Áron Kibédi Varga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Áron Kibédi Varga
Persona informo
Naskonomo ifj. Varga Sándor Áron
Naskiĝo 4-an de februaro 1930 (1930-02-04)
en Szeged
Morto 13-an de aprilo 2018 (2018-04-13) (88-jaraĝa)
en Freiburg
Lingvoj francaanglanederlandahungara vd
Ŝtataneco Reĝlando de NederlandoHungario vd
Alma mater Universitato de Lejdeno vd
Profesio
Okupo poeto • literaturhistoriisto • universitata instruisto vd
Laborkampo literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Áron Kibédi Varga, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kibédi Varga Áron, nederlande Sandor Aron Varga estas hungara-nederlanda literaturhistoriisto, esteto, poeto, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (1990), membro de Nederlanda Reĝa Scienca Akademio (1981). Li estas filo de Sándor Kibédi Varga (filozofo).

Áron Kibédi Varga [1] naskiĝis kiel Varga Sándor Áron la 4-an de februaro 1930 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tuta familio de Áron Kibédi Varga forlasis la landon en 1944. Ili vivis komence en Germanio, poste en Nederlando. La juna Áron frekventis universitatojn en Leiden, Amsterdamo kaj Parizo, poste ekde 1954 li esploris en universitato de Amsterdamo. Li doktoriĝis en 1963, baldaŭe li instruis en universitato de Amsterdamo, kie li estis ankaŭ katedrestro. Li okupiĝas precipe pri la franca literaturo kaj pri István Gyöngyösi. Li ricevis francan premion en 1978, hungaran premion en 2000.

Scienca verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Les constantes du poème: À la recherche d'une poétique dialectique (1963)
  • De wetenschappelijkheid van literatuurwetenschap: Rede (1974)
  • Discourt, récit, image (1989)
  • Szavak, világok. (1998)
  • A jelen: Irodalom és művészet a századfordulón (La nuntempo: Literaturo kaj arto dum la jarcentŝanĝo) (2003)

Ĉefaj poemaroj[redakti | redakti fonton]

  • Kint és bent (Ekstere kaj interne), (1963)
  • Téged (Cin), (1973))
  • Szépen: Versek 1957–1989 (Bele: Poemoj inter 1957–1989), (1991)
  • Történések (Okazaĵoj), (2008)

Fontoj[redakti | redakti fonton]