Akcia kompanio
Akcia kompanio (AK) (mallongigite germane AG, hungare RT, japane KK, Ltd., Corp., Inc.) estas tia entrepreno, kiu fondiĝas per difinita nombro kaj valoro de akcioj (fundamenta kapitalo/akcia kapitalo). Krom la Klr kaj Komandita societo je akcioj apartenas ĝi al la t.n. kapitalaj societoj aŭ limigitaj kompanioj. La fondintoj riskas nur siajn akciojn kaj respondecas nur ĝis ties valoro.
La akciuloj havas voĉdonrajtojn nur ĝis proporcio de siaj akcioj en la jara ĉefkunveno. La (ĝenerale jara) ĉefkunveno elektas la gvidantajn organojn de la AK (la direkcian konsilion kaj la kontrolkonsilion), decidas pri la ĉefaj demandoj rilatante al la kompanio (produktado, disdono de profito (dividendo), altigo de la gundkapitalo, formo de rezervofonduso, ŝanĝo de statuto ktp.).
La akciaj kompanioj laŭ la teorioj de marksismo disvastiĝis dum la monopolkapitalismo, kiam necesis granda koncentrigo de la kapitalo. Tiam la vendo de la akcioj helpis altiri la ŝparitajn malgrandajn sumojn. Tiu kapitalista grupo, kiu disponas pri tiel nomata "kontrolpakedo", havas influon je pli granda kapitalo ol sia akcia valoro. Ĉiu ajn rajtas aĉeti akcion tiel iĝi akciulo, sed la veran influon reprezentas la posedantoj de la kontrolpakedo.
La fondo, malfondo kaj funkcio de la Akciaj Kompanioj estas leĝe reguligita en la diversaj landoj (ekzemple en Germanio por fondi akcian kompanion necesas baza kapitalo de almenaŭ 50.000 eŭroj, en Svislando 100.000 CHF).
La kompanio povas per emisio de novaj akcioj altigi la kompanian kapitalon. Tio tamen malgrandigas la valoron de ekzistantaj akcioj.
La unua akcia kompanio de la mondo estis la "Nederlanda Kompanio de Orientaj Indioj" ("Vereenigde Oostindische Compagnie") en Amsterdamo.
Eŭropa Akcia Kompanio / „societas europaea”
[redakti | redakti fonton]Por unuecigi la eŭropajn leĝojn oni kreis novan entreprenan formon nomatan Eŭropa Akcia Kompanio (latine societas europaea, "SE").
En diversaj landoj
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas ekvivalenta en laŭvorta signifo kaj funkcio al:
- Shoqëri Aksionare (Sh.a.) en la albana lingvo
- شركة مساهامة عامة آذ محمولية علمة ش.ذ.م.م, Sharikah musāhamah dʿātādāh (Sharikah musāhamah dīḿātāh, laŭvorta traduko: Publika akcia kompanio kun limigita respondeco) en la araba lingvo
- Dioničko društvo (d.d.) en la kroata kaj bosnia lingvoj
- Акционерно дружество, Aktsionerno druzhestvo (АД) en la bulgara lingvo
- Акционерско друство, Aktsionersko drushtvo (АД) en la makedona lingvo
- Akciová společnost (a.s.) en la ĉeĥa
- Aktieselskab (A/S) en la dana
- Société anonyme égyptienne (S.A.E.) aŭ شركة مساحمة مصرية (latinliterigite Ŝerka mosahama Maṣ, laŭvorte Egipta akcia kompanio, mallongigita ش.م.م) en Egiptio
- Osakeyhtiö (Oy) en la finna
- Aktsiaselts (AS) en la estona
- Aktiengesellschaft (AG) en la germana
Ĝi estas ekvivalenta en funkcio al la koncepto de anonima societo:
- Sociedade Anónima en la galega kaj eŭropa portugala (uzata en Portugalio, Timor Leste, Makao, kaj portugallingva Afriko)
- Sociedade Anônima en la brazila portugala (uzita en Brazilo)
- Ekvivalento de 股份有限公司 en la ĉina por Makao[1]
- Sociedá Anónima en la asturia kaj leona lingvoj
- Societat Anònima en la kataluna lingvo
- Société anonyme (SA) en la franca lingvo (kiel uzata en franclingvaj landoj kiel ekzemple Francio (inkluzive de Franca Polinezio, Nov-Kaledonio) kaj Monako; ankaŭ en parte franclingvaj landoj kaj/aŭ nacioj kun la franca kiel unu el siaj oficialaj lingvoj kiel Belgio (kie ĝi estas ekvivalenta al naamloze vennootschap), Luksemburgio (ankaŭ identigebla en la luksemburga kiel Aktiegesellschaft), Haitio, Svislando ( kie ĝi estas ekvivalenta al Aktiengesellschaft aŭ Società Anonima), same kiel Libano, Egiptio, Tunizio, Maroko,[2] Maŭritanio, Senegalo, Ebura Bordo, Alĝerio kaj aliaj afrikaj landoj)
- Société par actions en la kanada franca
- Società Anonima en la svislanda itala (en Italio anstataŭigita per Società per azioni, S.p.A., ekde 1942)
- Sociedad Anónima aŭ Sociedad por Acciones en la hispana lingvo
- Meksika leĝo ankaŭ enkalkulas la ŝanĝeblecon de la kompania akcio, rezultigante plej multajn S.A. iĝante Sociedad Anónima de Capital Variable (S.A. de C.V.), aŭ Sociedad Anónima Bursátil de Capital Variable (S.A.B. de C.V.) por publike komercantaj kompanioj.
- Meksiko ankaŭ havas Sociedad de Responsabilidad Limitada de Capital Variable (S. de R.L. de C.V.), kiu estas analoga al la societo kun limigita respondeco.
- Spółka Akcyjna en la pola
- Societate pe Actione en la Rumana
- La Greka termino Anonymi Etaireia (Ανώνυμη Εταιρεία, A.E.) estas kutime tradukita per anonima societo.
- Naamloze vennootschap (N.V.) en la nederlanda de Nederlando kaj Belgio
- Perseroan Terbatas Terbuka (P.T. Tbk.) en Indonezio
- Berhad (Bhd.) en Malajzio
- Anonim Şirket (A.Ş.) aŭ Anonim Ortaklık (A.O.) en la turka lingvo
- Corporación anónima (C.A.) en Ekvadoro kaj Venezuelo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 电影视频及股東的联 (Filmoj kaj akciaj rilatoj)系 (ĉine). 澳門青年創業孵化中心 (Centro de Incubação de Negócios para os Jovens de Macau, Makaa Junulara Komercosubtena Centro).
- ↑ Noto de sintezo – Fonctionnement de la SA (6-a de januaro 2021).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- anonima societo, preskaŭ samspeca modelo, ĉefe nomata tiel en la romanidaj lingvoj (vidu supre)
- Kompanio kun limigita respondeco