Adam von Trott zu Solz
Adam von Trott zu Solz | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 9-an de aŭgusto 1909 en Potsdam | ||||
Morto | 26-an de aŭgusto 1944 (35-jara) en Malliberejo Plötzensee | ||||
Mortis pro | mortpuno [#] | ||||
Mortis per | pendumo [#] | ||||
Religio | protestantismo [#] | ||||
Lingvoj | germana [#] | ||||
Ŝtataneco | Germana Regno [#] | ||||
Alma mater | Balliol College • Universitato de Göttingen • Munkena universitato • Humboldt-Universitato en Berlino • Franca Gimnazio de Berlino [#] | ||||
Partio | Nacisocialisma Germana Laborista Partio [#] | ||||
Familio | |||||
Patro | August von Trott zu Solz [#] | ||||
Patrino | Emilie Eleonore von Schweinitz [#] | ||||
Edz(in)o | Clarita von Trott zu Solz [#] | ||||
Infanoj | Clarita Müller-Plantenberg [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | diplomato • politikisto • advokato • rezistobatalanto • juristo • politika aktivisto [#] | ||||
Laborkampo | diplomatio • juro • internacia juro • political activity • aktivismo [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Friedrich Adam von Trott zu Solz (naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1909 en Potsdamo, mortis la 26-an de aŭgusto 1944 en Berlino) estis germana juristo, diplomato kaj unu el la plej gravaj rezistmovadanoj kontraŭ la naziismo. Adam von Trott apartenas al la pli intima cirklo de la viroj, kiuj preparis la atencon de la 20a de julio 1944. Li ligis la reton inter Claus von Stauffenberg kaj la Kreisauer Kreis, kies membro li estis (la Kreisauer rondo estis burĝa-civila rezistmovada grupo). Trott estis la antaŭpensanto de la ekstera politiko de la rezisto. Estis intencita, ke li ricevu la postenon de ŝtatsekretario en la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj post sukcesa atenco. Li disponis pri rektaj kontaktoj al britaj kaj usonaj registaraj instancoj. Tiujn kontaktojn li utiligis por la rezisto. Siaj liberaleco kaj malkaŝeco al diversaj mondkonceptoj kaj ideoligoj formis elstaran gravecon por la kunlaborado de diversaj politikaj kaj sociaj grupoj en la rezisto kontraŭ Hitler.