Adolf Müllner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Adolf Müllner

Adolf MÜLLNER (pseŭdonimo: Modestin; naskiĝinta en la 18-a de oktobro 1774 en Langendorf (apud Weißenfels), mortinta en la 11-a de junio 1829 en Weißenfels) estis germana juristo kaj verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Müllner frekventis de 1789-93 la Gimnazio de Pforta kaj studis poste ĝis 1797 juron en Lepsiko. En 1799 li ekdeĵoris kiel advokato en Weißenfels. Per siaj jurstudoj li havis kontaktojn al la redakcio de "Leipziger Literaturzeitung" kie laboris ankaŭ la juristo Heinrich Blümner. En 1821 Müllner ĉesis la laboron juristan

Konfirmite per sia recenzista laboro por la menciita gazeto kaj inspirite per la surscenigoj de la Vajmara kortega teatro en Bad Lauchstädt Müllner engaĝiĝis por la reinaŭguro de la teatrejo "Weißenfelser Liebhabertheater" kiu ekzistis ĝis 1819. Por ĝi li skribis komediojn kiuj temas pri amkvereletoj pro problemoj klasaj kaj interfamilianaj. Intrigoj riĉaj je eraroj kaj fraŭdoj pruvigas la geamantojn kiuj finfine ricevas la feliĉkomencigantajn permesojn de la gepatroj. Socia plialtrangiĝo, bonstato kaj amo unuiĝas kaj harmonio plenplena je la fino regas. Nekutimaj estas la rimitaj aleksandroj kaj la tendenco meti je la finon de la teatraĵoj epigramojn moralajn. Tio provokis Jean Paul prie moki per la diro ke temus pri "sentencobrodaĵoj".

La komedioj luditis ankaŭ de pli grandaj teatrejoj (Die Vertrauten, Wien 1812; Die Onkelei, Berlin 1818; Die Zweiflerin, samloke 1819; Die Vertrauten, Weimar 1812; Die großen Kinder, samloke 1813). Per la en 1812 en Lepsiko unue enscenigita unuakta teatraĵo Der 29. Februar (sub la titolo Der Wahn, Wien 1819) Müllner intence aludis al la ege sukcesa teatraĵo de Zacharias Werner Der 24. Februar. Ĝi kaj pli malfruaj tragedioj havas similajn intrigojn: krimo kun erotika kunteksto de la prapatroj ŝvebas kiel malbeno super la infanoj - kaj estinge nuligos la tutan familion.

Alia malbeno ekzistas ĉe la en 1812 skribita dramo Die Schuld, kies furoron ĉepremiere en 1813 en Vieno atestas letero de Clemens Brentano al Ludwig Tieck. Müllner ĉi tie sublimigas ankoraŭ la stereotipajn elementojn: gravaj rekvizitoj por pliakrigi la malbonon kaj la minacon (ekz. nokto, natura malamika) originas el la anglalingva hororliteraturo, dume la metriko (trokeoj kun kvar akcentoj) imitas la hispanlingvan dramon, precipe Pedro Calderón de la Barca.

Ĉe König Yngurd (Leipzig 1817, sceneja muziko de Carl Maria von Weber) egalas la sakraĵon la sonĝo de la princino Asla, kiu vidas mortbatitan junan kavaliron. Sub la masko de Yngurd kaj lia vivo ŝanceliĝanta inter tronprenavidaĉo kaj izolita pereo la tiutempuloj vidis la politikan sorton de la tirano Napoleono Bonaparte. Ege negativa recenzo en la gazeto "Hermes" de 1819 estis la kaŭzo por la kverelo inter Müllner kaj la gazeteldonisto Friedrich Arnold Brockhaus. Sekvis interrompo de kunlaboro. Ankaŭ en la verko Die Albaneserin la normana reĝo Basil demisiis post perdo de ambaŭ filoj kion estis sakre antaŭdirinta lia ĉefmalmiko Camastro. Frapas ĉe la figuroj de tiu ĉi dramo iliaj lucidaj komprenoj de mekanismoj de la subkonscienco; ili estas priskribataj ofte per metaforoj de fajro kaj maro.

Ekde 1816 Müllner laboris por diversaj gazetoj, ekz. por "Zeitung für die elegante Welt, "Originalien aus dem Gebiete der Wahrheit, Kunst, Laune und Phantasie" (fondita en 1817) aŭ ĉe "Literarishes Wochenblatt". En 1820 Botta ofertis al li la ĉefredaktadon de "Literaturblatt". Lia laboro suferis pro kverelo pri de Cotta ne ŝatata recenzo de la rememoroj de Giacomo Casanova kaj paralela redaktado de "Hekate" (1823). Ĝi finiĝis en 1825 kun postulo de nepagitaj honorarioj.

De 1826-29 Müllner eldonis "Mitternachtsblatt für gebildete Stände".

Graveco[redakti | redakti fonton]

Kiel ĵurnalisto kaj recenzisto Müllner alkroĉis la legantojn per ironiaj kaj spriegtaj artikoloj en kiuj li ĉefe la romantikan literaturon kaj la tiutempan dramarton korekte taksis. Liaj eldonadoj peris kontaktojn al multo da aŭtoroj famaj. Ilin li tamen ofte ofendetis pro sia ne rare pravema, necedema recenzostilo kaj "venkema senkoreco" (Jean Paul). Je sia vivtempo Müllner ŝatatis kiel grava reprezentanto de la pridestina dramo kaj sukcesa teatraĵverkisto.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Biografio ĉe NDB
  • Friedrich Karl Julius Schütz: Müllner's Leben, Charakter und Geist. Mit einem Facsimile und dem Bildnisse Müllner's. Goedsche, Meissen 1830. (Müllner's Werke. Erster Supplementband.)
  • Adolf Höhne: Zur Biographie und Charakteristik Adolf Müllners. Leuckart, Wohlau 1875
  • Richard Friedrich Hugle: Zur Bühnentechnik Adolf Müllners. Univ. Diss., Münster 1922
  • Oskar Weller: Adolf Müllner als Dramatiker. Univ. Diss., Würzburg 1922
  • Hans Paulmann: Müllners "Schuld" und ihre Wirkungen. Univ. Diss., Münster 1926
  • Hildegard Kehl: Stilarten des deutschen Lustspielalexandriners untersucht an Gryphius 'Der Schwermende Schäffer', Gellert 'Das Band', Goethe 'Die Laune des Verliebten', Müllner 'Die Vertrauten'. Höfer u. Limmert, Erlangen 1931
  • Walter Ullmann: Adolph Müllner und das Weißenfelser Liebhabertheater. Die Inszenierung. Selbstverl. d. Ges. f. Theatergeschichte, Berlin 1934. (= Schriften der Gesellschaft für Theatergeschichte; 46)
  • Elfriede Brückner: Das Literaturblatt zum Stuttgarter Morgenblatt unter der Redaktion von Adolph Müllner. Univ. Diss., Wien 1936
  • Gustav Koch: Adolph Müllner als Theaterkritiker, Journalist und literarischer Organisator. Lechte, Emsdetten (Westf.) 1939
  • Sibylle Obenaus-Werner: Adolf Müllner und das Literaturblatt 1820-1825. Ein Beitrag zum literarischen Leben der Restaurationsepoche. In: Börsenblatt für den Deutschen Buchhandel. Frankfurt am Main 21 (1965), S. 291-385

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]