Akvokanbirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Akvokanbirdo
Akvokanbirdo
Akvokanbirdo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Acrocephalus
Specio: A. paludicola'
Acrocephalus paludicola
(Vieillot, 1817)
Konserva statuso
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Migrado  Vintrejoj  Verŝajne Migrado  Verŝajne formortinta
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Verŝajne Migrado
  •  Verŝajne formortinta
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Verŝajne Migrado
  •  Verŝajne formortinta
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    ovoj de Acrocephalus paludicola - Muzeo de Tuluzo

    La Akvokanbirdo, Acrocephalus paludicola, estas birdo de la genro Acrocephalus. Ili reproduktas en moderklimata orienta Eŭropo kaj okcidenta Azio, kun ĉirkaŭkalkulita populacio de 15,000 paroj. Ĝi estas migranta specio, kiu vintrumas en okcidenta Afriko. Post multaj jaroj de necerteco, la vintrejoj de multaj el la eŭropa populacio finfine estis malkovrataj en la Nacia Birdorezervejo Djudjo, Senegalio , kun inter 5-10,000 birdoj nur en tiu loko[1] Arkivigite je 2012-09-29 per la retarkivo Wayback Machine. La sudokcidenta migrovojo implicas, ke la regula pasado estas tiom okcidenta kiom ĝis Britio.

    Tiu malgranda paserina birdo estas specio troviĝanta en humidaj kanejoj kun vegetaĵaro pli mallonga ol 30 cm. Sekigo de la habitato kaŭzis malpliiĝon de la specio, kaj ties rifuĝejo estas nun la regiono Polesio de suda Belorusio, kie reproduktiĝas 70 % de la tutmonda populacio. La ino demetas 3-5 ovojn en nesto en malalta vegetaĵaro. Tiu specio estas tre promiskua, kun plej parto de maskloj kaj inoj havante idojn kun multaj partneroj (Leisler & Wink 2000).

    Tiu estas mezgranda silviedo. Plenkreskulo havas tre stribrunan dorson kaj palajn subajn partojn kun varia striado. La frunto estas ebena, kun rimarkinda hela superokula strio sub tre malhelbruna kapa strio ambaŭflanke, kiuj lasas supre mallarĝan helbrunan kronostrion. La gorĝo estas blanka kaj la beko estas forta kaj tre pinteca.

    Tiu palearktisa specio povas esti konfuzata kun la junuloj de Junkokanbirdo, kiuj povas ankaŭ montri kronostrion, sed tiu marko estas pli forta en tiu ĉi specio, kiu aperas pli pala kaj pintecvosta dumfluge. Ambaŭ seksoj estas identaj, kiel ĉe plej aprto de silviedoj, sed junuloj estas nestriecaj en la brusto suben. Kiel plej parto de silviedoj, ankaŭ tiu estas insektovora, sed manĝas ankaŭ aliajn malgrandajn manĝerojn kiel berojn.

    La kanto estas rapida, iom babilema ja-ja-ja punktita per tipaj akrocefalaj fajfoj.

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 294, Acrocephalus paludicola, 11a Majo 2006. Vundebla.
    • Gorman, Gerard (1996): The Birds of Hungary. Helm (A&C Black) London, UK. ISBN 0-7136-4235-1.
    • Leisler, B. & Wink, Michael (2000): Frequencies of multiple paternity in three Acrocephalus species (Aves: Sylviidae) with different mating systems (A. palustris, A. arundinaceus, A. paludicola). Ethology, Ecology & Evolution 12: 237-249. PDF plena teksto

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]