Aleksandra Żaryn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Aleksandra Żaryn el domo Jankowska (naskiĝis la 25-an de februaro 1916 en Varsovio — mortis la 17-an de marto 2010) estis la pola bienulino kaj tradukistino, edzino de arkitekto Stanisław Żaryn, patrino interalie de historiisto Jan Żaryn.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dum la studentaj jaroj ŝi aktivis en Katolika Nacia Junularo kaj akademia animzorgado ĉe la preĝejo al Sankta Anna. Ŝi estis kunorganizantino de akademiaj preĝoĵuroj sur Jasna Góra (Klara Monto) en majo 1936.

Dum la dua mondmilito eŝi stis forpelita de germanoj kune kun la gepatroj el bieno en Kruchowo, apud Trzemeszno, kaj ekloĝis ĉe parencoj en Szeligi, apud Ożarów Mazowiecki. En tiu ĉi bieno ŝi kaŝis judojn. Pro helpo al vundita ribelanto en aŭgusto 1944 ŝi estis arestita kaj forveturigita al labora koncentrejo. En januaro 1945 ŝia familio estis denove deportita, ĉar la bieno en Szeligi estis transprenita kadre de t.n. agrara reformo.

En 1945 ŝi fondis kaj dum dekkelkaj jaroj gvidis legejon "Exlibris", gravan renkontiĝejon de la malnova varsovia intelektularo. Ŝi laboris en diversaj institucioj, interalie de 1964 en la Nacia Muzeo en Varsovio kaj en la 1970-aj jaroj en Internacia Protekto-Konsilio de Historiaj Monumentoj kaj Historiaj Lokoj. Ŝi ankaŭ okupiĝis pri tradukado en la francan lingvon de sciencaj verkoj pri historio, arkitekturo kaj konservado de monumentoj.

Ekde 1980 ŝi estis membro de Sendependa Aŭtonomeca Sindikato "Solidareco" en Ministerio pri Kulturo kaj Arto. Ĝis fino de la vivo ŝi agadis en entreprena societo "Arkonia". Ŝi estis distingita per la medalo Justulo inter la popoloj.

En 2007 ŝi publikigis en la "Bulteno de IPN" rememorojn sub la titolo Podnieść życie z ruin (Levi la vivon el ruinoj).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]