Esperaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Esperaĵo
Esperaĵo
Esperaĵo
Retadreso esperaĵo.net
Lingvo(j) Esperanto
Posedanto Eriko Demaro, Mikaelo Kastro
Registriĝo Ne deviga
Fondiĝo 2021
Stato Aktiva
vdr

Esperaĵo estas reta studio kaj eldonejo, kiu oferas ciferecajn amuzaĵojn (t.e. bitlibroj, mangaoj, sonlibroj, ktp) en Esperanto, celante junan kaj mezaĝan publikon. Ĝi estas senpaga servo, farita de volontuloj, kaj neniu profitas de la amuzaĵoj alŝutitaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Esperaĵo estis kreita de Eriko Demaro (ankaŭ konata kiel Ursamour) en februaro 2021.[1] Ĝia kreiĝo estiĝis pro la «nehavo de popkulturaĵoj ŝateblaj kaj ĝueblaj de la plej junaj generacioj de esperantistoj kaj lernantoj».[2] En oktobro 2021 aliĝis Mikaelo Kastro kiel kun-administranto.[3]

Unue ĝi estis kreita por disdoni tradukon de la mangao «Ŝtala Alkemiisto», sed post la komenco de la dubladprojekto de la animea filmo «Via Nomo» en aprilo 2021, la retejo pligrandiĝis kaj iĝis organizo. La 12-an de aprilo 2021 estis lanĉita la unua antaŭfilmo de «Via Nomo»[4][5] kaj la 24-an de novembro 2023 lanĉiĝis la dua antaŭfilmo. La premiero de la kompleta filmo okazis la 8-an de decembro 2023.[6]

Dume, en junio 2021 aperis traduko de «La plej danĝera ludo», rakonto de usona verkisto Richard Connell. En aŭgusto de tiu jaro, la eldonejo ekpublikigis «Sirena Melodio − Akvo» fare de japana mangaisto Pink Hanamori[7].[8] En 2022 komenciĝis la publikigo de aliaj mangaoj; «Maristo Luno» de Naoko Takeuĉi, je la ritmo de po unu ĉapitro en monato kaj «Ranma ½» de Rumiko Takahaŝi.[9][10] En 2023 aperis «Ĝenaj Eksterteranoj», ankaŭ de Takahaŝi, sporta mangao «Mirai, la estonteco de futbalo» kaj drama verko «Najtingalo sub la noktomeza suno». En 2024 ekpublikiĝis esperantigita animacia serio «Skubi-Du! Kompanio Mistero».

Eĉ se la publikigoj estas neoficiala, la agado de Esperaĵo en la mangaa kampo (tre konata bildliteratura ĝenro en la 21-a jarcento, en kaj ekster Japanio) pligrandigis la katalogon de tiaĵoj en Esperanto (ĝis tiam, nur du mangaoj estis eldonitaj serioze: «Nudpieda Gen» en 1982 kaj «La Flambirdo» en 2001).[11] Nun multaj volontuloj kuniĝas per Esperaĵo, kaj kombinas siajn spertojn por krei kunlaboraĵojn.

[redakti | redakti fonton]

Mangaoj[redakti | redakti fonton]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Serioj[redakti | redakti fonton]

Bitlibroj[redakti | redakti fonton]

Sonlibroj[redakti | redakti fonton]

Markemblemoj[redakti | redakti fonton]

Antaŭa markemblemo (2021-2022)

Ekde sia fondiĝo en februaro 2021, la retejo trapasis du ŝanĝojn de markemblemo/aspekto. La ĉefaj elementoj de la unua aspekto estis la mikrofono, kiu figuras la dubladan entreprenon de la organizo, kaj la verda koloro.

La dua markemblemo efektiviĝis en novembro 2022, celante koheran unuecon por la aspekto de la retejo, kun la elekto de nova korporacia koloro kaj emfazo en la litero E, kiu koloriĝas per tri malsamaj verdoj. La mikrofono malaperis, por montri la diversecon de enhavoj kaj ne sugesti, ke temas nur pri dubladstudio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]