoblaj ĥoro, kutime al maĵoraminora trisono.

Komenco de la profesia kariero[redakti | redakti fonton]

Pro sia evidenta talento Rodríguez baldaŭ ekhavis unuajn dungitecojn kiel tres-ludanto kaj kantisto en la provinco Matanzas. Tiutempe oni unuafoje anoncis lin kiel El Cieguito Maravilloso (eo: La admirinda blinduleto), kio restis lia petolnomo ĝis lia vivofino.

Li plibonigis dum tio sian teknikon (kompreneble nur per-aŭde) laŭ la ekzemplo de siaj gitaristaj modeluloj, precipe de Isaac Malviedo, de Nené Manfugás, kiu devenis de Haitio resp. de Sankta-Domingo, same kiel de Eliseo Silvera.

Proksimume 1930 li kuraĝis iri en la ĉefurbon Havano kaj baldaŭ trovis akcepton en la tiea muzikmondeto, tiel ke li baldaŭ kapablis fondi propran bandon, kun kiu li unuafoje povis publike prezenti siajn proprajn komponaĵojn ekestintajn ekde 1928: Sexteto Boston. Ĉi tiun ensemblon li malfondis en 1937, ĉar li kiel blindulo sentis sin trostreĉita per la taskoj de bandestro, kaj li aliĝis al Septeto Bellamar de kornetisto José Interián.

La Conjunto[redakti | redakti fonton]

Rerigarde tamen trudiĝas la impreso, ke Rodríguez pli malpli alstrebus ĉi tiun kreopaŭzon, por povi finfare fajli je sia plej origina muzika vizio. En la jaro 1940 li denove sendependiĝis kaj prezentis novan ensemblon, kiu per liaj animskuaj komponaĵoj, kiuj laŭ aranĝostilo malkaŝas fortan influon de la ĵus ekestinta moderna ĵazo, estis fariĝonta unu el la plej influriĉaj bandoj de la riĉa kuba muzikhistorio entute. La „klasika“ instrumentistaro de Arsenio Rodríguez y su Conjunto estis je tio ekde 1940 ĝis 1947:

    • Félix Chappotín, Carmelo Álvarez kaj Alfredo „Chocolate“ Armenteros, trumpetoj
    • Arsenio Rodríguez, tres-gitaro, komponaĵoj kaj aranĝaĵoj
    • Luis „Lilí“ Martinez, piano, je kio Lilí eniris la bandon laŭ rekomendo de la vere dezirata Rubén González
    • Carlos Ramirez, gitaro kaj coro
    • Lázaro Prieto, kontrabaso
    • Antolín 'Papa Kila Quique’ Suárez, bongoj
    • Félix Alonso, kongaoj
    • René Scull, kantado - René cetere estis kuo de Arsenio.

La bando fakte fariĝis frapa sukceso de nokto al nokto kaj gastis ekde tiam dum jaroj en la klubejo La Tropical je Havano.

Por modernaj eŭropaj oreloj preskaŭ ne estas postplenumeble, kiel revolucie efikis la pligrandigo de la trumpetistaro same kiel la enigo de la „respektinda,“ „eŭropeca“ (sed ankaŭ „laŭmoda“ kaj „ĵaza“) piano unuaflanke kaj la „teraj“, „afrikaj“ kongaoj aliaflanke en danco- kaj distromania Havano de 1940. Sed ne estas troige aserti, ke la posta sukceso de salso laŭ esencaj punktoj estas deduktebla de la „invento“ de la Conjunto-instrumentistaro fare de Rodríguez.

Ankaŭ la enigo de ĝis tiam nure „nigrulaj“ rumboritmoj kiel ĉefe de la Gvagvankoo (Los Sitios Haceré), sed ankaŭ de pli malklaraj formoj kiel de Canto de Palo (Dundunbanza) en la kuban dancmuziko ne estas tro-akcentuebla laŭ sia efikohistorio – ĉi tiujn impetojn alprenis kaj pluevoluigis postaj, klare „afrik-kubaj“ bandoj kiel Irakere.

La vojo en Usonon[redakti | redakti fonton]

En 1947 Rodríguez unuafoje vojaĝis al Novjorko, ĉar li esperis de la renoma okulkuracisto Dr. Ramón Castroviejo operacion, kiu lin sanigu de lia blindeco. Ĉi tiu espero montriĝis tute senbaza – Castroviejo nur povis konstati, ke liaj vidnervoj estas nesanigeble druinigitaj. Ĉi tiun senkuraĝigan diagnozon Rodríguez priverkis en bolero, kiu finfine estis fariĝonta unu el liaj plej famaj komponaĵoj: La Vida Es Un Sueño („La vivo estas sonĝo“). Kiom Arsenio kiel homo de simpla, kolonia deveno konsciis, ke li per tio citas unu el la plej grandaj klasikuloj de hispanlingva literaturo, nome La vida es sueño el 1636 de Pedro Calderón de la Barca, postatempe preskaŭ ne plu estas taksebla.

Fino en Kalifornio[redakti | redakti fonton]

Komence li sukcesis en usono: pere de perkutinstrumentisto Chano Pozo Rodríguez konatiĝis kun la granduloj de la latinida ĵazo, ekz. Dizzy Gillespie, Tito Puente kaj Mario Bauza, kaj kunverkis kelkajn ankaŭ nuntempe ankoraŭ interesajn sonregistraĵojn. Ankaŭ la usona publiko li bonvole akceptis, tiel ke li en la jaro 1953 decidiĝis al finfina transloĝiĝo al Usono. Je vasta aŭskultantaro tamen la mambo-fervoro plejparte malpliiĝis, kaj Rodríguez montris siaflanke neniun klaran intereson pri la pli modernaj latinamerikaj muzikstiloj kiel ekzemple gvaraĉobugaluo.

En 1959 Fidel Castro kaj Che Guevara faligis kun siaj anoj la koruptan reĝimon de la kuba diktatoro Fulgencio Batista, kaj kiam la revolucio sekvatempe alprenis pli kaj pli kontraŭkapitalismajn trajtojn, ankaŭ la ĝis tiam floranta muziknegoco pretertempe ĉesis. Rodríguez – de kiu neniuj politikaj opinesprimoj estas postlasitaj – rigardis por si (pro kiuj ajn kialoj) baritan la vojon hejmen kaj provis novan komencon en kalifornia Los-Anĝeleso, kiun li tamen ne sukcesis. Li mortis, enirinte en forgeson kaj tute malriĉiĝinte, la 30-an de decembro 1970 en la sudkalifornia urbego.

Muzika valoro[redakti | redakti fonton]

Inter muzikistoj, kiuj sin rigardas en la tradicio de la son-muziko, Arsenio Rodríguez ĝuas tri-rilate vere respektoplenan adoron:

  • Kiel tresludisto oni rigardas lin kiel la granda, stilforma virtuozo de sia intrmento. La kialon por tio oni povas laŭ la konserviĝintaj sonregistraĵoj nur diveni, ĉar li preskaŭ ne ludas soloajn pasaĵojn kaj esence limiĝas je la klasikaj enkondukaj melodioj kaj akompanfiguroj. Ĉi tiujn li tamen prezentas per spirraba frazigo kaj ne-intermiksebla sono.
  • Lia valoro kiel komponisto jam estas montrita – neniu alia kuba komponisto de Miguel Matamoros ĝis Chucho Valdéz verkis pli da pecoj, kiuj fariĝis sonmuzikaj normkantoj. En pli nova pasinteco ĉefe tres-ludisto Juan de Marcos González, kiu fariĝis konata kiel muzikestro de bandoj kiel Sierra Maestra, Buena Vista Social Club kaj Afro-Cuban All Stars, sin dediĉis al la zorgo pri la heredaĵo de Rodríguez.
  • De ĉi tiu lasta la rolo de Rodríguez kiel aranĝisto estas ne klare dislimigebla, ĉar en kuba muziko ambaŭ funkcioj ege intermiksiĝas. Estas tamen ne pridisputeble, ke Arsenio enprenis la novigojn de moderna ĵazo jam senpere dum ilia ekestotempo en sian stilon, kaj oni nomis lin (ne malprave) same la Duke Ellington kiel ankaŭ la Charlie Parker de son-muziko.

La muzikmondo ekster la pli malvasta mondeto de latinamerika muziko atentiĝis tamen nur dum la lastaj du jardekoj, lige kun la sonmuzika revivigo sekve de la lumdisko kaj de la filmo Buena Vista Social Club, pri Rodríguez. Ekzemple la usona gitaristo Marc Ribot, kiu kutime estas konsiderata kiel reprezentanto de la pionira ĵazo, faris en 1998 omaĝan albumon (The Prosthetic Cubans).

Komponaĵoj kaj aranĝaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La Vida Es Un Sueño
  • Bruca Manigua
  • Dundunbanza
  • Cangrejo Fue A Estudiar
  • Kila Quique Y Chocolate
  • Dile A Catalina
  • Los Sitios Haceré
  • Mulence
  • Meta Y Guaguancó
  • Yo Soy Tiburón
  • Jagüey
  • Swing Y Son
  • Dame Un Cachito Pa’ Huele’
  • La Gente Del Bronx
  • Pa’ Que Gozen
  • El Reloj De Pastora
  • No Me Llores Más

Diskoj[redakti | redakti fonton]

La kataluna diskeldonejo Tumbao (Barcelono) publikigis laŭkvalite altvaloran serion de la historiaj sonregistraĵoj de Arsenio Rodríguez. Bonan superrigardon super lia tuta verkaro oni ricevas per jenaj kvar lumdiskoj:

  • Dundunbanza Arsenio Rodríguez Y Su Conjunto 1948–1951
  • Como Se Goza En El Barrio Arsenio Rodríguez Y Su Conjunto 1953
  • Montuneando Con Arsenio Rodríguez Y Su Conjunto
  • Chano Pozo & Arsenio Rodríguez Legendary Sessions With Machito And His Orchestra 1947–1953

Bonegan indikon pri la efiko de la muziko de Rodríguez en la ĵazo prezentas:

  • Palo Congo (bandestro: Sabu Martinez, i.a. ankaŭ kun Kila Quique) ĉe Blue Note

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]