Akademio de Platono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Akademio de Ateno)
Akademio de Platono
lernejo • arkitektura strukturo • arkeologia loko [+]
Koordinatoj37° 59′ 32″ N, 23° 42′ 29″ O (mapo)37.99235923.708059Koordinatoj: 37° 59′ 32″ N, 23° 42′ 29″ O (mapo)

Estiĝo-387

Akademio de Platono (Grekio)
Akademio de Platono (Grekio)
DEC
Akademio de Platono
Akademio de Platono

Map
Akademio de Platono
Vikimedia Komunejo:  Platonic Academy [+]
vdr
La lernejo de Ateno. Fresko de Rafaelo, Vatikano

La Akademio (greke Ἀκαδήμεια akadémeia) estis ĝardeno kaj gimnazio ekstere de Ateno dediĉita al la heroo Akademos. Ĝi estas pli fama kiel lernejo fondita de Platono ĉirkaŭ -365. Ĉi lernejo estas ofte menciita kontraste kun la lernejo kreita de Aristotelo : la Peripatetiko.

Famaj filozofoj firmiĝis partoprenante en la Akademio inter kiuj : Arkesilao kaj Proklo.

La imperiestro Justiniano fermis la lernejon en jaro 529. Ĝiaj restantaj membroj serĉis protekton sub la leĝoj de la Sasanida reĝo Ĥosrov la 1-a. Kelkaj membroj fondis sanktejon en la pagana kastelo de Harran kaj iliaj studentoj kontribuis al la Araba Renesanco.

Pro la tradicio de intelekta brilo ligita kun ĉi institucio, multaj grupoj elektis ekuzi la vorton "Akademio" por sin nomi, ekzemple : Akademio de Esperanto, Académie française en Francio, Royal Academy en Britio, United States Naval Academy, la fikcia Starfleet Academy, kaj la Academy of Motion Picture Arts and Sciences.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua Akademio[redakti | redakti fonton]

La Akademio estis nomata loko, kiu troviĝis nordokcidente de Ateno, kun malnova sanktejo de diino Pallas Athena kaj dekdu sanktaj olivarboj (kiuj laŭdire devenis de tiu arbo, kiun la diino mem donis al homoj). Surloke estis altaroj de Zeŭso, Apolono kaj Muzoj, Hermeso kaj Heraklo, apudis unu el la tri grandaj gimnastikejoj (palestroj) de Ateno, ĉirkaŭita de bela parko kun ombrigaj arboj, speciale platanoj. Tiu ĉi ŝatata ripozloko de Atenanoj plaĉis ankaŭ al la filozofo Platono, kiu en la jaro 387 a. K. komencis tie prelegi pri filozofio. Por sia filozofia lernejo, nomata do „Akademejo“ li konstruigis sanktejon de Muzoj kun duonronda salono (esedro). Tiu ĉi „Muzejo“ jure funkciis kiel religia komunumo, de la Muzoj-kulto, tial ĝi estis krome ornamita per statuoj de Muzoj kaj Gracioj, kaj poste per statuo de Platono mem, kiu estis adorata kiel fondinto (ηρος κτιστες). Platono mem ĝismorte loĝis kaj fine estis enterigita en tiu loko.

Kiel filozofia lernejo, la Akademio estis bone organizita. Prezidis ĝin skolarko (σχολαρχος), elektata dumvive de la membro-komunumo, kutime laŭ propono de la antaŭa skolarko. Krom li ekzistis diversaj aliaj funkciuloj, respondecaj precipe pri oferoj kaj ritualoj (ekz. arĥonto /αρχων“ofertanto” /ιεροποιος” Muzoj-adoranto” /Μουσων επιμελητης). La instruadon praktikis ne nur la skolarko mem, sed ankaŭ aliaj taŭgaj membroj de la komunumo, laborante kiel sendependaj instruistoj kaj esploristoj. Ili ne nur prezentadis kaj klarigadis filozofiajn doktrinojn, sed pritraktis ankaŭ ekz. astronomion, matematikon, historion kaj faris esplorojn en natursciencoj, kiel ekzemple Aristotelo, kiu dum longaj jaroj estis membro de la Akademio kaj nur maljuna fondis sian propran skolon peripatetikan.

Tia ĝenerale scienca kaj universalisma instruado daŭris dum la tuta tempo de tiel nomata unua Akademio. Kun Speusipo, la skolarko sekvanta post Platono (en la jaroj -347--339) la filozofio koncentriĝis al metafizikaj-gnoseologiaj problemoj, prikonsiderante la matematikon de Pitagoro, sub Ksenokrato (-339--314) komencis la disdivido de universalisma filozofio en dialektikon, fizikon kaj etikon. Sekva skolarko Polemono (-314--270), samkiel Krateto kaj Krantoro, koncentriĝis pli al moralaj problemoj (teorio pri manko de sentoj “apatio” kaj mensa ekvilibro “matriopatio”). Al la membroj de la malnova Akademio apartenis ankaŭ natursciencistoj, ekz. Heraklito Pontiko, kiu subtenis la tezon, ke la Tero turniĝas laŭ sia akso, kaj Eŭdokso el Knido, kiu fiksis la longecon de la jaro al 365 ¼ tagoj.

La Mezaj Akademioj[redakti | redakti fonton]

Sub la skolarko Arkesilao (m. -241), la skeptikisma orientiĝo akompanis transiron al la al la dua (meza) Akademio. Ĝi klopodis resti fidela kaj al la platona dogmatismo kaj al la dialektiko de Sokrato, ĝi tamen kritikis gnoseologian problemaron, substrekante la ĝeneralan sencon (ευλογον. La tradicion de Arkesilao postsekvis Lakido, Teleklo, Eŭandro kaj Egesino. Laŭ skeptikoj, oni povas nenion ĝisfunde ekkoni, ĉar la homaj sensoj estas tro malfortaj por tio. Rivalo de Akademio tiam iĝis Diogena stoikismo, laŭ kiu, observante la objekton, oni povas kompreni kaŭzon kaj naturon de ties ekesto.

Karneado (-214--129), vivinta portempe kiel ambasadoro en Romo kaj konata pro siaj oratoraĵoj, evoluigis la konceptojn de Arkesilao al kompleteco kaj determinis transiron al la tria (nova) Akademio. Tiam la skolo estis gvidata de sekvantoj de Karneada filozofio: Karneado la juna, Krateto el Tarso kaj Klitomako el Kartago (-187--110), kiu precipe evoluigis la ideojn de Karneado. Lin sekvis Filono el Lariso (m. -80), kiu serĉis mezan vojon inter rigora skeptikismo kaj dogmatismo. Kun li komencas la kvara Akademio, la kvinan fondis lia posteulo Antioĥo de Askalono (m. -68), amiko de Cicerono, kiu trovis la solvon en eklektikismo (oni povas scii nenion kun absoluta certeco, probablo devas sufiĉi), demonstrante la agordon de akademia, peripatetika kaj stoika doktrinoj. La eklektikismon praktikis la akademiuloj ankaŭ dum la unuaj du jarcentoj de nia erao.

La Nova Akademio[redakti | redakti fonton]

Al la lasta (nova) apartenis Cicerono, Varro kaj Antioĥo. En sekvaj jarcentoj ekzistis filozofoj, kiuj nomis sin Akademianoj sen vere aparteni al la Akademio. Ĝi refloris komence de la kvina jarcento, kiam sub la skolarkoj Plutarko, Siriano kaj precipe Proklo (410-485) la novoplatona doktrino, ellaborita en Romo de Plotino en la tria jarcento, atingis en Ateno sian kulminon, tuŝante ankaŭ teologion kaj teozofion. Tiun ĉi orientiĝon ĝi sekvis sub Ammonio, Asklepiodoto, Damaskio kaj Simplikio ĝis la jaro 529, kiam ĝi estis likvidita kiel la lasta granda centro de libera antikva pensado en Romia imperio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]