Aalen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aalen
Blazono
Aalen (Germanio)
Aalen (Germanio)
DEC

Map

Flago
ĉefurbo de distrikto en Germanio • mezgrada regiona centro • kuracloko • urba komunumo de Germanio • Libera regna urbo • granda distrikta urbo en Baden-Virtembergo
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Stutgarto
Distrikto Distrikto Ostalb
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 07361, 07366, 07367
Poŝtkodo 73430–73434
Aŭtomobila kodo AA
Oficiala Municipokodo 08136088
Politiko
Komunumestro Thilo Rentschler[1] (SPD)
Adreso de la administrejo Marktplatz 30, 73430 Aalen
Demografio
Loĝantaro 68816 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 48° 50′ N, 10° 6′ O (mapo)48.83722222222210.093611111111Koordinatoj: 48° 50′ N, 10° 6′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 429 m
Areo 146,48 km²
Oficiala retejo https://www.aalen.de/
vdr

Aalen [Alen] (esperante Aleno) estas urbo en la germana federacia lando Baden-Virtembergo kun 66590 loĝantoj (2012)[2]. Aalen estas la administra centro de la distrikto Ostalb.

Aalen havas famon en arkeologio pro sia granda romia garnizono, la plej granda kavaleri-kastelo norde de la Alpoj.

En la Esperanto-movado Aalen estas monde konata kiel sidejo de la Germana Esperanto-Biblioteko.

Geografio

Aalen situas 70 km oriente de Stuttgart kaj 48 km norde de Ulm, ĉe la rando de la Ŝvaba Ĵuraso, 30 km okcidente de Nördlingen kaj Nördlinger Ries.

Najbaraj komunumoj

Aalen najbaras al jenaj urboj kaj komunumoj: Oberkochen, Essingen, Heuchlingen, Abtsgmünd, Neuler, Hüttlingen, Rainau, Westhausen, Lauchheim, Bopfingen kaj Neresheim (ĉiuj en distrikto Ostalb), krome Heidenheim an der Brenz kaj Königsbronn (ambaŭ distrikto Heidenheim).

Historio

Romia epoko

La elfosita kastelo

En ĉ. 150/160 p.K. la Romianoj konstruis grandan fortikaĵon (castellum) kiel garnizonon de kavaleri-kohorto Ala II Flavia milliaria.

Estis sugestite, ke la nomo Aalen devenas de la latina Ala, sed tio ĉi estis refutita de pli malfrua esploro.

La situo de la fortikaĵo estis strategie oportuna pro sia rekta proksimeco al Limeso, la limo al la neokupita Germania. La kavalerigarnizono estis 1.000 soldatojn forta, la plej granda fortikaĵo de helptrupoj ĉe Limeso. Sude kaj oriente la fortikaĵo estis akompanata de civila kolonio (komercistoj, metiistoj, familianoj, prostituitinoj ...). Verŝajne en 260 (aŭ pli frue) la Romianoj forlasis la fortikaĵon, ĉar ili retiris sian landlimon ĝis la riveroj Rejno kaj Danubo, kaj la alemanoj transprenis la regionon.

En 2005 UNESKO agnoskis Limeson kiel mondan heredaĵon, la kastelo de Aalen estas registrita kiel ORL 66 (RLK).

Personoj forte ligitaj al Aalen

Historia urbodomo kaj bazareja puto

Esperanto

Rimarkinda estas la Germana Esperanto-Biblioteko, kies kolekto ampleksas en 2012 pli ol 54.000 erojn. Ĉiun duan jaron la urbo kune kun la FAME-fondaĵo solene disdonas la Esperanto-kulturpremion (oficiale/germane: Aalener Esperanto-Kulturpreis). Unu el la pli konataj asocioj en la urbo estas la Esperanto-Grupo Alena.

En Aalen loĝas delegito de UEA Karl Heinz Schaeffer kaj 2 fakdelegitoj de UEA Franz Zeller kaj Karl Heinz Schaeffer pri radioamatorismo, Karl Heinz Schaeffer ankaŭ pri apotekaj aferoj.

Partneraj urboj

Notoj, referencoj

  1. Thilo Rentschler en la germana vikipedio (germane)
  2. laŭ la oficiala statistiko de subŝtato Baden-Virtembergo, interaktive konsultebla

Eksteraj ligiloj