Portillo de Soria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Portillo de Soria
Portillo de Soria, Soria, España, 2015-09-29, JD 35.JPG
Administrado
Poŝtkodo 42138 [+]
Demografio
Loĝantaro 14  (2021) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 38′ N, 2° 7′ U (mapo)41.635277777778-2.1211111111111Koordinatoj: 41° 38′ N, 2° 7′ U (mapo) [+]
Alto 1 024 m [+]
Areo 13 km² (1 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Portillo de Soria
Situo de Portillo de Soria

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Portillo de Soria [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Portillo de Soria [porTIljo deSOrja] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la oriento de la provinco Sorio kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco. La loknomo Portillo de Soria estas etimologie komprenebla kiel Pordeto de Soria (alude al la provinclima loko kun Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Campo de Gómara en la oriento de la provinco Sorio.
Loko de Portillo de Soria en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 12,94 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 14 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 100 loĝantojn el la 1930-aj jaroj.

Ĝi distas 41 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Ĝi estas inter Torrubia de Soria (oriente) kaj Villaseca de Arciel (okcidente).

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Encinares de Sierra del Costanazo, okupanta 376 hektarojn, nome 29 % de la teritorio, kaj la Birdoprotekta Areo ZEPA konata kiel Altos Campos de Gómara, okupanta 1 293 hektarojn, nome 100 % de la teritorio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

En la Censo de Pecheros de 1528 oni registris 16 pecheros, tio estas impostopagantaj familioj.​ En la frua dokumento ĝi aperas literumita Portillo, formante parton de la Sexmo de Arciel.

Ĝis 1985 estis fervoja stacio.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo, tradicia arkitekturo kaj tiel plu.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]