Almenar de Soria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Almenar de Soria
Wiki-IglesiaAlmenar(Soria).jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 42130 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 233  (2021) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 41′ N, 2° 12′ U (mapo)41.682222222222-2.1997222222222Koordinatoj: 41° 41′ N, 2° 12′ U (mapo) [+]
Alto 1 007 m [+]
Areo 106 km² (10 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Almenar de Soria
Situo de Almenar de Soria

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Almenar de Soria [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Almenar de Soria [almeNAR deSOrja] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la provinco Sorio kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco. La loknomo Almenar de Soria estas etimologie komprenebla kiel Turo de Soria.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Campo de Gómara en la oriento de la provinco Sorio.
Loko de Almenar de Soria en la provinco Sorio.
Kastelo de Almenar de Soria.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 105,99 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 233 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 570 loĝantojn el la 1970-aj jaroj.

Ĝi distas 31 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Almenar de Soria, Cardejón, Castejón del Campo, Esteras de Lubia, Jaray kaj Peroniel. Ĝi estas ĉirkaŭata sude de Cabrejas del Campo, Aliud, Buberos, Villaseca de Arciel, Portillo de Soria kaj Torrubia de Soria.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento. En la Mezepoko Almenar estis citita en la ĝesto de la Sep infantoj Lara kaj tial siavice ankaŭ fare de Ramón Menéndez Pidal en lia verko La leyenda de los infantes de Lara.

En 1969 la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Cardejón, Castejón del Campo, Esteras de Lubia, Jaray kaj Peroniel del Campo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj, la ermitejo, la kastelo, tradicia arkitekturo kaj tiel plu.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]