Ŝanhaja Organizo por Kunlaboro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ŝanhaja Organizo por Kunlaboro (ĉine: 上海合作组织; ruse: Шанхайская организация сотрудничества), ŜOK aŭ angle SCO pri Shanghai Cooperation Organization, estas regiona internacia organizo.

La organizo rezultiĝis de la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio en la jaro 1996, en tiu sama jaro al ĝi aliĝis Kazaĥio, Kirgizio kaj Taĝikio. En 2001 aliĝis ankaŭ Uzbekio. La oficiala dato de la fondiĝo estas la 14-a de junio 2001, kiam okazis kunveno de la ŝtatestroj de la organizo en Ŝanhajo.

Barato kaj Pakistano membriĝis al ŜOK la 9-an de junio 2017 en Astano, Kazaĥio.

Dekomence la ĉefa prioritato de kunlaboro kadre de la organizo estis batalo kontraŭ terorismo, trafiko de narkotaĵoj ks. Poste ankaŭ ekonomia kunlaboro iĝis unu el la prioritatoj.

Kvar landoj membras en la organizo kiel ŝtatoj-observantoj: Afganistano, Belorusio, Irano kaj Mongolio.

Kunvenoj de la ŝtatestroj de la membraj ŝtatoj[redakti | redakti fonton]

Dato Ŝtato Urbo
1 14-a/15-a de junio 2001 Flago-de-Ĉinio.svg Ŝanhajo
2 7-a de junio 2002 Flago-de-Rusio.svg Sankt-Peterburgo
3 28-a/29-a de majo 2003 Flago-de-Rusio.svg Moskvo
4 17-a de junio 2004 Flago-de-Uzbekio.svg Taŝkento
5 5-a de julio 2005 Flago-de-Kazaĥio.svg Astano
6 14-a/15-a de junio 2006 Flago-de-Ĉinio.svg Ŝanhajo
7 16-a de aŭgusto 2007 Flago-de-Kirgizio.svg Biŝkeko
8 28-a de aŭgusto 2008 Flago-de-Taĝikio.svg Duŝanbeo
9 15–16-a de junio 2009 Flago-de-Rusio.svg Jekaterinburgo
10 10–11-a de junio 2010 Flago-de-Uzbekio.svg Taŝkento[1]
11 14–15a de junio 2011 Flago-de-Kazaĥio.svg Astano[2]
12 6-7-a de junio 2012 Flago-de-Ĉinio.svg Pekino
13 13-a de septembro 2013 Flago-de-Kirgizio.svg Biŝkeko
14 11–12-a de septembro 2014 Flago-de-Taĝikio.svg Duŝanbeo
15 9–10-a de julio 2015 Flago-de-Rusio.svg Ufa
16 23-24-a de junio 2016 Flago-de-Uzbekio.svg Taŝkento[3]
17 8–9-a de junio 2017 Flago-de-Kazaĥio.svg Astano
18 Junio 2018 Flago-de-Ĉinio.svg Anoncota

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Joint Communiqué of Meeting of the Council of the Heads of the Member States of the Shanghai Cooperation Organisation. Shanghai Cooperation Organisation. Arkivita el la originalo je 10 July 2014.
  2. Tang Danlu. "SCO vows to strengthen cooperation with its observers, dialogue partners", News (Xinhuanet), Xinhua News Agency, 11 June 2010. Kontrolita 11 June 2016.
  3. Song Miou. "Uzbekistan to host 16th SCO summit in 2016 (ŜOK en Uzbekio en 2016)", News (Xinhuanet), Xinhua News Agency, 10 July 2015. Kontrolita 11 June 2016.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ligoj[redakti | redakti fonton]