Saltu al enhavo

Deza (Sorio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Deza (Soria))
Deza
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 42126
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 181  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 28′ N, 2° 1′ U (mapo)41.462777777778-2.0191666666667Koordinatoj: 41° 28′ N, 2° 1′ U (mapo) [+]
Alto 884 m [+]
Areo 118,15 km² (11 815 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Deza (Provinco Sorio)
Deza (Provinco Sorio)
DEC
Situo de Deza
Deza (Hispanio)
Deza (Hispanio)
DEC
Situo de Deza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Deza, Soria [+]
vdr

Deza [DEza] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la provinco Sorio kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Campo de Gómara en la oriento de la provinco Sorio.
Loko de Deza en la provinco Sorio.
Preĝejo kaj parto de Deza.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 118,15 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 211 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 1 400 loĝantojn el la 1930-aj jaroj.

Ĝi distas 53 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Deza, La Alameda kaj Miñana. Ĝi limas kun Miñana, La Alameda, Cihuela, Torrijo, Bijuesca, Bordalba kaj Torlengua. Fakte ĝi estas ĉe la limo kun la provinco Zaragozo, Aragono.

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Quejigares de Gómara-Nájima, okupanta 1 184 hektarojn, nome 10 % de la teritorio kaj la Birdoprotejta Areo ZEPA konata kiel Cihuela-Deza, okupanta 2 742 hektarojn, nome 23 % de la teritorio. En la areo abundas fontoj, grotoj, subteraj pasejoj kaj vinkeloj.

Estas restaĵoj de Neolitiko, de Bronzepoko, de epoko de visigotoj. Estis strategia loko en epoko de Al Andalus kaj poste en limo inter Kastilio kaj Aragono. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento. Tamen restis araba loĝantaro kaj tradicia dediĉo al ceramiko.

En 1966 la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis La Alameda kaj Miñana.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj, tradicia arkitekturo, araba murego, fortika domo, blazondomoj kaj tiel plu.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]