Akvopipio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Akvopipio
Akvopipio
Akvopipio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Motaciledoj Motacillidae
Genro: Anthus
Specio: 'A. spinoletta'
Anthus spinoletta
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Migrado  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    ovoj de Anthus spinoletta spinoletta - Muzeo de Tuluzo

    La Akvopipio, Anthus spinoletta, estas mezgranda paserina birdo, membro de la genro de pipioj kaj familio de Motaciledoj (kiu enhavas ankaŭ la motacilojn kaj longungulojn) kiu reproduktiĝas en montaroj de suda Eŭropo kaj suda moderklimata Azio al Ĉinio. Ĝi estas malloongdistanca migranta specio kiu moviĝas al humidaj malfermaj malaltaj teroj kiaj marĉoj kaj inundaj kampoj vintre. Kelkaj birdoj migras norden al Britio vintre, kaj profitas el pli varma oceana klimato.

    Kiel plej parto de aliaj pipioj, ankaŭ tiu estas nedistingeblaspekta specio surgrunde, ĉefe bruna supre kaj kun malhela strieco je sablokoloraj subaj partoj, ĉefe en brusto kaj ventroflankoj. Ĝi havas malhelajn krurojn, kio estas ja distingilo inter pipioj kiuj kutime hacas ĉu flavecajn ĉu rozkolorecajn krurojn, sed ĉiam helajn; krome la eksteraj vostoplumoj estas blankecaj kaj la beko estas longeca kaj malhela. Somere ĝi havas distingan reproduktan plumaron, kun rozeca brusto, griza kapo kaj tre markata blankeca superokula strio (Alström & Mild, 1996).

    La subspecio de la Rokpipio littoralis en somera plumaro estas tre simila laŭ ekstera aspekto al la Akvopipio. Ili povas esti apartitaj pro siaj kantoj (Leonovich et al., 1997) kaj okupas diferencajn habitatajn tipojn kiam ili koincidas en sama ĝenerala areo (Bijlsma, 1977). La Akvopipio estas ankaŭ multe malpli alproksimebla ol la Rokpipio, forflugante alte kaj rapide kiam oni alproksimiĝas al ĝi. La Akvopipio kaj la Okraventra pipio ne koincidas escepte en malgranda areo de Centra Azio (Nazarenko, 1978).

    Tiu specio estas insektovora. Ties alvoko estas eksplodeca "fit", kiel de Rokpipio. Ties kanto estas simila, sed ĝi konsistas el eble 5 "serioj" de po ĉirkaŭ dekduduono de notoj (la Rokpipio havas malpli, sed pli longajn seriojn); ĝi finas ĉu sen ĉu kun ripeteca trilado.

    Iam inkludata en la Akvopipio estis la subspecioj nune separataj kiel Rokpipio kaj Okraventra pipio (Sangster et al., 2002). La unua estas pli proksime rilata al la Akvopipio ol la lasta, kiel indikas kaj eksteraj (Alström & Mild, 1987) kaj molekulaj (Voelker, 1999) karakteroj.

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    • Alström, Per & Mild, Krister (1987): Some notes on the taxonomy of the Water Pipit complex. Proceedings of the 4th International Identification Meeting (Eilat): 47–48. Eilat: International Birdwatching Center.
    • Alström, Per & Mild, Krister (1996): The identification of Rock, Water and Buff-bellied Pipits. Alula 2(4): 161–175.
    • Bijlsma, R. (1977) Voorkomen en oecologie van Anthus spinoletta en A. s. littoralis in de uiterwaarden van de Rijn bij Wageningen. Limosa 50: 127–136. [Artikolo en nederlanda]
    • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 53141, Anthus spinoletta, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga.
    • Leonovich, V. V.; Deminia, G. V. & Veprintseva, O. D. (1997): [On the taxonomy and phylogeny of pipits (Genus Anthus, Motacillidae, Aves) in Eurasia]. Biulleten Moskovskogo obshchestva ispytatelei prirody. Otdel biologicheskii. 102(2): 14–22. [Artikolo en rusa]
    • Nazarenko, A. A. (1978): [On species validity of Anthus rubescens Tunstall (Aves: Motacillidae).] Zoologicheskiy Zhurnal 57: 1743–1744. [Artikolo en rusa]
    • Voelker, G. (1999): Molecular evolutionary relationships in the avian genus Anthus (Pipits: Motacillidae). Molecular Phylogenetics and Evolution 11(1): 84–94. DOI 10.1006/mpev.1998.0555 (HTML resumo)

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]