Ángeles Santos Torroella

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ángeles Santos Torroella
Persona informo
Naskonomo Ángeles Santos Torroella
Naskiĝo 7-an de novembro 1911 (1911-11-07)
en Portbou, Provinco Ĝirono
Morto 3-an de oktobro 2013 (2013-10-03) (101-jaraĝa)
en Madrido, Madrida Regiono,  Hispanio
Lingvoj hispanakataluna
Loĝloko PortbouBarcelono
Ŝtataneco Hispanio
Subskribo Ángeles Santos Torroella
Familio
Frat(in)o Rafael Santos Torroella
Okupo
Okupo pentristo • ilustristo • desegnisto
vdr

Ángeles SANTOS Torroella (Portbou, 7a de novembro 1911 - Madrido, 3a de oktobro 2013)[1] estis hispana pentristino kaj grafikartistino apartenanta al la Generacio de la 27-a. Dekomence inter superrealismo kaj ekspresionismo, ŝi evoluis al post-impresionismo per temoj de pejzaĝoj kaj internoj. En 2003, ŝi ricevis la Ormedalon al Merito en Belartoj, de la Ministerio de Kulturo,[2]​ kaj en 2005 ŝi ricevis la Creu de Sant Jordi de la Generalitato de Katalunio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝia familio (patro kaj patrinflanka avo) rilatis al la doganejoj, tial ŝi loĝis en Ripoll, La Jonquera, Le Perthus kaj Portbou, kaj poste en Salamanko kaj Valadolido. Ŝia frato Rafael Santos Torroella iĝos grava profesoro kaj kritikisto pri arto. En 1924, ŝia patro estis translokigita al Ayamonte, provinco de Onubo, kaj Ángeles iĝis internulino en lernejo de monaĥinoj de Sevilo, kie ŝi eklernis desegnon kaj pentraton estante 14-jaraĝa. Tie monaĥino rekomendis al gepatroj, ke ŝi dediĉu al pentrarto, anstataŭ la aliaj fakoj kiuj tiam oni instruis al burĝaj knabinoj en tiaj medioj, nome piano kaj franca.​ Du jarojn poste ŝi translokiĝis kun sia familio al Valadolido, kie ŝi eklernis pentrarton kun veterana itala instruisto, nome Cellino Perotti.

En 1929, estante apenaŭ 18-jaraĝa, ŝi pentris Un mundo (Mondo), grandformata oleĵo kiu montras strangan superrealisman planedon. Ĝi estas la plej fama verko de la pentristino kaj estas ekspoziciita en la Muzeo Reĝino Sofia, en Madrido. Ŝia partopreno en la Naŭa Aŭtuna Salono de Madrido en 1929 kie ŝi ekspoziciis tiun verkon, pliigis la atenton fare de intelektuloj kaj kritikistoj kiel Jorge Guillén, Ramón Gómez de la Serna, Manuel Abril, Juan Ramón Jiménez, Federico García Lorca, Ernesto Giménez Caballero, Guillermo Díaz-Plaja kaj Joan Teixidor, kiuj publikigis laŭdojn de la verko kaj rangigis ĝin duone ekspresionisma, kaj duone superrealisma.

En 1930, ŝia familio frenezulejigis ŝin en Madrido dum unu monato kaj duono: ŝajne ŝi misorientiĝis kaj aperis en kamparo. Ramón Gómez de la Serna protestis publike pro tio en artikolo de La Gaceta Literaria de aprilo 1930.[3] En oktobro, la pentristino, jam rekuperita, partoprenis en la Deka Aŭtuna Salono ne atendite ĉar la organizantoj dediĉis al ŝi salonon en kiu ŝi povis ekspozicii ĝis 34 verkojn.[4]

En 1931 ŝi faris individuan ekspozicion en Parizo kaj en sekvaj jaroj ŝi partoprenis en la ekspozicioj organizitaj de la Sociedad de Artistas Ibéricos en Donostio kaj Kopenhago.[5] Ŝi estis invitita ekspozicii en la kolektiva ekspozicii de la Instituto Carnegie de Picburgo (Usono) kaj en 1936 ŝi partoprenis en la hispana paviliono de la Bienalo de Venecio kaj en tiu de Ibéricos en Parizo, kio famigis ŝin internacie. Samjare, kun sia familio ŝi setliĝis en Donostio, kie ŝi kontaktis kun arkitektoj kaj intelektuloj José Manuel Aizpurúa kaj Joaquín Labayen, de la Grupo Norte de la teamo GATEPAC. Tie ŝi ekspoziciis en la tesalono Yacaré kaj preparis individuan ekspozicion por la Galerie Charles-August Girard en Parizo. Tie ŝin vizitis Federico García Lorca, Ernesto Giménez Caballero kaj Vicente Huidobro.

ängeles ne pentris inter 1931 kaj 1932; en 1933, ŝi revenis al Portbou, kaj pluigis pentradon. En 1933 ŝi translokiĝis al Barcelono, kie ŝi konis, pere de Ignacio Agustí, la katalunan pentriston kaj ilustriston Emilio Grau Sala, kiu edziĝis al ŝi en 1936. Tiukadre ŝia pentrarto iĝis pli milda ekzemple en la Bienalo de Venecio de 1936. Ekde 1935 Santos ekspoziciis en Barcelono ekzemple ĉe la Galeries d’Art Syra, sed ŝi malsukcesis pro tenebrismo kaj estetiko fro de la ĉeftendenca kataluna noucentisme.[6] Tiukadre ŝi ĉesis pentri kaj kiam ŝi redediĉis sin al pentrarto, tiu mildiĝis al temoj kiel portretoj, urbaj internoj kaj marpejzaĝoj de Barcelono, kion tiutempaj kritikistoj kategoriis kiel post-impresionismo.

Je la staro de la Hispana Enlanda Milito la geedzoj estis en Portbou kaj de tie ili trairis al Francio, sed dum la edzo iris al Parizo, Ángeles revenis graveda al Hispanio kaj instaliĝis en Canfranc, kun siaj gepatroj, kaj naskinte sian filon, kiu estos pentristo Julián Grau Santos, ŝi dediĉis sin al instruado kaj iom post iom ekspoziciis (1941 en Zaragozo, 1942 en Barcelono, 1945 en Madrido, 1955 denove en Barcelono.

Dum 25 ŝi restis separita de Emilio Grau, kiu restis en Parizo kaj pariĝis denove, dum Ángeles kaj ŝia filo restis en Hispanio. En 1962, post la morto de la partnero de Grau, la geedzoj rekuniĝis kaj loĝis en Parizo, kie li havis prosperan studion. Kelkajn jarojn poste ili translokiĝis kaj loĝis en Cadaqués, Sitges kaj Barcelono.[7]​ Ángeles Santos mortis en Madrido la 3an de oktobro 2013, estante 101-jaraĝa.

Stilo[redakti | redakti fonton]

La verkoj de Santos Torroella divideblas en tri etapoj, distingitaj per siaj restadoj en Valadolido, Madrido kaj Barcelono.

  • Valadolido: post-ekspresionismo, magia realismo, superrealismo (Un mundo), proksimiĝo al Nova Objektiveco.
  • Madrido: mistikismo kaj realismo de ekspresionismo, kun modeloj en la Nigraj Pentraĵoj de Francisco de Goya kaj la roluloj de José Gutiérrez Solana, konstateble en la serio de "inafanaj almozuloj". En Niñas haciendo música (1929) videblas estetiko simila al la verkaro antaŭa al la periodo de Radiismo de Natalja Gonĉarova.
  • El 1969, pejzaĝoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Fallece a los 101 años la pintora Ángeles Santos Torroella». ABC. 3a de oktobro 2013. Konsultita la 3an de oktobro 2013.
  2. Ministerio de Educación, Cultura y Deporte: «Real Decreto 1778/2003, de 19 de diciembre, por el que se concede la Medalla al Mérito en las Bellas Artes, en su categoría de oro, a doña Ángeles Santos Torroella.». Boletín Oficial del Estado (Madrid) (304): 45378. 20a de decembro 2003. Konsultita la 15an de septembro 2020.
  3. Del Amor Gómez, Carlos (2020). «Un mundo». Emocionarte. Espasa.
  4. Katalogo de la Deka Aŭtuna Salono. Oktobro 1930. pp. 51-52.
  5. Pérez Segura, Javier (2003). [eprints.ucm.es/2478/ «La sociedad de artistas ibéricos (1920-1936)».] UCM-tesis. Konsultita la 18an de aprilo 2017.
  6. Ibidem, p. 71
  7. Vila-Sanjuán, Sergio (29a de junio 2001). «Ángeles Santos, la artista que pintó un mundo». La Vanguardia. Konsultita la 8an de februaro 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]