Guillaume du Vair
Guillaume du Vair | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Un Bourgeois de Paris |
Naskiĝo | 7-an de marto 1556 en Parizo |
Morto | 3-an de aŭgusto 1621 (65-jaraĝa) en Tonneins, Akvitanio |
Lingvoj | meza franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Frat(in)o | Pierre du Vair (en) |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto juristo filozofo tradukisto diplomato |
Guillaume du VAIR (naskiĝinta la 17-an de marto 1556 en Parizo, mortinta la 31-an de aŭgusto 1621 en Tonneins) estis franca eseisto kaj politikisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Vair farigis en 1584 parlamenta konsilisto kaj influis politikaj decidojn je la fino de la francaj religiaj militoj. En 1593 li jesis la agnoskon de Henriko la 4-a sur la reĝa trono se tiu ĉi konvertiĝus je katolikismo. Poste li diplomatis en Anglujo kaj estis guberniestro en Provenco. En 1617 Vair nomumiĝis episkopo kaj grafo de Lisieux.
Verkis li plurajn eseojn, en kiuj li volis morale akordigi la moralon de antikva stoikismo kun kristanismo. Brilis lia stilo kiun imitis Renato Kartezio kaj Blaise Pascal, grandaj filozofoj de la 17-a jarcento. De la constance et consolation des calamités publiques (1593) estis dialogo pri kredo en tempoj de malbono. Vair skribis ankaŭ fakaĵon pri la franca lingvo: De l'Éloquence françoise (Paris 1595). Amiko lia estis François de Malherbe.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- R. Radouant: Guillaume du Vair, l'homme et l’orateur. 1908, 1970
- Günter Abel: Stoizismus und Frühe Neuzeit. Zur Entstehungsgeschichte modernen Denkens im Felde von Ethik und Politik. Berlin / New York 1978
- "Französische Litteratur (Rechtswissenschaft, Beredsamkeit, Geographie, Philologie)". Ĉe: Meyers Konversations-Lexikon 1885–1892, volumo 6, p. 613
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Guillaume du Vair en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- informoj ĉe Encyclopædia Britannica
- etbiografio de Olivier Thill - kun interesaj citaĵoj el liaj verkoj
- Du Vair ene de la katolika hierarkio