Saltu al enhavo

Ludoviko la 4-a (Sankta Romia Imperio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ludoviko la 4-a
Ludoviko la 4-a
Tombokovrilo de Ludoviko en la Katedralo de Munkeno
Tombokovrilo de Ludoviko en la Katedralo de Munkeno
Persona informo
Ludwig der Bayer
Naskiĝo ĉirkaŭ 1282
en Munkeno
Morto 11-an de oktobro 1347 (1347-10-11)
en Puch
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Apopleksio Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Katedralo de Munkeno Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Vitelsbaĥoj vd
Patro Ludoviko la 2-a, duko de Bavario Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Matilda of Habsburg (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Rudolfo la 1-a, duko de Bavario, Agnes de Bavario, margrafino de Brandenburg-Stendal kaj Mathilda of Bavaria (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Margareta la 2-a, grafino de Henegovio (1324, 1324 (Gregoria)–1347)
Beatrice de Silezio (1308, 1308 (Gregoria)–1322) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Ludoviko la 5-a, duko de Bavario
 ( Beatrice de Silezio)
Alberto la 1-a de Bavario
 ( Margareta la 2-a, grafino de Henegovio)
Otto la 5-a de Bavario
 ( Margareta la 2-a, grafino de Henegovio)
Beatrice de Bavario
 ( Margareta la 2-a, grafino de Henegovio)
Agnes de Bavario
 ( Margareta la 2-a, grafino de Henegovio)
Vilhelmo la 1-a de Bavario
 ( Margareta la 2-a, grafino de Henegovio)
Margareta de Bavario, dukino de Slavonio
 ( Margareta la 2-a, grafino de Henegovio)
Ludoviko la 6-a de Bavario
 ( Margareta la 2-a, grafino de Henegovio)
Matilda de Bavario, margrafino de Meißen
 ( Beatrice de Silezio)
Stefano la 2-a, duko de Bavario
 ( Beatrice de Silezio)
Elizabeto de Bavario
 ( Margareta la 2-a, grafino de Henegovio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Frederiko la 5-a (bonepo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo imperiestro Redakti la valoron en Wikidata vd
Romia-germana reĝo de la Sankta Romia Imperio
ekde 1328 imperiestro
Dum 1314-1347
Antaŭulo Henriko la 7-a
Sekvanto Karolo la 4-a
Princo-elektisto de Palatinato
Dum 1294/1301-1329
Antaŭulo Rudolfo la 1-a
Sekvanto Rudolfo la 2-a kaj Rupreĥto la 1-a
Duko de (Supra) Bavario
Dum 1294/1301-1347
Grafo de Holando, Zelando kaj Henegovio, sinjoro de Frislando
Dum 1345–1347
Antaŭulo Vilhelmo la 4-a
Sekvanto Margareta la 1-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ludoviko la 4-aLudoviko la Bavaro, germane Ludwig der Bayer (naskiĝis ĉirkaŭ 1282, mortis la 11-an de oktobro 1347 en Puch ĉe Fürstenfeldbruck) estis el la dinastio Vitelsbaĥoj. De 1294 li estis duko de Bavario kaj palatinata grafo ĉe Rejno (Pfalzgraf bei Rhein). En 1314 li prezentis sin kiel kandidato de la luksemburga partio al la elekto de la romi-germana reĝo; la elekto ne donis klaran rezulton, kaj nur post la batalo ĉe Mühldorf (1322) Ludoviko povis pretendi la reĝecon. Papo Johano la 22-a, kiu deziris, ke ne estu forta germana imperiestro, rifuzis agnoski Ludovikon kaj atakis lin kiel herezulon. Pro tio Ludoviko en 1328 aranĝis, ke la roma civitanaro elektu lin imperiestro de la Sankta Romia Imperio kaj instalis kontraŭpapon, la franciskanon Pietro Rainalducci (papa nomo: Nikolao la 5-a).

La vivon kaj regadon de Ludoviko karakterizas la ŝanĝoj de la finiĝanta mezepoko, precipe la konflikto inter la du universalaj potencoj de la Okcidento (papo kaj imperiestro) kaj lia strebado pligrandigi sian personan potencon por instali heredan imperiestrecon de vitelsbaĥoj. Batalante kontraŭ la papaj pretendoj decidi pri aprobo de la reĝ-elektoj li metis la bazon por nova, sen-papa koncepto pri la esenco de regno kaj regado. Krome li antaŭenigis precipe la franciskanan ordenon kaj la senpere regnajn urbojn, kiuj iĝis decida apogilo de lia regado.

Sian malvastan teritorian bazon, la duklandon Supra Bavario, li laŭpaŝe plivastigis, akirante grandajn terenojn por sia familio. Lia maldelikateco kaj la malamikeco de la papo kondukis al la elekto de kontraŭ-reĝo, Karolo la 4-a.

Ludoviko mortis en 1347 dum la ĉasado de urso. Ĝis sia morto li estis sub la eklezia anatemo (proskribo), nuligita nur 300 jarojn poste.

Referencoj

  • Martin Clauss: Ludwig IV. der Bayer. Herzog, König, Kaiser.' Regensburg 2014.