Abruco
Abruco | |
itale Abruzzo | |
Flago | Blazono |
regiono de Italio | |
---|---|
Kodo: | ABR |
Ŝtato: | Italio |
Areo: | 10 794 km² |
Ĉefurbo: | L'Aquila |
Loĝantaro: | 1 308 451 loĝ. (2019) |
Loĝdenso: | 121 loĝ./km² |
Provincoj: | L'Aquila, Chieti, Pescara, Teramo |
Komunumoj: | listo de 305 komunumoj |
Kodo laŭ ISTAT: | 13 |
Prezidanto: | Marco Marsilio (en 2024) 2014-05-25 |
Retejo: | oficiala paĝo |
Abruco (itale Abruzzo [abrutco]), ankaŭ konata kiel Abruzo aŭ Abruzoj (ekzemple laŭ Plena Ilustrita Vortaro), estas regiono de Italio.
Laŭ la stato de 2019 en la regiono vivis 1 308 451 loĝantoj sur areo de 10 831,84 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 121 loĝantoj/km².
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi situas inter montaro Apenino okcidente kaj maro Adriatiko oriente, regiono Markio norde kaj regiono Moliso sude. La najbaraj regionoj ĉe la apenina flanko estas Latio kaj Kampanio.
Ĝis 1964 ĝi formis kun Moliso unu solan regionon.
Escepte de mallarĝa marborda strio, ĝi estas regiono monta aŭ monteta, en kiu vivas sovaĝaj ursoj, lupoj kaj ĉamoj.
En ĝia teritorio situas la jenaj naturaj parkoj:
- Nacia parko de Abruco, kun humidejo Lago di Barrea
- Nacia parko Gran Sasso
- Nacia parko Majella
- Regiona parko Sirente Velino
La rivero Liri fluas tra Abruco.
Ĉefaj urboj
[redakti | redakti fonton]Sekvas listo de la urboj kun pli ol 50 000 loĝantoj.
1 | Pescara | Provinco Pescara | 122 400 loĝ. |
2 | L'Aquila | Provinco L'Aquila | 72 200 loĝ. |
3 | Chieti | Provinco Chieti | 55 300 loĝ. |
4 | Teramo | Provinco Teramo | 52 800 loĝ. |
La plej vasta provinco estas la provinco de Chieti, kiu estas ankaŭ unu el la plej vastaj italaj provincoj. Ĝi enhavas pli ol 100 municipoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala paĝaro de la regiona registaro (itale)
- Porturista oficiala paĝaro Arkivigite je 2012-10-05 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- Porturista oficiala paĝaro Arkivigite je 2007-05-09 per la retarkivo Wayback Machine (itale)
- Nacia parko de Abruco, Latio kaj Moliso (itale)
- Mapo de Abruco Arkivigite je 2005-11-13 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- Tipaj tradiciaj vestoj de Abruco (itale)
Universitatoj
[redakti | redakti fonton]- Universitato "Gabriele d'Annunzio" de Chieti kaj Pescara (angle, itale)
- Universitato de L'Aquila (angle, itale)
- Universitato de Teramo (itale)
|