Saltu al enhavo

Benzamido: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun '{| class="wikitable floatright" |-style="background: green; color: white" |colspan="2" style="text-align: center;"|<big><big>'''Benzamido'''</big></big> |- |colspan="2" style="te...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 14:51, 18 apr. 2017

Benzamido
Plana kemia strukturo de la Benzamido
Tridimensia strukturo de la Benzamido
Alternativa(j) nomo(j)
Kemia formulo
C7H7NO
CAS-numero-kodo 55-21-0
ChemSpider kodo 2241
PubChem-kodo 2331
Merck Index 15,1062
Fizikaj proprecoj
Aspekto blankeca kristala solido
kun iometo da amoniakodoro
Mola maso 121.14 g·mol-1
Denseco 1.341 g cm−3
Fandpunkto 127 °C
Bolpunkto 288 °C
Refrakta indico  1,564[1]
Ekflama temperaturo 180 °C
Acideco (pKa) 23.25
Solvebleco Akvo:
Mortiga dozo (LD50) 1160 mg/kg (buŝe)[3]
Sekurecaj Indikoj
Risko R22 R40 R68
Sekureco S22 S24/25 S36/37/39
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero

Benzamido estas karbonata amido de la benzoata acido, kristala kemia substanco estigita per agado de la amoniako sur benzoila klorido. La derivaĵoj de la benzamido estas vaste uzataj kiel terapeŭtikaĵoj inklude de antimikrobiaĵoj[4], analgeziaĵoj, antikonvulsiaĵoj, kontraŭdeprimaĵoj, antipsikozaj drogoj, ktp.

La benzamidoj estas klaso da drogo kiuj blokas la dopaminan kaj serotoninan ricevilojn kaj stimulas la acetilkolinajn ricevilojn en la glataj muskoloj. Ili estas ĉefe uzataj en la traktado de la naŭzoj kaj vomaĵoj. Benzamidoj reakcias kun azo kaj duazo komponaĵoj por generi toksajn gasojn. La bruligado estigas toksajn nitrogenajn gasojn.

Sintezo

Sintezo 1

  • Benzamido estiĝas per interagado de la benzoila klorido kun amoniako:
Sintezo de Benzamido ekde la benzoila klorido.

Sintezo 2

Dosiero:Benzamide synthesis from benzonitrile hydration.png
Sintezo de Benzamido ekde la benzonitrilo.

Sintezo 3

Dosiero:Benzamide production from benzoic acid.png
Produktado de benzamido ekde amonia benzoato

Reakcioj

Reakcio 1

Dosiero:Benzonitrile synthesis from benzamide dehydration.png
Sintezo de Benzonitrilo ekde la benzamido.

Reakcio 2

  • Benzilamino prepareblas per senhidratigo de la benzamido en acida medio:
Dosiero:Benzylamine synthesis by amide reduction.png
Sintezo de benzilamino ekde la benzamido.

Specifaj reagoj

  • La benzamido spertas la jenajn organikajn reakciojn:
Reakcioj de la Benzamido

1 - Hidrolizo en acida medio: La benzamido en acida medio hidrolizas al benzoata acido

2 - Hidrolizo en baza medio: En baze akva medio, alkaligita de forta bazo tiel kiel la natria hidroksido, la benzamido hidrolizas al natria benzoato.

3 - Senhidratigo: En la ĉeesto de la fosfora kvinoksido kaj altaj temperaturoj, la benzamido senhidratiĝas al benzonitrilo.

4 - Per traktado de la benzamido kun litia hidrido kaj aluminia hidrido estiĝas la benzilamino

5 - Transpozicio de Hofmann: En ĉeesto de bromo kaj alkala medio la benzamido estigas anilinon kaj karbona duoksido:

Literaturo

Kunrilataj kemiaĵoj

Vidu ankaŭ


Referencoj

  1. 1,0 1,1 ChemNet
  2. Merc Index 15-a eldono
  3. PubChem
  4. E-Science central