Ajoto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
ajoto

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Kukurbaloj Cucurbitales
Familio: Kukurbacoj Cucurbitaceae
Genro: Kukurbo Cucurbita
Specio: C. argyrosperma’'
Cucurbita argyrosperma
Hort. ex L.H.BAILEY
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ajoto (Cucurbita argyrosperma) estas plantspecio el la familio de la Kukurbacoj (Cucurbitaceae).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Cucurbita argyrosperma estas rampanta, ĝis grimpanta monoika plantspecio. Ĝi estas iom dense lanuga aŭ harkovrata. La radikoj estas fadenformaj. La tigoj estas iom eĝaj. La folioj estas ovalaj ĝis korformaj kaj havas 1 ĝis 30 cm longan pedunklon. La foliplato havas grandecon de 10–30 × 15–40 cm kaj havas blankajn makulojn. Ĝi estas tri- ĝis kvin-oble pinata kun trieĝaj ĝis elipsaj lobaj. La folirando havas dentojn aŭ estas segilforma.

La floroj staras unuope en foliakseloj. La masklaj floroj havas dek cm longajn pedunklojn. La kaliko estas sonorilforma kaj 5–20 × 8–25 mm granda. La pintoj de la sepaloj estas liniformaj ĝis lancetaj kaj 10–35 mm longaj. La korolo estas tuboforma ĝis sonorilforma, flava ĝis oranĝkolora, 6–12 cm longa kaj havas kvin pintojn, kiuj konsistas el unu triono de la kompleta longeco. Ekzistas tri stamenoj.

La inaj floroj staras ĉe mallongaj fortaj pedunkloj, kiuj longas 2 ĝis 3,5 cm. La karpelo estas rond-, oval-elipta, kolbas- aŭ pir-forma. La kaliko estas malgranda. La korolo estas iomete pli granda ol tiu de la maskla floro. La pistilo havas tri stigmojn. longeco La frukto etas mallonga ĝis longa, pirforma, rekta aŭ kurba kirasbero longa de 11 ĝis 50 cm. La fruktŝelo estas malmola kaj la surfaco glata aŭ malforte sulka. La koloro estas aŭ blanka kun retformaj strioj, flava aŭ komplete blanka. La karno estas blanka, flava aŭ oranĝkolora. La semoj estas elipsaj, iomete ŝvelblovitaj, 15–30 × 8–16 mm grandaj. La tegumento estas blanka kaj glata. La semoj enhavas ĉ. 39 % da oleo, kaj ĉ. 44 % da proteino.

La kultivataj formoj malsimilas al la aliaj kukurboj per jenaj karakterizaĵoj: La frukttigo estas malmola, eĝa kaj ronda en matura stato, korkeca kaj nur malmulte larĝigita. La folioj estas lobaj kaj mole haraj. La semoj estas plej ofte blankaj, kelkfoje grandaj kaj kun glata surfaco. La rando estas rimarkeble glata ĝis zigzaga kaj kelfoje malhela.[1]

La fruktoj de la varioj argyrosperma kaj stenosperma estas rondaj ĝis pirformaj kaj kremkoloraj kun verdaj strioj. Fruktoj de la vario callicarpa estas malsamaj en formo kaj koloro. La vario palmeri kaj la subspecio subsp. sororia havas malgrandajn fruktojn kun ofte amara karno.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La subspecio subsp. sororia hejmiĝas en Meksiko kaj Mezameriko. La subspecio argyrosperma estas kultivata nuntempe en Meksikio, Latinameriko, Karibio, en la sudokcidento de Usono kaj en kelkaj regionoj de Azio.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1930 tiu specio estis rigardata kiel vario de Cucurbita moschata, kiu morfologie similas al ajoto, sed ne eblas interkruciĝo. Unue ĝi estas rigardata de Pangalo kiel Cucurbita mixta kaj poste rigardata kiel Cucurbita argyrosperma, same la specioj Cucurbita palmeri BAILEY kaj Cucurbita sororia BAILEY. La specio estas dividita jene:[1]

  • subsp. sororia, la sovaĝaj formoj
  • subsp. argyrosperma, la kultivataj formoj
    • var. argyrosperma entenas la landrasojn
    • var. callicarpa MERRICK & BATES entenas la nordajn kultivarojn
    • var. stenosperma (PANG.) MERRICK & BATES entenas la sudajn kultivarojn
    • var. palmeri (BAILEY) MERRICK & BATES enhavas la fiherbajn populaciojn. Ili verŝajne ekestis el la sovaĝigitaj formoj de var. callicarpa, kiu interkruciĝis kun subsp. sororia.

Kultivado[redakti | redakti fonton]

La landoj kun la plej signifa kultivado de ajoto estas Peruo kajArgentino. Ankaŭ en Usono kultivaroj de la vario callicarpa estas kultivataj malgrandskale, la kulturvario 'Silver Seed Gourd' de la vario argyrosperma estas kultivata kiel ornamplanto.

Utiligado[redakti | redakti fonton]

Cucurbita argyrosperma estas ekonomie multe malpli signifa ol la ĝardenkukurbo, moska kukurbo kaj gigantkukurbo.

La floroj, ŝospintoj, junaj kaj maturaj fruktoj estas manĝataj kiel legomo. El la maturaj fruktoj oni faras dolĉaĵojn. La semoj estas rostitaj kaj manĝataj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La specio verŝajne estas domigita en la suda parto de Meksikio, kie oni trovis arkeologiajn trovitaĵojn el la tempo de 5200 a.K. El la natura subspecio subsp. sororia la homoj bredis la kultivatan subspecio subsp. argyrosperma.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 R. W. Robinson, D. S. Decker-Walters: Cucurbits. CAB International, Wallingford 1997, S. 71-83. ISBN 0-85199-133-5

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • R. Lira Saade, S. Montes Hernández: Cucurbits. In: J.E. Hernández Bermejo, J. León (Hrsg.): Neglected crops. 1492 from a different perspective. FAO Plant Production and Protection Series Nr. 26, Rom 1994, S. 63-77. ISBN 92-5-103217-3 (online1) Arkivigite je 2016-06-10 per la retarkivo Wayback Machine (online2)
  • R. W. Robinson, D. S. Decker-Walters: Cucurbits. CAB International, Wallingford 1997, S. 71-83. ISBN 0-85199-133-5

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]