Hinojosa del Campo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hinojosa del Campo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 42112
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 26  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 44′ N, 2° 6′ U (mapo)41.738888888889-2.0986111111111Koordinatoj: 41° 44′ N, 2° 6′ U (mapo) [+]
Alto 1 034 m [+]
Areo 26 km² (2 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Hinojosa del Campo (Provinco Sorio)
Hinojosa del Campo (Provinco Sorio)
DEC
Hinojosa del Campo
Hinojosa del Campo
Situo de Hinojosa del Campo
Hinojosa del Campo (Hispanio)
Hinojosa del Campo (Hispanio)
DEC
Hinojosa del Campo
Hinojosa del Campo
Situo de Hinojosa del Campo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hinojosa del Campo [+]
vdr

Hinojosa del Campo [inoĤOsa delKAMpo] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la provinco Sorio kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco. La loknomo Hinojosa del Campo estas etimologie komprenebla kiel Fenkolejo de la Kamparo (tiukadre estas du plantoj de fenkoloj en la municipa blazono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Campo de Gómara en la oriento de la provinco Sorio.
Loko de Hinojosa del Campo en la provinco Sorio.
Preĝejo de Hinojosa del Campo kaj unu el la tri turoj.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 26,07 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 28 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 300 loĝantojn el la 1910-aj jaroj.

Ĝi distas 41 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Pozalmuro (norde), Tajahuerce (okcidente), Pinilla del Campo (sude) kaj Ólvega (oriente).

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Quejigares y encinares de Sierra del Madero, okupanta 430 hektarojn, nome 19 % de la teritorio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

En la Censo de Pecheros de 1528 oni registris 45 pecheros, tio estas impostopagantaj familioj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la interesa preĝejo, kun du turoj, unu fare de islamanoj kaj alia fare de kristanoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]