Ĝermolisto de israelaj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĵak Isakov)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

B[redakti | redakti fonton]

Jeĥiel Ben-Alter[redakti | redakti fonton]

Jeĥiel BEN-ALTER (naskiĝis en 1907- mortis 1984 en Petaĥ Tikva) estis dum longa tempo la peranto de UEA en Israelo. Eklerninte Esperanton 14-jara, li gvidis multajn kursojn, tradukis hebreajn kantojn, kaj oficis kiel redaktoro, sekretario kaj prezidanto en la landa movado.

C[redakti | redakti fonton]

Grigor G. Choutoff[redakti | redakti fonton]

Grigor G. CHOUTOFF (naskiĝis en 1906, mortis meze de 1989 en Maabarot, Israelo) estis dumviva membro de UEA. Li estis fakdelegito pri kibucoj (aŭ "kolektivaj kolonioj") de post 1945.

G[redakti | redakti fonton]

Dror Gaon[redakti | redakti fonton]

Dror GAON (דרור גאון) estas israela esperantisto, devene el Petaĥ Tikva kaj nun vivanta en Tel-Avivo. Li naskiĝis la 5-an de decembro, probable en 1974. En aŭgusto 2013 li estis membro de la Loka Kongresa Komitato de la 69-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO en Nazareto, respondeca pri informado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Jeraĥmiel Giladi[redakti | redakti fonton]

Jeraĥmiel GILADI (ירחמיאל גלעדי), naskiĝinta en 1908, mortis en Israelo je la aĝo de 94 jaroj en 2002. Dum 70 jaroj li estis aktiva membro kaj Komitatano de Palestina Esperanto-Ligo kaj Esperanto-Ligo en Israelo.

H[redakti | redakti fonton]

Ĥananja Haroun[redakti | redakti fonton]

Ĥananja HAROUN (naskiĝis en 1929, mortis la 6-an de januaro 1993 en Tel-Avivo, Israelo) estis UEA-fakdelegito pri filatelo.

I[redakti | redakti fonton]

Ĵak Isakov[redakti | redakti fonton]

Ĵak ISAKOV (naskiĝis en 1910 - tragike mortis 1978 en Tel-Avivo, Israelo) estis estrarano de la landa Esperanto-organizaĵo, fakdelegito de UEA.

Israel Israeli[redakti | redakti fonton]

Israel ISRAELI (naskiĝis en 1910, mortis 1978 en Tel-Avivo) estis israela esperantisto, multjara delegito de UEA en Ĥajfo, kie li loĝis lastatempe kaj funkciis kiel vicdelegito. Li estis estrarano de la Esperanto-Ligo en Israelo.

Ŝ[redakti | redakti fonton]

Dvora Ŝor[redakti | redakti fonton]

Dvora ŜOR (naskiĝis en 1914, mortis septembre 1993 en Netanja, Israelo) estis honora membro de Esperanto-Ligo en Israelo, delegito de UEA. Ŝi verkis Esperanto: dulingva lernolibro (1980).