1-a epistolo de Johano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 1-a epistolo de Johano estas la 23-a libro de la nova testamento en la Biblio, la kvara el la sep epistoloj ĝeneralaj.

Enhavo kaj strukturo

Per arte strukturita teksto la aŭtoro klarigas la du plej gravajn punktojn de la kristana vivo: ke oni havu la veran kredon pri Jesuo Kristo, la Filo de Dio, kaj ke oni amu unu la alian, ĉar Dio estas amo.

Jen ebla dispozicio: [1]

  • Prologo: La vorto de la vivo (1 Joh 1,1-4)
  • Vivo en la komuneco de Dio (1 Joh 1,5 - 2,17)
  • Persisto en fido kaj amo (1 Joh 2,18 - 3,24)
  • La vojo al la vivo (1 Joh 4,1 - 5,12)
  • Fina admono: Peko kaj vivo eterna (1 Joh 5,13-21)
  1. La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
    IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.
  2. Teksto en Esperanto

    La traduko de la brita komitato (John Cyprian Rust, B. John Beveridge kaj C. G. Wilkinson) estas trovebla

    Nova traduko de Gerrit Berveling el la originalo estas trovebla en Flanke je Jesuo (3a volumo de la Nova Testamento), eld. VoKo, Zwolle 2010.

    Eksteraj ligiloj

    Ŝablono:Ĝermo-Biblio