Saltu al enhavo

Malagasa lingvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Dima41 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
{{Lingv/Informkesto|mg}}
{{Lingv/Informkesto|mg}}
La '''malagasa lingvo''' estas parolata en [[Madagaskaro]], kie ĝi estas ankaŭ la ŝtata lingvo uzata apud la franca. Diference de la aliaj eksaj francaj kolonioj en Afriko, la malagasa havas realan uzon en sia lando.
'''Malagasa lingvo''' estas parolata en [[Madagaskaro]], kie ĝi estas ankaŭ la ŝtata lingvo uzata apud la franca. Diference de la aliaj eksaj francaj kolonioj en Afriko, la malagasa havas realan uzon en sia lando.


Ekde la 18-a jarcento la fakto estas konata, ke la malagasa lingvo surprize similas al la lingvoj de la [[aŭstronezia lingvaro]], disvastiĝintaj en la modernaj [[Filipinoj]], [[Malajzio]] kaj [[Indonezio]]. Speciale proksimas al la malagasa lingvoj de la insulo [[Borneo]]. Tial nuntempe oni grupigas la lingvon kiel membro de [[aŭstronezia lingvaro|tiu lingvaro]] kaj ties subgrupo de [[malajopolinezia lingvaro|malajopolineziaj lingvoj]]. La malagasan influis ankaŭ la lingvoj [[Araba lingvo|araba]], [[Svahila lingvo|svahila]], [[Angla lingvo|angla]] kaj [[Franca lingvo|franca]].
Ekde la 18-a jarcento la fakto estas konata, ke la malagasa lingvo surprize similas al la lingvoj de la [[aŭstronezia lingvaro]], disvastiĝintaj en la modernaj [[Filipinoj]], [[Malajzio]] kaj [[Indonezio]]. Speciale proksimas al la malagasa lingvoj de la insulo [[Borneo]]. Tial nuntempe oni grupigas la lingvon kiel membro de [[aŭstronezia lingvaro|tiu lingvaro]] kaj ties subgrupo de [[malajopolinezia lingvaro|malajopolineziaj lingvoj]]. La malagasan influis ankaŭ la lingvoj [[Araba lingvo|araba]], [[Svahila lingvo|svahila]], [[Angla lingvo|angla]] kaj [[Franca lingvo|franca]].
Linio 9: Linio 9:


La akcento de la vortoj kutime estas sur la antaŭlasta silabo (kiel en [[Esperanto]]). Sed se la vortfinaĵo estas "ka", "tra" aŭ "na", la akcento estas sur la antaŭantaŭlasta silabo. Senakcentataj vokaloj ofte estas malelbuŝataj. Ekzemple ''fanorona'' estas do prononcata "fanurn".
La akcento de la vortoj kutime estas sur la antaŭlasta silabo (kiel en [[Esperanto]]). Sed se la vortfinaĵo estas "ka", "tra" aŭ "na", la akcento estas sur la antaŭantaŭlasta silabo. Senakcentataj vokaloj ofte estas malelbuŝataj. Ekzemple ''fanorona'' estas do prononcata "fanurn".

== Malagasa lingvo en Rusio ==
Laŭ tutrusia popolnombrado de [[2010]] en Rusio estas 26 homoj konantaj malagasan lingvon<ref>[http://www.gks.ru/free_doc/new_site/perepis2010/perepis_itogi1612.htm Rezultoj de popolnombrado de 2010] (ruse)</ref>.

Kiel rakontas Ludmila Kartaŝova en sia libro [http://madagascar-russia.narod.ru/olderfiles/2/MADAGASKAR_i_YA.pdf "Мадагаскар и Я"] en [[Moskvo]] kelkaj ekinteresiĝis pri malagasa lingvo post Moskva [[Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro|Festivalo de Junularo kaj Studentaro]] okazinta en [[1957]] kaj vizitita ankaŭ de malagasoj prezentintaj sian lingvon kaj kulturon. Dum iom da tempo en Moskvo estis radio-programo en malagasa lingvo. Ekde [[1961]] en Instituto de [[Afriko]] (en [[Moskvo]], tiam [[Sovetunio]]) Kartaŝova mem studis la lingvon. Ekde [[1974]] ŝi instruis la lingvon por studentoj de Instituto de Azio kaj Afriko (ĉe [[Moskva Ŝtata Universitato]]), eldonis vortarojn kaj lernolibrojn; aperis sciencaj verkoj ruslingve. Ekde [[1990-aj jaroj]] regula studado de malagasa lingvo en Rusio ne ekzistas.

* [http://madagascar-russia.narod.ru/ Klubo de amikoj de Madagaskaro] (ruse)
* [http://lingvoforum.net/index.php/topic,48783.25.html Pridiskuto ĉe Lingvoforum] (ruse)


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==

Kiel registrite je 09:30, 7 jun. 2015

malagasa
Malagasy
lingvo • makrolingvomoderna lingvo
East Barito
Parolata en Madagaskaro
Parolantoj 18 000 000
Denaskaj parolantoj >12 milionoj
Skribo Latina alfabeto
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 mg
  ISO 639-2 mlg
  ISO 639-3 mlg
  SIL MLG
  Glottolog mala1537
Angla nomo Malagasy
Franca nomo malgache
Vikipedio
vdr

Malagasa lingvo estas parolata en Madagaskaro, kie ĝi estas ankaŭ la ŝtata lingvo uzata apud la franca. Diference de la aliaj eksaj francaj kolonioj en Afriko, la malagasa havas realan uzon en sia lando.

Ekde la 18-a jarcento la fakto estas konata, ke la malagasa lingvo surprize similas al la lingvoj de la aŭstronezia lingvaro, disvastiĝintaj en la modernaj Filipinoj, Malajzio kaj Indonezio. Speciale proksimas al la malagasa lingvoj de la insulo Borneo. Tial nuntempe oni grupigas la lingvon kiel membro de tiu lingvaro kaj ties subgrupo de malajopolineziaj lingvoj. La malagasan influis ankaŭ la lingvoj araba, svahila, angla kaj franca.

Ekde la jaro 1823 la lingvo havas skribsistemon bazitan sur la latina alfabeto. Ĝis tiu tempo por nemultaj magiaj kaj astrologiaj skribaĵoj estis uzata la araba skribo. Moderna ortografio sin bazas ĉefe sur la fonologiaj principoj kun negravaj esceptoj (litero i fine de vortoj estas skribata ĉiam kiel y kaj la litero o estas legata kiel [u]).

En la alfabeto estas 21 literoj: a, b, d, e, f, g, h, i, j, k, l, m, n, o, p, r, s, t, v, y, z. Ekzistas ankaŭ neoficiala uzado de diakritiko.

La akcento de la vortoj kutime estas sur la antaŭlasta silabo (kiel en Esperanto). Sed se la vortfinaĵo estas "ka", "tra" aŭ "na", la akcento estas sur la antaŭantaŭlasta silabo. Senakcentataj vokaloj ofte estas malelbuŝataj. Ekzemple fanorona estas do prononcata "fanurn".

Malagasa lingvo en Rusio

Laŭ tutrusia popolnombrado de 2010 en Rusio estas 26 homoj konantaj malagasan lingvon[1].

Kiel rakontas Ludmila Kartaŝova en sia libro "Мадагаскар и Я" en Moskvo kelkaj ekinteresiĝis pri malagasa lingvo post Moskva Festivalo de Junularo kaj Studentaro okazinta en 1957 kaj vizitita ankaŭ de malagasoj prezentintaj sian lingvon kaj kulturon. Dum iom da tempo en Moskvo estis radio-programo en malagasa lingvo. Ekde 1961 en Instituto de Afriko (en Moskvo, tiam Sovetunio) Kartaŝova mem studis la lingvon. Ekde 1974 ŝi instruis la lingvon por studentoj de Instituto de Azio kaj Afriko (ĉe Moskva Ŝtata Universitato), eldonis vortarojn kaj lernolibrojn; aperis sciencaj verkoj ruslingve. Ekde 1990-aj jaroj regula studado de malagasa lingvo en Rusio ne ekzistas.

Eksteraj ligiloj

greke Verkoj de kaj pri la malagasa lingvo en la Kolekto por planlingvoj kaj Esperantomuzeo


  1. Rezultoj de popolnombrado de 2010 (ruse)