Almaluez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Almaluez
Almaluez 1991.jpg
Administrado
Poŝtkodo 42258 [+]
Demografio
Loĝantaro 124  (2021) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 17′ N, 2° 16′ U (mapo)41.289166666667-2.2691666666667Koordinatoj: 41° 17′ N, 2° 16′ U (mapo) [+]
Alto 796 m [+]
Areo 159 km² (15 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Almaluez
Situo de Almaluez

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Almaluez [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Almaluez [almaLŬEZ] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, sude de la provinco Sorio kaj en la komarko Tierra de Medinaceli en la plej sudoriento de la provinco, nome en la subkomarko Campo de Gómara. La loknomo Almaluez eble estas etimologie komprenebla kiel Salejeto.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Campo de Gómara en la oriento de la provinco Sorio.
Loko de Almaluez en la provinco Sorio.
Aguaviva de la Vega.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 159,11 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 124 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 475 loĝantojn el la 1930-aj jaroj.

Ĝi distas 72 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Aguaviva de la Vega, Almaluez, Chércoles kaj Puebla de Eca. Ĝi limas kun Adradas, Taroda, Baraona, Almaluez, Yelo kaj Medinaceli.

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Birdoprotekta Areo ZEPA konata kiel Monteagudo de las Vicarías, okupanta 3 883 hektarojn, nome 24 % de la teritorio.

Historio[redakti | redakti fonton]

En proksima monteto Monóbar estis grava setlejo de keltiberoj.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento. Ĉirkaŭ 1319 Bernat Ricart, el Barcelono, akiris la senjorlandon de Almaluez, iama domaro de Medinaceli, el Diego García de Toledo, konsilisto de la reĝo Fernando la 4-a.

El la 16-a jarcento estis minado. Dum la Hispana Milito de Sendependigo estis ĉeesto kaj de francaj trupoj kaj de la patriota rezista stabanaro.

Dum la Hispana Enlanda Milito (1936-1939) proksime estis flughaveno ĉefe por italaj pilotoj aliancanoj de la flanko de la posta diktatoro Francisco Franco.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj, krom porkoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo kaj ermitejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]