Aldealpozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Aldealpozo
Aldealpozo - Iglesia de San Juan Bautista.jpg
Administrado
Poŝtkodo 42112 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 17  (2021) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 47′ N, 2° 12′ U (mapo)41.782777777778-2.2052777777778Koordinatoj: 41° 47′ N, 2° 12′ U (mapo) [+]
Alto 1 053 m [+]
Areo 11,87 km² (1 187 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Aldealpozo
Situo de Aldealpozo

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Aldealpozo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Aldealpozo [aldealPOzo] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la provinco Sorio kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco. La loknomo Aldealpozo estas etimologie komprenebla kiel Domaro de la Puto.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Campo de Gómara en la oriento de la provinco Sorio.
Loko de Aldealpozo en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 52,2911,87 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 17 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 300 loĝantojn el la 1930-aj jaroj.

Ĝi distas 11 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Suellacabras, Valdegeña, Arancón, Villar del Campo kaj Tajahuerce.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Estis fervoja stacio el 1941 ĝis 1996.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo de Sankta Johano Baptisto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]